Guest User

kruko

a guest
Jul 17th, 2013
556
Never
Not a member of Pastebin yet? Sign Up, it unlocks many cool features!
  1. Louis Beaucaire
  2. Kruko kaj Baniko
  3. el Bervalo
  4.  
  5. Kruko kaj Baniko el Bervalo
  6. Kruko kaj Baniko el Bervalo
  7. Maldecaj anekdotoj por neprudaj legantoj
  8.  
  9.  
  10. Averto
  11.  
  12. Pruduloj, hipokrituloj, fariseoj, bigotoj, akvotrinkantoj, ĉastafektuloj, senseksuloj, fridpisuloj, abstinemuloj, malabsintemuloj, flavmienaj virtuloj, rancaj gevirguloj, vi verŝajne malatente legis la titolon de tiu ĉi anekdotaro. La libro ne estas por vi! Tuj fermu ĝin! Ekzistas por vi ja sufiĉe da tedaj verkoj en nia literaturo (Ĉu vi jam legis ekz. la Monadologion de Leibnitz aŭ «Stranga Heredaĵo»n de Luyken?)
  13.  
  14. Sed vi, ĝuemuloj, miaj fratoj, kiuj estas emaj al ĉio eminda, vino ruĝa kaj blanka, virinoj blondaj kaj brunaj, freŝa biero, spicitaj manĝoj kaj spritaĵoj, aromo de brando kaj de printempa vespero, admiro al leviĝo de la suno kaj de jupoj, vi, ĝuemuloj, miaj fratoj, vi facile trovos en normala atlaso, kie situas Bervalo. Jes, vi jam havas ĝin ĉe fingropinto, jes, tie, borde de la blua Mediteraneo. Ĉu vi ankoraŭ ne estis en Bervalo? Kia domaĝo! Vi do ankaŭ ne konas faman bervalanon, mian amikon Kruko.
  15.  
  16. Ĉu mi rajtas prezenti lin al vi? Gaja ulo, kiu plenbruste ĝuas la vivon, al kiu okazas multaj amuzaj aventuroj, kiu multe ŝatas sian amikon Baniko kaj precipe ties leĝeran edzinon, kiu... sed kial mi babilu plu pri Kruko, pri Baniko, pri la ceteraj bervalanoj?
  17.  
  18. Jen ili mem:
  19.  
  20. Pli ol fantazio
  21.  
  22. Ĉe strata angulo voluptovendistino promesas al Kruko eksterordinarajn ĝuojn. Kruko asertas:
  23.  
  24. — Mi scias, ke vi ne povas fari «ĝin» al mi tiel, kiel mi volas.
  25.  
  26. — Bela knabego, mi povas fari «ĝin» ĉiel.
  27.  
  28. — Ne, certe, ne. Unu manieron vi ne konas.
  29.  
  30. Ofendite la putino kondukas Krukon en hotelan ĉambron kaj tie paradas per ĉiaj geiĝaj metodoj: pariza kareso, ava droŝko, rusa serpento, aranea krablo, kalsona tango, alplafona kandelo, araba kafmuelilo, belga sonorilo, flugila kuniklo, bulonja kongreso, amerika baskulo, ataita tiktako, japana lokomotivo, kata tiklo, krura ventumilo, roterdama ueado, satana rajdo, interna ideo, midzuminado, vane, vane, vane... Ĉiufoje Kruko skuas la kapon:
  31.  
  32. — Tio estis ja agrabla, sed vi ne faras «ĝin» laŭ mia ŝatata maniero.
  33.  
  34. La plezurdonantino, ŝvitante, anhelante, ellaciĝinte, ekkrias kolere:
  35.  
  36. — Kiel do vi deziras, ke mi faru «ĝin» al vi?
  37.  
  38. — Senkoste.
  39. Kiu aŭdis la unuan, aŭdu ankaŭ la duan
  40.  
  41. Baniko skribas leteron al Kruko, por klarigi al li, ke li ne povas inviti lin al sia edziĝo:
  42.  
  43. — Kara amiko, ĉar vi estis antaŭ du jaroj amoranto de mia fianĉino Rozita, vi facile komprenos, ke ne estus konvene ĉeesti la ceremonion, k.t.p.
  44.  
  45. Kruko tuj prenas plumon, paperon kaj skribas:
  46.  
  47. — Responde al via cirkulero de la 3a de aprilo, k.t.p.
  48. Plena gramatiko (Ĉap. k35: La aspektoj de la verbo)
  49.  
  50. Dum kongreso filino de fama akademiano babilas kun amikino:
  51.  
  52. — Ĉu vi vidas tiun ĉarman delegiton? Hieraŭ vespere li invitis min en sian ĉambron, por diskuti pri la ata-ita problemo, kaj poste mi estis amorita de li.
  53.  
  54. — Vi devus diri «amorata», por montri la agrablan daŭron de la ago.
  55.  
  56. — Ha! — vespiras la akademianidino, mi esperas, ke «amori» apartenas al la verbo-kategorio «daŭro sen rezulto».
  57. Bonaj kalkuloj, bonaj amikoj
  58.  
  59. Kruko: — Ĉu vi scias, kiom da kokritoj estas en Bervalo, ne enkalkulante vin?
  60.  
  61. Baniko: — Kion vi aludas per «ne enkalkulante vin»?
  62.  
  63. Kruko: — Pardonu. Se vi preferas, diru al mi, kiom da kokritoj estas en nia urbo, enkalkulante vin.
  64.  
  65. S-ino Baniko maldungas junan servistinon pro ŝia impertinenteco. La servistino kolere krias al ŝi:
  66.  
  67. — Sinjorino, mi nun povas diri al vi tri aferojn. S-ro Baniko asertis al mi, ke mi estas pli bela ol vi kaj ke mi portas viajn robojn pli elegante ol vi. Cetere sciu, ke mi pli bone amoras ol vi.
  68.  
  69. — Ĉu ankaŭ tion diris al vi mia edzo?
  70.  
  71. — Ne, la leterportisto.
  72.  
  73. En Bervala urinejo iu demandas sian najbaron:
  74.  
  75. — Ĉu vi estas judo?
  76.  
  77. — Jes, respondas la alia, mirante.
  78.  
  79. — Vi verŝajne naskiĝis en Glogovo en Polujo.
  80.  
  81. — Jes, respondas la alia per tremanta voĉo.
  82.  
  83. — Kompreneble vin cirkumcidis la rabeno Kaheno.
  84.  
  85. — Sed kiel do vi povis diveni ĉion ĉi?
  86.  
  87. — Estas facile. La rabeno Kaheno ĉiam mistranĉas oblikve, kaj jam de du minutojn vi surpisas mian ŝuon.
  88. Lingvaj respondoj
  89.  
  90. Kruko pagis al sia filino monatan restadon en Grezijono, por ke ŝi perfektigu siajn lingvajn konojn. Post sia reveno ŝi deklaras gaje:
  91.  
  92. — Paĉjo, mi ne plu estas virgan.
  93.  
  94. — Fi! Hontu. Mi elspezis tiom da mono, kaj vi ankoraŭ ne kapablas korekte uzi la akuzativon.
  95. Dolĉe ŝmiri al iu la lipojn
  96.  
  97. Kun zorgoplena mieno Kruko revenas de la kuracisto, Li ĵus aŭdis, ke li havas diabeton. Ĉar li ne ekzakte scias, kio estas tiu malsano, li serĉas la difinon en la Plena Vortaro. En ĝi estas menciita «perurina ellasado de sukero».
  98.  
  99. Post longa meditado Kruko subite frapas per la pugno sur la tablon kaj ekkrias kolere:
  100.  
  101. — Ha! ne pro amo, sed nur pro frandemo tion faris al mi la fiulino!
  102. Pli bone malfrue, ol neniam
  103.  
  104. Senspiriĝinte, maljuna sinjoro raportas al policano:
  105.  
  106. — Bubaĉo ĵus demandis min pri la horo. Kiam mi diris al li, ke estas la deka kaj kvarono, li respondis: «Je la deka kaj duono vi povos leki mian postaĵon», kaj forkuris, ridaĉante. Mi tuj persekutis lin, sed bedaŭrinde mi ne povis lin kapti.
  107.  
  108. La policano rigardas sian brakhorloĝon.
  109.  
  110. — Ne maltrankviliĝu, sinjoro. Restas al vi sep minutoj.
  111. Valoras ne la vesto, valoras la enesto
  112.  
  113. En kostumbalo fraŭlino demandas amikinon:
  114.  
  115. — Ĉu vi dancis kun tiu bela zuavo?
  116.  
  117. — Mi ne ŝatas danci kun zuavoj.
  118.  
  119. — Kial ne?
  120.  
  121. — Pro iliaj pufaj pantalonoj oni neniam scias, kion ili pensas.
  122. Bervalajxo
  123. (por staciestro)
  124.  
  125. Se vi volas alligi la vagonon, lasu vian planon ĉe la giĉeto.*
  126. * KIO ESTAS BERVALAĴO
  127.  
  128. Se deklamisto, anstataŭ «Ho mia kor' », diras «Ho, kia mor' », li ridigas la publikon, farinte bervalaĵon. Verdire tio ne estas ĝuste bervalaĵo, ĉar la interŝanĝo de literoj aŭ de silaboj en frazo devus kaŝi maldecan signifon. «Trenu pramon» anstataŭ «prenu tramon» estas nur seninteresa langostumblo. Male, se anstataŭ: «Ŝi ĉiam puŝas siajn kunludantojn ĉe la teniso» vi diras «Ŝi ĉiam tuŝas siajn kunludantojn ĉe la p......», vi faras bervalaĵon.
  129.  
  130. Kiu atente studis la historion de Bervalo, scias, ke tiu literatura ludo ekzistas jam de multaj jarcentoj. Ĝis la revolucio en 1668 oni kutime kaŝis en senmalice sonantaj frazoj politikajn mokojn kontraŭ la tirano. Post establiĝo de demokratio kaj libereco, la bervalaĵoj iom post iom evoluadis al sia hodiaŭa formo.
  131.  
  132. Ĉiujare la Bervala Akademio organizas konkurson por la plej bonaj bervalaĵoj. Okazas granda festo kaj balo, dum kiu oni rekompencas la gajninton per la ordeno de la «Bala Kruco». Kurioza rimarko: ĝis nun preskaŭ nur virinoj ricevis la «Balan Krucon».
  133. Infano de zorgo
  134.  
  135. — Sinjoro doktoro, mi miras, ke mia edzino naskis ruĝharan infanon, ĉar nek ŝi nek mi havis ruĝharajn gepatrojn.
  136.  
  137. — Ĉu vi havas rilatojn kun via edzino ĉiutage?
  138.  
  139. — Ne.
  140.  
  141. — Ĉiusemajne?
  142.  
  143. — Ne.
  144.  
  145. — Ĉiumonate?
  146.  
  147. — Ne.
  148.  
  149. — Ĉiujare?
  150.  
  151. — Jes, proksimume.
  152.  
  153. — Do ne mirindas, ke la haroj de la infano estas rustkoloraj.
  154.  
  155. La filino de Kruko, Amanda, edziniĝis al Filiberto, kaj ili pasigas la mielmonaton en Sicilio. Gesinjoroj Kruko estas tre maltrankvilaj, ĉar ili ĵus legis en gazeto, ke forta tertremo skuis Sicilion. Subite venas telegramo, kaj Kruko laŭte legas: «Tertremo detruis nian hotelon stop mi savita stop Filiberto dorse vundita de falinta plafono stop Amanda».
  156. Ne batu maltrankvile
  157.  
  158. Pastro subite mortis pro kormalsano. Kuracisto demandas la vidvinon:
  159.  
  160. — Kiel tio okazis?
  161.  
  162. Ŝi ekploras.
  163.  
  164. — La kompatindulo kutimis amori min en la sama takto kiel la preĝeja sonorilo. Kaj merkredon, kiam estis incendio en la najbara domo, venis tiu stulta aŭto de fajrobrigado, «ding, ding, ding, ding».
  165.  
  166. Demando: Kial la junulinoj mallevas la okulojn, kiam aŭdas amkonfeson?
  167.  
  168. Respondo: Por kontroli la verecon de la deklaro.
  169. Plej granda potenco kuŝas en la komenco
  170.  
  171. Du amikinoj parolas pri la mirinda eco de la ostroj, kiu laŭdire pliigas la viran sekskapablon. Unu dubas:
  172.  
  173. — Mi ne kredas, ke tio estas ĝusta. Hieraŭ vespere mia edzo manĝis dekduon da ostroj, sed efikis nur sep.
  174. Triope
  175.  
  176. En vintrostacio junulino vane serĉas ĉambron. Fine en hotelo oni proponas al ŝi:
  177.  
  178. — Ni havas tre larĝan liton en ĉambro jam okupita de du sinjoroj. Eble ili akceptos vin.
  179.  
  180. Efektive la du junaj viroj, iom timemaj, bonvolas dividi la liton kun la belulino, kaj invitas ŝin dormi meze de la lito.
  181.  
  182. La sekvan matenon ambaŭ junuloj aspektas elĉerpitaj, lacepelitaj, forkonsumitaj. Male la knabino streĉiĝas kaj gaje rakontas:
  183.  
  184. — La tutan nokton mi sonĝis, ke mi skias, kaj mi tiel vigle puŝadis miajn skibastonojn, ke mi gajnis ĉiujn kurkonkursojn.
  185. Pro unu bovino
  186.  
  187. Kruko kaj Baniko pasigas du semajnojn en la kamparo. Multo estas nova por ambaŭ urbanoj. Iam la farmisto, ĉe kiu ili loĝas, petas ilin konduki bovinon al la virbovo.
  188.  
  189. — Volonte, — respondas Kruko.
  190.  
  191. Kaj la amikoj foriras kun la bovino. Post kvin horoj ili revenas kun lacegajn mienoj. La farmisto demandas:
  192.  
  193. — Kio do okazis?
  194.  
  195. — Malgraŭ niaj klopodoj tiu bovinaĉo tiel baraktis, ke ni ne sukcesis surdorsigi ŝin antaŭ la taŭro.
  196. Mirinda donaco ĉiela
  197.  
  198. Antaŭ operacio flegistino razas la subventron de paciento. Post tri minutoj li murmuras:
  199.  
  200. — Vi ne bezonas plu teni ĝin, fraŭlino. Nun ĝi staras mem.
  201. «Ne eble!» ŝi al mi rediras
  202.  
  203. Virino petas konsilon de advokato:
  204.  
  205. — Mi deziras eksedziniĝi, ĉar mi ne povas akordiĝi kun mia edzo.
  206.  
  207. — Sinjorino, ĉu ne estus eble al vi interesiĝi pri la samaj aferoj kiel li? Kio lin interesas?
  208.  
  209. — La blondulinoj.
  210. Permesu al mi, ke en ligo mi via,
  211. Amikoj varmegaj, por vi estu tria!
  212.  
  213. Tri virineskaj junuloj vizitas banejon. Ĉar ĉiuj unuopaj ĉeloj estas okupitaj, ili akceptas komunan duŝejon. Post unu horo, nevidante ilin eliri, la banejestro malpacience frapas la pordon de la duŝejo.
  214.  
  215. — Ĉu okazis io?
  216.  
  217. Junulo respondas per akuta voĉo:
  218.  
  219. — Jes, falis la sapo, kaj neniu kuraĝas sin klini por preni ĝin.
  220. Alia urbo, alia moro
  221.  
  222. Emiro kunigas siajn okdek konkubinojn kaj deklaras:
  223.  
  224. — Karaj miaj, mi devas forlasi vin.
  225.  
  226. Ĉiuj ekkrias:
  227.  
  228. — Kial?
  229.  
  230. Kun malaplomba mieno la emiro murmuras:
  231.  
  232. — Mi enamiĝis al alia haremo.
  233. Bervalajxo
  234. (por kapitano)
  235.  
  236. Nesciante ke peĉo konvenas al likado, la ŝipestro proksimigis sian tubon al pruo.
  237.  
  238. Fama stelulino, tutmonde konata pro siaj aŭdacaj dekoltaĵoj, trapasas Bervalon. Honore al ŝi la urbestro organizis bankedon. Ankaŭ ĵurnalisto de Heroldo de Bervalo estas invitita, kaj vespere lia edzino demandas lin:
  239.  
  240. — Nu, kian robon ŝi surhavis?
  241.  
  242. — Mi ne scias, mi ne povis rigardi sub la tablon.
  243. La unua trovita
  244.  
  245. Knabo enkuras bervalan policejon.
  246.  
  247. — Tuj venu. Antaŭ la pordo fiulo draŝas al mia patro la kapon.
  248.  
  249. Policano eliras kaj efektive vidas du virojn, kiuj diligente pugnadas sur la trotuaro.
  250.  
  251. — Atendu, etulo, mi tuj disigos ilin. Kiu estas via patro?
  252.  
  253. — Mi ne scias. Ĝuste tial ili kverelas.
  254. Li rakontas al mi historion tute nekredeblan
  255.  
  256. Nokte s-ino Kruko vekas la edzon:
  257.  
  258. — Ĵus vi kriis: Penela, Penela. Kiu estas tiu Penela, pri kiu vi sonĝas?
  259.  
  260. — He... ĉu Penela? Jes, Penela, kompreneble. Penela estas ĉevalino, dank' al kiu mi hieraŭ gajnis kvin mil stelojn ĉe vetkurado.
  261.  
  262. Li redormiĝas.
  263.  
  264. La sekvan vesperon, kiam Kruko revenas hejmen, lia edzino malmilde sciigas lin:
  265.  
  266. — Hodiaŭ trifoje telefonis via ĉevalino!
  267. En fremdan vazon ne ŝovu la nazon
  268.  
  269. Du migraj komizoj, kiuj vendas ŝercobjektojn, devas noktumi en la sama hotelo. Vespere la unua kaŝe verŝas botelon da biero en la noktovazon de sia amiko. Post abunda manĝado kaj drinkado ili iras en siajn ĉambrojn.
  270.  
  271. Subite la dua vokas sian kunulon:
  272.  
  273. — Estas naŭze. Vidu, kion mi trovis en mia noktovazo.
  274.  
  275. La alia proksimiĝas kaj seriozmiene eltrinkas la bieron.
  276.  
  277. Mirante, la amiko ekkrias:
  278.  
  279. — Se mi estus sciinta, ke ĝi tiom bongustas, mi ne estus pisinta en ĝin.
  280. La respektema p...
  281.  
  282. Trapasante malbonfaman kvartalon de Bervalo, Kruko renkontas elegantan virinon, kiu invitas lin en sian loĝejon. Ĉar ŝia tarifo ne estas troa, Kruko akceptas la inviton kaj akompanas ŝin.
  283.  
  284. Li multe miras, vidante ŝian bibliotekon kun miloj da verkoj de Shakespeare, Julio Baghy, Goethe, Lapenna, Molière, Raymond Schwartz, k.t.p. La belulino klarigas, ke ŝi estas doktoro pri filozofio kaj eĉ sukcesis ĉe supera atesto pri lernado. Kiam ŝi sidiĝas antaŭ sia harpo kaj ekludas melodiojn de Frédéric Chopin kaj Félicien Menu de Ménil, Kruko ne povas sin detendi de mira demando:
  285.  
  286. — Kiel do eblas, ke vi fariĝis putino?
  287.  
  288. Ŝi respondas modeste:
  289.  
  290. — Mi simple havis bonŝancon.
  291.  
  292. Paro pariĝas en parko apud averto «Estas malpermesite iri sur la razenon». Proksimiĝas parka gardisto:
  293.  
  294. — Ĉu vi ne scias legi?
  295.  
  296. La amoranto amoras plu, dirante:
  297.  
  298. — Jes, sed tio, kion ni faras, estas pli interesa ol legado.
  299. Per kio la veto?
  300.  
  301. En la kazino de Bervalo Kruko renkontas amikon, kies belan edzinon li jam delonge avidas. La amiko, iom ebria, jam ne havas multe da mono. Kruko proponas al li:
  302.  
  303. — Nu pokeru, prenante vian edzinon kiel vetaĵon.
  304.  
  305. — Mi konsentas, — diras la ebria amiko, sed ni krome ludu almenaŭ unu stelon je poento, por pliinteresigi la ludon.
  306. Rakontoj pri feinoj
  307.  
  308. Maljunulino renkontas feinon, kiu promesas plenumi tri dezirojn.
  309.  
  310. — Sinjorino feino, donu al mi monon.
  311.  
  312. Tuj la ĉambro estas plena de monbiletoj.
  313.  
  314. — Nun mi deziras reakiri mian junecon.
  315.  
  316. Tuj estas farite. Kaj la nova junulino fine petas, ke ŝia amata kato fariĝu bela viro. Ankaŭ tiu deziro plenumiĝas, kaj la feino malaperas.
  317.  
  318. Tiam la bela viro alparolas sian iaman mastrinon per riproĉa voĉo:
  319.  
  320. — Kaj nun? Kial vi kastrigis min antaŭ du semajnoj?
  321. Se vi prenis la violonon, prenu ankaŭ la arĉon
  322.  
  323. Jam de kelka tempo Baniko estas senlabora. Iuvespere li revenas hejmen kaj ĝoje diras al la edzino:
  324.  
  325. — Mi trovis oficon. Mi devas elmigri al Aŭstralio, kie oni dungis min kiel oficialan naskigiston. Mi ricevos unu pundon por ĉiu geiĝo.
  326.  
  327. S-ino Baniko rikanas:
  328.  
  329. — Kompatinda, kiel vi povos vivi per unu pundo pomonate?
  330. Amikon karesu, sed kalkuli ne forgesu
  331.  
  332. Juna amiko petas konsilon de Kruko:
  333.  
  334. — Mi estas embarasita. Mi konas du virinojn, kiuj volas edziniĝi al mi. Unu estas juna, tre bela, sed ŝi ne posedas eĉ tri stelojn. La alia estas riĉega 50-jara vidvino. Mi ne scias, kion fari.
  335.  
  336. — Ne hezitu eĉ sekundon, — diras Kruko. — En via aĝo gravas nur la juneco, la belo, la amo. Tuj forpuŝu la vidvinon kaj prenu la junulinon, eĉ se ŝi ne havas monon. Nur tiel vi estos feliĉa.
  337.  
  338. — Vi pravas. Mi faros, kiel vi diris. Ha! estas belege havi veran amikon, kiu tiom bone helpas onin!
  339.  
  340. — Ne danku min. Mi nur lasis mian koron paroli sincere. Ĝis revido.
  341.  
  342. — Ĝis revido.
  343.  
  344. — Ha! atendu. Mi forgesis demandi vin pri la adreso de la vidvino.
  345. Bervalajxo
  346. (por pentristino)
  347.  
  348. Proksimigu vian sapon al la peniko kaj tuĉu la ses tikojn.
  349. Pli da bruo, ol da faro
  350.  
  351. Naivulo edziĝas al belega, arda junulino. Nun li kuŝas apud ŝi en la geedza lito, kaj pro sia plena sensperteco, ne scias, kiel konduti. Li dolĉe tiklas ŝian umbilikon, dirante:
  352.  
  353. — Gili, gili, gili.
  354.  
  355. La tiklado daŭras jam duonhoron.
  356.  
  357. — Gili, gili, gili...
  358.  
  359. La novedzino malpacienciĝas kaj fine diras al li, invite svingetante la ventron:
  360.  
  361. — Pli malalte, karulo, pli malalte!
  362.  
  363. Tiam li murmuras per basa voĉo:
  364.  
  365. — Gili, gili.
  366.  
  367. — Fraŭlinoj, mi studas vian medion kaj verkas pri ĝi fakvortaron.
  368.  
  369. — Ĉu fak? Fia atisto!
  370. Sprit' en tempo ne ĝusta estas tre malbongusta
  371.  
  372. En apoteko vespere sonoras telefono:
  373.  
  374. — Ĉu vi havas rozkoloran cicumon?
  375.  
  376. — Jes, sinjoro.
  377.  
  378. — Bone. Vi povas ŝovi ĝin en vian postaĵtruon.
  379.  
  380. La apotekisto ekkoleras, sed ne povas respondi, ĉar la nekonato jam malŝaltis.
  381.  
  382. En la sekva vespero la telefono denove sonoras en la apoteko:
  383.  
  384. — Sinjoro apotekisto, ĉu iu telefonis ankaŭ al vi hieraŭ, por demandi pri rozkolora cicumo?
  385.  
  386. — Jes.
  387.  
  388. – Ne atentu lin. Li estas fia trompisto. Vi jam povas elpostaĵigi la cicumon.
  389. Amkonkurantoj
  390.  
  391. Kruko kaj Baniko havas komunan amatinon. Ili vizitas ŝin alterne, kaj ĉio iras bone, ĝis ŝi gravediĝas.
  392.  
  393. Ambaŭ amikoj interkonsentas, ke, nesciante, kiu generis la idon, ili kune zorgos pri la nutrado kaj edukado de la venonta infano.
  394.  
  395. Iom da tempo antaŭ la akuŝo Baniko devas forvojaĝi pro siaj negocoj. Li petas sian amikon sendi al li telegramon, kiam li amatino naskos la infanon.
  396.  
  397. En sudamerika hotelo Baniko ricevas jenan telegramon: «Marika naskis ĝemelojn stop la mia mortis stop Kruko».
  398. Silento estas konsento
  399.  
  400. Dekduo da mortintaj virinoj atendas antaŭ la pordo de la paradizo. Sankta Petro volas scii, ĉu ili estas indaj je la eterna feliĉo.
  401.  
  402. — Kiu kokris sian edzon, tiu levu la manon.
  403.  
  404. Krom unu, ĉiuj levas la manon. Sankta Petro ordonas al la konfesintinoj:
  405.  
  406. — Iru en la purgatorion, kunprenante vian surdan kunulinon.
  407. La nevenkebla ĝeno
  408.  
  409. Kruko, invitite de amiko, devas kuŝi sur kanapo en la salono. Nokte subita lakso ne lasas al li tempon por serĉi la necesejon. Li uzas anstataŭe ĉinan vazon, kiun li poste kaŝas malantaŭ la piano. Matene li devas frue forlasi siajn amikojn kaj tute forgesas la tutan aferon.
  410.  
  411. Post du semajnoj Kruko ricevas telegramon: «Ni pardonas stop sed diru kie».
  412. Tra l' silento
  413.  
  414. En la mallumo de bervala kinejo subite aŭdiĝas virina voĉo:
  415.  
  416. — Tuj forprenu vian manon. Ne vi, sinjoro, sed vi.
  417.  
  418. Dum la sama filmprezento plendas alia virino:
  419.  
  420. — Jam dum duonhoro vi fingrumas mian femuron.
  421.  
  422. — Ĉu tio ne plu plaĉas al vi?
  423.  
  424. Kiam Kruko estas en kompanio de pluraj homoj, li kutimas demandi:
  425.  
  426. — Ĉu vi aŭdis pri la nova bordelo en la X-strato? Oni rakontas, ke ĝi havas strangan arkitekturon. Meze de la granda salono estas ŝtuparo...
  427.  
  428. Tiam Kruko rondirigas la manon. Ĉiufoje iu sufloras:
  429.  
  430. — Ŝtuparo spirala.
  431.  
  432. — Jes, — ĝoje ekkrias Kruko. — Mi ja vidas, ke vi jam estis en tiu bordelo.
  433. Bervalajxo
  434. (por Kabe)
  435.  
  436. Ne restu en polaj limoj. Tra la Mizera Fundo vi atingos la eteron.
  437. Kia ago, tia pago
  438.  
  439. En angulo de la infero Satano serĉas novajn turmentojn por la damnitoj. Ĵus venis grupo da malĉastuloj, kaj la diablo decidis puni ilin laŭ ilia surtera metio.
  440.  
  441. — Kio vi estis?
  442.  
  443. — Arbohakisto.
  444.  
  445. — Oni forhaku lian pekilon!
  446.  
  447. — Kaj vi, kiu estis via metio?
  448.  
  449. — Mi estis lignaĵisto.
  450.  
  451. — Oni forrabotu lian pekilon!
  452.  
  453. Unu el la damnitoj ekridas kaj ridegas. La diablo kolere krias.
  454.  
  455. — Atendu vian vicon. Baldaŭ vi ne plu ridos. Kion vi faris sur la tero?
  456.  
  457. — Mi vendis suĉbombonoj.
  458.  
  459. Instruisto: — La malo de poligamio estas mono..., mono...
  460.  
  461. Lernanto: — Monotoneco.
  462.  
  463. — La viroj volis ludi «ŝafsaltadon», sed kelkaj saltas vere tre mallerte.
  464. Dissaltos la obstinaj baroj
  465.  
  466. Kamparano venigis novan kuraciston, por akuŝigi sian edzinon. Nun li atendas en la kuirejo, dum la kuracisto estas en la dormoĉambro apud la naskantino. Subite malfermiĝas la pordo, kaj la kuracisto petas:
  467.  
  468. — Rapide alportu al mi tenajlon.
  469.  
  470. La estonta patro donas tenajlon kaj fariĝas vere maltrankvila, kiam la kapo de la doktoro reaperas post tri minutoj:
  471.  
  472. — Tuj havigu al mi ŝraŭbilon.
  473.  
  474. Per tremantaj manoj la kamparano donas la ŝraŭbilon, kaj la kuracisto refermas la pordon. Ŝvitante, la kamparano aŭdas la ĝemadon de sia edzino en la dormoĉambro. La akuŝigisto subite eniras la kuirejon kaj diras:
  475.  
  476. — Nur per ĉizilo kaj martelo mi sukcesos...
  477.  
  478. La kompatinda kamparano svenas, kaj la kuracisto murmuras:
  479.  
  480. — Kiel do mi nun malfermu mian kojnumiĝintan ilujon?
  481. Koloroj
  482.  
  483. En apoteko restas nur nigraj kaj verdkvadratitaj kondomoj. Post mallonga hezito Baniko aĉetas nigrajn, kaj vespere lia edzino aprobas lian elekton.
  484.  
  485. Tamen, post kelkaj monatoj, s-ino Baniko naskas knabeton. Detalo: la infano estas bele nigra. Al sia suspektema edzo ŝi ekkrias ĝoje:
  486.  
  487. — Kiom bonŝancaj ni estas, karulo! Imagu nur, ke mi estus povinta naski infanon kun verdaj kvadratoj!
  488. Esperanto servu ...acon
  489.  
  490. Venante al interkona vespero de la junulara kongreso en Bervalo, Kruko kaj Baniko pasas hotelan koridoron. El post pordo de unu el la ĉambroj ili aŭdas litoknaradon kaj amorĝemojn. Kruko suspiras:
  491.  
  492. — Rapida ulo. Mi envias.
  493.  
  494. Baniko komentas:
  495.  
  496. — Vi envias, sed li enŝias!
  497.  
  498. Sekretoj de la marestaĵoj
  499.  
  500. Maristo konfesas al sia amikino, kiu sidas sur liaj genuoj:
  501.  
  502. — Mi tatuigis al mi submarŝipon sur la ventro.
  503.  
  504. — Jes, mi jam sentas la periskopon.
  505.  
  506. Paĉjo kaj panjo loĝas en unu ĉambro kun sepjara fileto. Iun posttagmezon paĉjo eksentas paĉjajn dezirojn, kaj panjo estas preta ludi sian rolon, sed la fileto ĝenas ilin. Fine paĉjo proponas:
  507.  
  508. — Ferĉjo, iru al la fenestro, rigardu eksteren dum dudek minutoj kaj kalkulu la preterpasantojn kun cilindraj ĉapeloj. Por ĉiu vi poste ricevos cent stelojn.
  509.  
  510. Ferĉjo iras al la fenestro. Malantaŭ li paĉjo tuj renversas panjon sur sofon, kaj ili silente sed vigle geiĝas.
  511.  
  512. Ferĉjo rigardas eksteren kaj baldaŭ mallaŭte rikanas:
  513.  
  514. — Tiu fikludo estos multekosta por ili. Jen proksimiĝas la dua funebrantaro.
  515. Ĉe l' freŝa faro
  516.  
  517. Baniko surprizas Krukon kuŝanta nuda sur s-ino Baniko. Li terure ekkoleras kaj piedbatas Krukon sur la postaĵon. Kruko riproĉas:
  518.  
  519. — Vi mem kulpas, se vi puŝas min enen.
  520.  
  521. — Prefere mi prenu du piloloj — en mia familio ofte naskiĝas ĝemeloj.
  522. Por peko senkonscia puno nenia
  523.  
  524. Ĉe bankedo maljuna koketulino sidas apud episkopo. Ŝia tre, tre profunda dekoltaĵo estas ornamita per ora krucifikso. Ŝi kliniĝas al sia najbaro kaj afekte demandas:
  525.  
  526. — Episkopa moŝto, ĉu vi kredas, ke Jesuo suferas, kiam li kuŝas sur la brusto de eleganta virino?
  527.  
  528. Li episkopo milde respondas, rigardante ŝiajn velkajn logaĵojn:
  529.  
  530. — Ne, certe ne, sinjorino. Jam dum sia agonio Jesuo pardonis ambaŭ kompatindulojn, kiuj pendis dekstre kaj maldekstre de li.
  531. Al pec' pecon algluas
  532.  
  533. Timema junulo eniras apotekon, kie deĵoras bela, matura farmacihelpantino. Li estas embarasita:
  534.  
  535. — Mi dezirus, he, mi ŝatus havi, he, manteleton.
  536.  
  537. Ŝi tuj komprenas, donas al li kondomon kaj aldiras kun frandema rigardo:
  538.  
  539. — Mi estos libera je la oka. Se vi volas, ni povus tiam aranĝi al la manteleto peltan kolumeton.
  540. Ĉu socialismo konstruiĝas?
  541.  
  542. En totalisma reĝimo oni pesas la linrikolton. Katastrofo! Mankas 200 gramoj da lino. La vilaĝestro scias, ke oni pafmortigos lin, se li ne trovos ie la 200 gramojn. Li subite memoras pri la bela blanka barbo de la maljuna Trebinto.
  543.  
  544. — Kamarado Trebinto, vi devas oferi vian barbon por la komunumo.
  545.  
  546. Vole nevole Trebinto lasas fortondi sian belan barbon, kaj la linrikolto estas savita.
  547.  
  548. Post du monatoj la vilaĝanaro kolektas kolombajn ovojn por la registaro. Katastrofo! Mankas du ovoj.
  549.  
  550. Aŭdinte tion la maljuna Trebinto decidas forkuri el la vilaĝo.
  551. Specimene
  552.  
  553. Instruistino klarigas, kio estas rimo. Ŝi donas ekzemplon el la Fundamenta Krestomatio.
  554. «Sciuro malgranda kuradis en rado
  555. Kaj homojn amuzis per sia kurado»
  556.  
  557. — Joĉjo, ĉu vi povas inventi alian rimitan frazon?
  558. «Ekpluvegis, kiam mi ludis tenison,
  559. Kaj akvo atingis jam mian femuron»
  560.  
  561. — Sed «femuron» tute ne rimas!
  562.  
  563. — Jes, se pluvus unu horon pli, mi havus la ĝustan rimon.
  564. La pafado daŭris tre longe
  565.  
  566. La granda filo de Kruko devas lerni en alia universitata urbo. La patro konsilas al li.
  567.  
  568. — Kiam vi bezonos monon por viaj eksterstudaj plezuroj, ne ŝoku vian patrinon en viaj leteroj. Petu simple monon por viaj «ĉaselspezoj».
  569.  
  570. Ĉiumonate la filo de Kruko sendas sian faktureton: por ĉaselspezoj mil stelojn. Sed foje gesinjoroj Kruko ricevas jenan konton: por ĉaselspezoj mil stelojn, kaj por riparo de la pafilo tri mil stelojn.
  571. Bervalajxo
  572. (por vicprezidanto)
  573. Mi premas la manon je cia vico.
  574. Ni devas diri ĝin
  575.  
  576. Statistiko:
  577.  
  578. Kion faras la viroj post amorado?
  579. 10% ekdormas
  580. 5% ekfumas
  581. 85% leviĝas, rapide vestas sin kaj revenas hejmen.
  582. Mi iras dormi tute laca
  583.  
  584. Ĉe stelulineto sonoras telefono.
  585.  
  586. — Fraŭlino, vi rendevuis kun sinjoro doktoro Klestero por venonta mardo. Bedaŭrinde li devas forvojaĝi kaj petas vin veni hodiaŭ posttagmeze.
  587.  
  588. — Ne, mi jam renkontis impresarion hodiaŭ matene; poste mi vizitos mian domposedanton, por ke li malaltigu la luprezon de mia loĝejo. Mi ne povas senvestiĝi la tutan tagon.
  589. Fino bona, ĉio bona
  590.  
  591. S-ino Baniko telefonas al kuracisto meze de nokto.
  592.  
  593. — Ĉu vi povas rapide veni, sinjoro doktoro? Nia fileto glutis tutan pakon da kondomoj.
  594.  
  595. La kuracisto ne estas kontenta, ke oni vekis lin tiom malfrue. Tamen li vestas sin kaj preparas sian stomakpumpilon. Tiam resonoras la telefono. Estas denove s-ino Baniko:
  596.  
  597. — Sinjoro doktoro, vi ne bezonas veni. Mia edzo ĵus retrovis unu kondomon en tirkesto.
  598. La forto de l' vero
  599.  
  600. Sinjoro eniras hotelon kun juna virino.
  601.  
  602. — Ni deziras belan ĉambron kun granda lito. Mia edzino ŝatus, ke tiu ĉambro havu ankaŭ banujon. Ĉu ne, karulino? Respondas la karulino:
  603.  
  604. — Jes, sinjoro.
  605. Mi estas ankoraŭ por amo kapabla
  606.  
  607. En kinejo f-ino Baniko kliniĝas al sia patrino:
  608.  
  609. — Panjo, mia najbaro fingrumas miajn femurojn.
  610.  
  611. — Ho! kia fiulo! Tuj ni interŝanĝu niajn sidlokojn.
  612.  
  613. Post kvin minutoj s-ino Baniko kliniĝas al la najbaro kaj flustras kun invita rideto:
  614.  
  615. — Nu, sinjoro, ne paŭtu do dum la tuta filmo.
  616. Eĉ inter piuloj ne mankas pekuloj
  617.  
  618. Juna orfino estas edukata de sia onklo, paroĥestro de malgranda montara vilaĝo. Malgraŭ la pia medio, en kiu ŝi vivas, ŝin altiras amo al pluraj junuloj el la ĉirkaŭo, kaj post kelkaj kaŝaj renkontiĝoj ŝi gravediĝas. Neniu volas esti la patro.
  619.  
  620. Ŝi konfidas sian zorgon al la vilaĝa kuracisto. Tiu spertoplena, bonkora homo kompatas ŝin kaj promesas, ke li ĉiel helpos.
  621.  
  622. La paroĥestro jam ne estas tre juna, kaj pro siaj malfortaj okuloj li ne rimarkas la rondiĝon de la ventro de sia nevino. Kelkajn tagojn antaŭ la akuŝo la kuracisto vizitas la pastron:
  623.  
  624. — Sinjoro paroĥestro, vi ne aspektas tre sana. Ĉu mi rajtas ekzameni vin?
  625.  
  626. — Volonte.
  627.  
  628. Li kuracisto diligente esploras la virtan korpon de la verto ĝis la piedfingroj. Ĉe la diketa ventro lia frunto sulkiĝas super la stetoskopo.
  629.  
  630. — Sinjoro paroĥestro, apenaŭ tio estas kredebla, sed vi estas graveda.
  631.  
  632. — Kion vi fantazias, sinjoro doktoro?
  633.  
  634. — Jes, tio estas raregaĵo. La obstetriko mencias nur sep aŭ ok tiajn kazojn de vira gravedeco. Sed ne timu. Post anestezo mi facile akuŝigos vin, kaj vi povos edukigi la idon en malproksima regiono.
  635.  
  636. La sensperta paroĥestro lasas sin konvinki. Tri tagojn poste la nevino naskas belan knabon en la domo de la kuracisto, kiu tuj rapidas al la paroĥestro. La gravedan pastron li kloroformas, kaj poste venigas la novenaskiton.
  637.  
  638. Kiam la paroĥestro rekonsciiĝas kaj vidas la infanon, li ekkrias:
  639.  
  640. — Tio estas frukto de mia peko. Sed mi ne pekis sola. La ĝendarmejestro estas la patro de tiu ido.
  641. Ĝoju, ĝoju ni, kolegoj
  642.  
  643. Juĝisto demandas atestanton:
  644.  
  645. — Nu, junulo, ĉu vi vidis ion?
  646.  
  647. — Jes, sinjoro juĝisto, kiel farbisto mi hazarde staris sur mia ŝtupetaro antaŭ la domo, kiam la ulo enbatis la pordon sur la unua etaĝo. Ĉion mi vidis tra la fenestro.
  648.  
  649. — Kion vi vidis?
  650.  
  651. — Li impetis en la ĉambron kaj renversis la junulinon sur la liton.
  652.  
  653. — Kaj poste?
  654.  
  655. — Li forŝiris ŝian korsaĵon.
  656.  
  657. — Kaj poste?
  658.  
  659. — Li senkalsonigis ŝin.
  660.  
  661. — Kaj poste?
  662.  
  663. — Li kuŝiĝis sur ŝin.
  664.  
  665. — Kaj poste?
  666.  
  667. — Poste mi vidis nenion, ĉar la ŝtupetaro subite rompiĝis.
  668.  
  669. — Kial ĝi rompiĝis?
  670.  
  671. — Ĉar tiutempe sur ĝi staris naŭ kamaradoj.
  672. La dorna karesilo
  673.  
  674. Instruistino: — Kiel reproduktas sin erinacoj?
  675.  
  676. Lernanto : — Tre, tre singardeme.
  677. La movado
  678.  
  679. Baniko suspektas, ke lia edzino trompas lin, dum li laboras en sia oficejo. Kruko donas al li konsilon:
  680.  
  681. — Metu sub la liton poton da lakto. Ligu al la somiero kuleron super la poto. Vespere, se vi trovos spurojn de lakto sur la kulero, tio estos pruvo de via kokriteco.
  682.  
  683. La sekvan tagon Kruko renkontas Banikon kaj demandas lin:
  684.  
  685. — Nu, kion vi trovis sub la lito?
  686.  
  687. — Poton plenan da freŝa butero.
  688. Gaje kanti povas ambaŭ ni
  689.  
  690. Iun vesperon fama kantisto subite raŭkiĝas. Timante pri sia multevalora voĉo, li rapidas al amiko kuracisto. Ties edzino malfermas la pordon. Per apenaŭ aŭdebla voĉo la kantisto demandas.
  691.  
  692. — Ĉu via edzo estas hejme?
  693.  
  694. — Ne, — ĝoje respondas la virino, entirante lin. — Ni tuj profitu la okazon.
  695. Bela birdo!
  696.  
  697. Profesoro pri natursciencoj ekzamenas studentojn. El kesto li prenas pajloŝtopitajn birdojn kaj, kaŝante ilin enmane, montras nur ties voston.
  698.  
  699. — Kiel nomiĝas tiu birdo?
  700.  
  701. — Merlo.
  702.  
  703. — Ne, ĝi estas pigo.
  704.  
  705. La profesoro montras la voston de alia birdo al la ekzamenato:
  706.  
  707. — Kaj kio estas tio?
  708.  
  709. — Nu, certe, rubekolo.
  710.  
  711. — Tute ne, ĝi estas najtingalo. Vi scias nenion. Mi devas doni al vi tre malbonan noton. Kiel vi nomiĝas?
  712.  
  713. La studento malfermas sian pantalonfendon kaj diras al la profesoro:
  714.  
  715. — Divenu.
  716. En sonĝo
  717.  
  718. Baniko konfidencas sian maltrankvilon al Kruko:
  719.  
  720. — De kelka tempo mia edzino laŭte krias ĉiunokte en sonĝoj: «Ne, Henriko, ne!»
  721.  
  722. — Tio ne estas grava.
  723.  
  724. — Mia antaŭnomo estas Filibuso.
  725.  
  726. — Mi asertas, ke tio ne estas grava tiom longe, dum ŝi ne krias: «Jes, Henriko, jes!».
  727. Privilegia vojo
  728.  
  729. Bela kamparanino konsultas unuafoje kuraciston. Ĉar ŝi havas febron, li donas al ŝi termometron, por ke ŝi mezuru sian temperaturon. Sed ŝi unuafoje vidas tian ilon.
  730.  
  731. — Metu ĝin en vian buŝon, sinjorino.
  732.  
  733. — Ne, tio ne estas higiena. Mi ne povas suĉi ion, kion multaj fremduloj antaŭe enbuŝigis.
  734.  
  735. — Do vi povas meti ĝin sub vian akselon.
  736.  
  737. — Sinjoro doktoro, mi estas tro tikliĝema.
  738.  
  739. — Restas do nur la rektuma vojo. Turnu vin, suprenlevu la jupon kaj klinu vin antaŭen.
  740.  
  741. La kamparanino prezentas al la kuracisto sian pufan pugon kaj atendas unu minuton. Subite ŝi ekkrias:
  742.  
  743. — Vi eraras, sinjoro doktoro. Vi enigis la termometron en la malĝustan truon.
  744.  
  745. — Estas vi, kiu eraras, sinjorino. Tio ne estas la termometro.
  746.  
  747. Policano vidas en parko junulon, kiu fosas truon en tero. Li suspekteme demandas:
  748.  
  749. — Kion vi faras?
  750.  
  751. — Nu, kiel vi vidas, mi fosas trueton.
  752.  
  753. — Sed kial vi fosas?
  754.  
  755. — Ĉar mi havas ĉi tie rendevuon kun amikino.
  756.  
  757. — Kaj vi bezonas truon por tiu amikino?
  758.  
  759. — Jes, ŝi havas ĝibon.
  760. Abismoj
  761.  
  762. Plonĝante en naĝejon, junulino perdas sian naĝkalsoneton. Ŝi estas embarasita pro abundaj ĉeestantoj. Ŝi diskrete eliĝas el akvo, kaptas avertilon starantan en angulo kaj foriras, tenante la tabulon antaŭ la subventro.
  763.  
  764. Eksonas ĝenerala ridego. La junulino rimarkas la surskribon sur la tabulo: «Rezervita por sinjoroj». Ŝi turnas la avertilon, sed ĉiuj ridas eĉ pli laŭte, legante: «Profundo: 1 m 80».
  765. La gaja migranto
  766.  
  767. De la loĝejo sur la tria etaĝo s-ino Baniko devas subenporti rubujon en la korton. Baniko, kiu razas sin en la banĉambro, subite aŭdas krion kaj bruon en la korto. Li forlasas la banĉambron, descendas laŭ la ŝtuparo kaj vidas strangan spektaklon: s-ino Baniko tiom maloportune stumblis, ke falis antaŭen, kaj ŝia kapo trafis en la rubujon. Ŝi forte baraktas. Preterpasanta vagabondo tuj kaptis la okazon kaj aktive okupiĝas inter ŝiaj tiom loge nudigitaj femuroj.
  768.  
  769. — Fia porko! — ekkrias Baniko. — kion vi faras?
  770.  
  771. La trampo trankvile respondas, sen lasi sian ludon:
  772.  
  773. — Nu, eble la forĵetita kapo jam ne plaĉas al vi, sed mi trovas la postaĵon ankoraŭ bone uzebla.
  774. La sama afero, sed kun la kapo al tero
  775.  
  776. Dorisa estas frivola bervalanino. Ŝi profitas junularan E-kongreson en Bervalo, por intime konatiĝi kun viroj el multaj landoj. Por la viroj estas nun modo porti sur la brusto, ĉe kolĉeno, metalan komencliteron de la antaŭnomo.
  777.  
  778. Amikino trafas Dorisan kuŝanta sola inter rokoj, iom malproksime de la bervala plaĝo. Sur la nuda brusto de Dorisa ŝi vidas ruĝan W-forman spuron.
  779.  
  780. — Kio estas tio?
  781.  
  782. — Ha, mi ĵus pasigis agrablan horon kun juna impetega usonano, William.
  783.  
  784. Sekvatage la amikino retrovas Dorisan en la sama soleca loko. Denove estas videbla W-forma postsigno sur ties ventra haŭto.
  785.  
  786. — Nu, mi vidas, ke William ĵus revizitis vin.
  787.  
  788. — Ne, ĉi-foje mi konatiĝis kun juna franco, Marcel.
  789. Bervalajxo
  790. (por ŝipano)
  791. Tra la malgranda kilsono la fakulo ne sukcesis trovi la pruon.
  792. Per kio ni amuzu nin?
  793.  
  794. — Sinjoro doktoro, kion mi faru, por ne havi infanon de mia fianĉo?
  795.  
  796. — Maĉu gumon, fraŭlino.
  797.  
  798. — Ĉu antaŭ aŭ post la seksumado?
  799.  
  800. — Anstataŭ.
  801.  
  802. Enirante la skriboĉambron de sia edzo, la edzino de fama akademiano trovas lin tenanta sian sekretariinon sur la genuoj. Ŝi ekkrias:
  803.  
  804. — Mi estas surprizita.
  805.  
  806. — Ne, — rebatas la puristo. — Diru pli ĝuste: «Mi miras», ĉar surprizita estas mi.
  807. Abunde kaj redunde
  808.  
  809. Viro renkontas iaman instruiston.
  810.  
  811. — Ĉu vi rekonas min? Mi estas Prusto, via lernanto antaŭ dudek jaroj.
  812.  
  813. — Ne.
  814.  
  815. — Nun mi estas patro de dek du infanoj.
  816.  
  817. — Ha! nun mi memoras pri vi. Prusto, kiu neniam atentis.
  818. Ne ekzistas terno sen nazo
  819.  
  820. Baniko vespere revenas hejmen kaj diras al sia edzino:
  821.  
  822. — Mi estas maltrankvila. Jam de du semajnoj, kiam mi eliras el mia oficejo, iu nekonato preterpasas kaj rikanas: «Kokrito, fia kokrito».
  823.  
  824. — Karulo, — respondas s-ino Baniko. — Vi scias, ke mi amas vin. Ne atentu la stultaĵojn de nekonata ŝercemulo.
  825.  
  826. La sekvan tagon, kiam Baniko forlasas la oficejon, la nekonato flustras al li:
  827.  
  828. — Denuncanto, fia denuncanto.
  829.  
  830. Renkontante ĝibulon, pederasto ekkrias:
  831.  
  832. — Ha, kia bela brusto!
  833. Mastro en vojo — servantoj en ĝojo
  834.  
  835. Riĉulo, revenante de vojaĝo, vidas en la salono sian serviston trinkanta konjakon kaj fumanta cigaron. Li skoldas la serviston:
  836.  
  837. — Mian konjakon, miajn cigarojn! Kial ne mian edzinon?
  838.  
  839. — Sinjoro, bedaŭrinde ne mi, sed la ŝoforo gajnis ŝin ĉe pokerludo.
  840.  
  841. En la radio okazas la konata ludo je duobligo aŭ ĉionperdo. La demandato gajnas por ĉiu bona respondo certan monsumon. Post ĉiu demando li rajtas retiriĝi de la ludo. Se li ludas plu, li aŭ gajnas la duoblon respondante ĝuste, aŭ perdas ĉion respondante malĝuste.
  842.  
  843. Pastro, kiu volis gajni monon, por ripari sian preĝejon, anoncis sin al la ludo, kaj ĝis nun sukcese respondis ĉiujn demandojn. La ludestro diras al li:
  844.  
  845. — Pastra moŝto, ĝis nun vi gajnis 20 mil stelojn. Ĉu vi volas ludi plu?
  846.  
  847. La pastro longe hezitas kaj fine decidiĝas:
  848.  
  849. — Jes.
  850.  
  851. — Jen la sekva demando: «Kion diris sankta Jozefo, kiam eksciis, ke Maria estas graveda?»
  852.  
  853. La pastro cerbumas, ŝvitas, angoras. Li koleras kontraŭ si mem, ke li daŭrigis la ludon, kaj fine murmuras:
  854.  
  855. — Kial mi idioto antaŭe ne retiriĝis?
  856.  
  857. — Jes, pastra moŝto, jes! La respondo estas ĝusta. Vi gajnis 40 mil stelojn!
  858. En juneco logas, en maljuneco tedas
  859.  
  860. 60-jarulo surprizas junulon, kiu eliras el lia dormoĉambro, butonumante sian pantalonfendon. Sur la litrando sidas la samaĝa edzino kun embarasita mieno.
  861.  
  862. La 60-jarulo diras al la junulo per riproĉa voĉo:
  863.  
  864. — Mi ne komprenas, ke tion faris vi, kiu ne estas devigita.
  865. Unu vidvino
  866.  
  867. Juna vidvino ne plu povas elteni sian truditan ĉastecon. Ĝis nun ŝi rezistis al la invitoj de sia najbaro, kiu bonvolus ŝin konsoli. Sed hodiaŭ vespere ŝi sentas sin tiom sola, tiom malforta, kaj plie baldaŭ fulmotondros...
  868.  
  869. Kiam ŝi frapas la pordon de la najbaro, tiu tuj komprenas, ke la frukto estas matura. Post kelkaj minutoj la vidvino estas en liaj brakoj, kaj ŝi ne protestas, kiam li komencas senvestigi ŝin. Vidante lian nudan korpon, ŝi rememoras pri la mortinta edzo, kaj genuiĝante antaŭ la glora viraĵo de la najbaro, ŝi prenas ĝin per ambaŭ manoj, proksimigas ĝin al sia vango kaj plorĝemas:
  870.  
  871. — Ho! Kial vi forlasis min tiom frue? Nun mi estas sola en la vivo. Ĉiunokte mi pensas pri la ĝuoj, kiujn vi donis al mi. Mi memoras niajn frenezajn amorludojn...
  872.  
  873. La vidvino plorsingultas kaj lamentas plu:
  874.  
  875. — Mi estas tiom juna, kaj vi estas en alia mondo...
  876.  
  877. Tiam la najbaro ekkrias malpacience:
  878.  
  879. — Ha! ne. Ĉu vi venis por fiki aŭ por telefoni?
  880. Espero katolika
  881.  
  882. Du kanonikoj babilas:
  883.  
  884. — Ĉu vi kredas, ke ni spertos antaŭ nia morto la edziĝorajton de la katolikaj pastroj?
  885.  
  886. — Se ne ni mem, do almenaŭ niaj infanoj.
  887. Por ĉiu faro estas horo
  888.  
  889. Sur placo de Bervalo savarmeanoj provas konverti gapulojn. Linda junulino, vestita per uniformo, predikas:
  890.  
  891. — Gefratoj, kiu konas la estonton? Hodiaŭ mi estas en la brakoj de mia edzo, morgaŭ mi eble estos en la brakoj de la Sinjoro.
  892.  
  893. Ŝercemulo demandas:
  894.  
  895. — Ĉu vi estos libera postmorgaŭ?
  896. Le phénomène congrès
  897.  
  898. Okazas en Bervalo Esperanta junulara kongreso.
  899.  
  900. F-ino Kruko revenis je la dua matene de la interkona vespero. Dum la matenmanĝo ŝia patro demandas, ĉu la kunveno estis interesa.
  901.  
  902. — Ne, paĉjo, ĝi estis enuiga.
  903.  
  904. — Kial do vi revenis tiom malfrue?
  905.  
  906. — Tial ke mi dum longa tempo ne sukcesis retrovi mian kalsoneton.
  907. Remaĉi — jen plej simple kaj facile
  908.  
  909. Du amikinoj deziras gajni monon per siaj logaĵoj. Ili turnas sin al luksa bordelo kaj petas la estrinon dungi ilin por kelkaj horoj ĉiun posttagmezon. La parigistino rimarkigas:
  910.  
  911. — Fraŭlinoj, tio ne estas tiom facila, kiom vi pensas. Mi direktas modelan firmaon, kaj li klientoj plendus, se mi proponus al ili senspertajn amatorinojn. Ĉiuj deĵorantinoj en tiu domo devis komence fari tre severan ekzamenon. Ili nun konas perfekte la teorion kaj la praktikon de ĉiaj voluptoj.
  912.  
  913. — Ankaŭ ni estas pretaj prepari tiun ekzamenon.
  914.  
  915. — Bone, jen lernolibroj. Lernu ilin parkere.
  916.  
  917. Ambaŭ amikinoj diligente laboras, studas tage kaj nokte, faras praktikajn ekzercojn. Iam kandidatino, ne vidante sian kunulinon, maltrankvile demandas la bordelestrinon:
  918.  
  919. — Ĉu vi scias, kie estas mia amikino?
  920.  
  921. — Ha! la kompatindulino hieraŭ sufokiĝis ĉe la buŝa ekzameno.
  922.  
  923. Baniko fanfaronas:
  924.  
  925. — En mia vivo mi jam faris multajn kokritojn.
  926.  
  927. S-ino Baniko modeste diras:
  928.  
  929. — Sed mi faris nur unu.
  930. El la Biblio
  931.  
  932. Sinjoro paroĥestro, diras pedelo, post kiam mi pasigis la hieraŭan vesperon kun amikoj, mi konstatis, ke iu ŝtelis mian oran poŝhorloĝon.
  933.  
  934. Post pripenso la pastro konsilas:
  935.  
  936. — Invitu viajn amikojn kaj legu al ili la 20an ĉapitron de la Eliro. Kiam vi citos la okan ordonon de Dio: «Ne ŝtelu», certe akuzos sin vole nevole la ŝtelinto.
  937.  
  938. Post du tagoj la pedelo ĝoje diras al la paroĥestro:
  939.  
  940. — Fine mi retrovis mian horloĝon.
  941.  
  942. — Do, ĉu vi vidas, kiel efikas la legado de la Biblio?
  943.  
  944. — Jes, kiam mi venis al la sepa ordono: «Ne adultu», mi subite rememoris, ke mi forgesis mian horloĝon sur la noktotablo de la sakristianino.
  945. Sen ...aco ne futuro
  946.  
  947. Instruisto demandas la infanojn, kion ili plej ŝatas. Iuj respondas: vojaĝojn, aliaj: libertempon, k.t.p. La juna Kruko respondas:
  948.  
  949. — Mi plej ŝatas nudan virinon.
  950.  
  951. La instruisto punas lin kaj ordonas ripeti la maldecan respondon al sia patro.
  952.  
  953. Sekvatage la instruisto demandas la junan Krukidon:
  954.  
  955. — Nu, kion diris via patro?
  956.  
  957. — Li diris, ke nia instruisto estas verŝajne invertito.
  958. Inicado matematika
  959.  
  960. Kruko rakontas al Baniko, ke hieraŭ li ekzamenis tri junulinojn, kiuj kandidatis al posteno de sekretariino en lia oficejo.
  961.  
  962. — Mi demandis ĉiun el ili, kiom estas 1 plus 1. La unua diris: 2. La dua: 11. La tria hezitis: eble 2, eble 11.
  963.  
  964. — Kaj kiun vi elektis kiel sekretariinon?
  965.  
  966. — Tiun, kiu havas la plej belajn krurojn.
  967. Muzika terminaro
  968.  
  969. Malgranda teatra trupo turneas, ludante ĉiutage la saman opereton en alia urbo. Post la unua vesperprezento ĉarma junulo frapas la pordon de la aktorino, kiu ludas la rolon de la markizino.
  970.  
  971. — Fraŭlino, mi estas la saksofonisto de la orkestro, kiu havis la honoron akompani vian belegan voĉon hodiaŭ vespere. Mi alportis al vi pralinojn. Ĉu mi rajtas inviti vin al manĝo?
  972.  
  973. Ili pasigas agrablan vesperon, babilas, drinkas, kaj, ĉar la aktorino estas cedema, ambaŭ baldaŭ ĝuas en hotelĉambro frenezigan nokton.
  974.  
  975. La sekvan tagon, post la spektaklo en najbara urbo, juna muzikisto frapas la pordon de la kantistino:
  976.  
  977. — Fraŭlino, mi estas la saksofonisto de la orkestro. Mi estis fiera povi akompani vin, kaj mi alportis al vi pralinojn.
  978.  
  979. La aktorino, surprizite, tamen akceptas la pralinojn, la inviton al vespermanĝo kaj al la lito de la saksofonisto.
  980.  
  981. Tio daŭras tri semajnojn. En ĉiu urbo la sama scenaro.
  982.  
  983. Post la lasta prezento de la turneo junulo frapas la pordon de la loĝio.
  984.  
  985. — Eniru.
  986.  
  987. — Bonan vesperon, fraŭlino.
  988.  
  989. — Bonan vesperon. Vi verŝajne estas la saksofonisto de la orkestro.
  990.  
  991. — Jes, fraŭlino.
  992.  
  993. — Kaj vi certe portas al mi pralinojn.
  994.  
  995. — He, fraŭlino, jes pralinojn.
  996.  
  997. — Kaj kial vi volas donaci al mi pralinojn?
  998.  
  999. — Nu, fraŭlino, la reĝisoro de via trupo disdonis al ni la partiturojn. Kaj sur tiu saksofona iu skribis krajone: «Se vi volas pasigi agrablegan nokton kun la markizino, donacu al ŝi pralinojn. Ŝi fikas diine».
  1000.  
  1001. — Sinjoro instruisto, nun mi komprenas, kio estas ĉapelita lit-ero!
  1002. La interrompita kanto
  1003.  
  1004. Nigre vestita viro eniras bordelon. Li diras al la estrino:
  1005.  
  1006. — Hieraŭ kliento, kiu intencis viziti vian institucion, subite mortis sur la sojlo.
  1007.  
  1008. — Jes. Malgaja afero.
  1009.  
  1010. — Kun kiu pensionulino li havis kutime rilatojn?
  1011.  
  1012. — Kun Arleta.
  1013.  
  1014. — Bonvolu konduki min al la ĉambro de Arleta. Mi estas lia notario, kaj mi devas plenumi lian lastan volon.
  1015. Tiu ĉi grava tago restos por mi ĉiam memorinda
  1016.  
  1017. Lastmomente grafino Mambolino rimarkas, ke 13 personoj ĉeestos ŝian vesperan kunvenon. Ĉar ŝi estas superstiĉa, ŝi petas sian junan servistinon Rista surmeti belan robon kaj ludi la rolon de gastino. Oni vespermanĝas, dancas, amuzas sin ĝis malfrua horo.
  1018.  
  1019. Sekvatage la grafino demandas la servistinon:
  1020.  
  1021. — Rista, ĉu oni hieraŭ vespere traktis vin kiel sinjorinon?
  1022.  
  1023. La naiva junulino ruĝiĝas, mallevas la okulojn kaj respondas:
  1024.  
  1025. — Jes, dufoje en la biblioteko, kaj unufoje en la vintroĝardeno.
  1026. ...tial mi prenis broson kaj purigis la veston
  1027.  
  1028. S-ino Kruko estas tre ĵaluza. Ĉiun vesperon ŝi kontrolas la jakon de la edzo. Ĉe la kolumo ŝi ĉiufoje malkovras fremdajn harojn, kaj ŝi priblekas la malfidelulon.
  1029.  
  1030. Por kvietigi ŝin, Kruko aĉetas broson, kaj fiere revenas hejmen kun virga jako. Lia edzino longe esploras la kolumon, la ŝultrojn, la dorson, kaj fine ekploras:
  1031.  
  1032. — Via fieco atingis sian kulminon. Ĝis nun vi trompadis min kun blondaj, brunaj kaj ruĝaj virinaĉoj. Hodiaŭ vi trompis min kun kalvulino!
  1033. Kie estas mielo...
  1034.  
  1035. Blovas varmega mediteranea vento. Kun siaj amikoj Baniko ludas kartojn kaj drinkas en ombra ĉambro. Kruko subite ekstaras, por iri al necesejo. Li devas trapasi la dormoĉambron, en kiu s-ino Baniko siestas tute nuda. Post kvin minutoj li revenas kaj diras:
  1036.  
  1037. — Baniko, vi ĉiam asertis, ke via edzino estas vera blondulino.
  1038.  
  1039. — Jes, estas vere.
  1040.  
  1041. — Ne, mi ĵus konstatis, ke ŝi estas malsupre tute nigra.
  1042.  
  1043. — Vi nur volas ŝerci, Kruko.
  1044.  
  1045. — Ne.
  1046.  
  1047. — Ni kontrolu, — ekkrias la kartludantoj.
  1048.  
  1049. Piedpinte ĉiuj eniras la dormoĉambron kaj konstatas, ke Kruko diris la veron. Tiam Baniko proksimiĝas al sia dormanta edzino kaj, kunfrapante la manojn, krietas:
  1050.  
  1051. — Huŝ! huŝ! forflugu, fiaj muŝoj!
  1052. Kiu pli frue venas, pli frue muelas
  1053.  
  1054. Baniko: — Mi estas feliĉa, de kiam mi vizitas la vesperkursojn de la popoluniversitato. Mi scias nun pli ol vi. Ĉu vi ekzemple konas Marjorie Boulton?
  1055.  
  1056. Kruko: — Ne.
  1057.  
  1058. Baniko: — Ŝi estas fama poetino. Ĉu vi eble jam aŭdis pri generalo Sébert?
  1059.  
  1060. Kruko: — Ne.
  1061.  
  1062. Baniko: — Li estas mecenato de la internacia lingvo. Ĉu vi konas Lanti?
  1063.  
  1064. Kruko: — Mi konas nek Marjorie Sébert, nek generalon Lanti, nek vian Boulton. Sed ĉu vi mem konas Karlon Vostul?
  1065.  
  1066. Baniko: — Ne.
  1067.  
  1068. Kruko: — Nu, tio estas la junulo, kiu ĉiuvespere vizitas vian edzinon, dum vi vizitas la vesperkursojn.
  1069.  
  1070. Veterano?
  1071.  
  1072. Tri maljunuloj sidas sur benko de la bervala parko kaj priparolas siajn zorgojn:
  1073.  
  1074. — Al mi, — balbutas la unua, 72-jara. — malbone funkcias la okuloj.
  1075.  
  1076. La dua, 81-jara, bedaŭras, ke liaj kruroj jam ne estas tiom elastaj, kiom antaŭ la unua mondmilito.
  1077.  
  1078. — Ha! — ĝemas la tria, 93-jara. — mi ne povas plendi pri mia korpo, sed ĉiutage malfortiĝas mia memoro. Hodiaŭ matene, kiam Olga, mia juna servistino, trairis la ĉambron, mi diris al ŝi: «Tuj senvestiĝu, por ke ni amoru». Kaj ŝi respondis: «Sinjoro, ni ambaŭ ja ĵus ellitiĝis».
  1079.  
  1080. La tombofosisto de Bervalo ne perlaboras multe da mono. Por vesti sin kaj sian familion, li prenas la malnovajn rubandojn, kiuj iam ornamis funebrajn bukedojn kaj kronojn. Lia edzino kunkudras ilin kun ĉifonoj. Kaj ĉiudimanĉe la loĝantaro de Bervalo povas legi sur la brusto de la patrino: «Al miaj karaj malaperintoj», sur la pantalonfendo de la patro: «Ripozu en paco», sur la postaĵo de la juna filo: «Tiom malgranda kaj jam forrabita» kaj sur la ventro de la filino: «Kun profunda danko de la bervala fajrosoldataro».
  1081. Ĉu vi dormas? Ho, sinjoro,
  1082. Kial tia senmoveco?
  1083.  
  1084. Viro estas nekredeble mallaborema. Dum li ripozas en kuŝoseĝo, preterpasas amiko, kiu provas konvinki lin pri la boneco de diligenta vivo:
  1085.  
  1086. — Mi ja komprenas, ke vi mem ne ŝatas havi metion. Sed vi povus almenaŭ fondi familion. Viaj infanoj tiam perlaborus ankaŭ viajn vivrimedojn. Ĉu tio estas tiom malfacila?
  1087.  
  1088. — Ne, — diras la pigrulo post oscedo. — Ĉu vi scias, kie mi povus trovi gravedan virinon?
  1089. Marĉandado aĉeti ne devigas
  1090.  
  1091. Kruko atendas sian edzinon antaŭ magazeno, en kiu ŝi aĉetas diversajn aĵojn. Sur la trotuaro proksimiĝas prostituitino, kiu proponas al li horon da plezuro. Ŝerce Kruko marĉandas:
  1092.  
  1093. — Kiom tio kostas?
  1094.  
  1095. — Du mil stelojn.
  1096.  
  1097. — Mi povas doni nur tricent.
  1098.  
  1099. La ĉiesulino sakras pri lia avareco kaj foriras. Post kvin minutoj ĉe la brako de sia edzino Kruko pasas preter la voluptovendistino. Ŝi laŭte rikanas:
  1100.  
  1101. — Nu, ĉu vi vidas, kion vi trovis por tricent steloj?
  1102. Verdaj Donkiĥotoj
  1103.  
  1104. De drogisto juna sinjorino petas klorofilan sapon. La vendisto bedaŭras:
  1105.  
  1106. — Nun ni ne havas klorofilan sapon, sinjorino.
  1107.  
  1108. — Tio ege ĝenas min, ĉar mi nepre bezonas ĝin por mia intima higieno.
  1109.  
  1110. — Morgaŭ ni ricevos denove tiun specon.
  1111.  
  1112. — Morgaŭ mi ne povos veni, sed mi sendos mian amikon. Lin vi facile rekonos: li estas granda, nigrahara viro kun verdaj lipharoj.
  1113. Belartaj konkursoj
  1114.  
  1115. En klaso de la edukejo Nia Sinjorino de Bervalo la lernantinoj devas skribi disertaĵon, kiu traktu samtempe jenajn kvar temojn: religio, sociaj klasoj, amo kaj mistero.
  1116.  
  1117. La instruistino miras, kiam la juna Marina sciigas post du minutoj, ke ŝi jam finskribis sian taskon. Jen la disertaĵo: «Dio mia, — diris la baronino. — Mi estas graveda, sed mi ne scias, de kiu».
  1118. Ŝipisto la bela
  1119.  
  1120. De du monatoj vivas sur insuleto ŝiprompiĝuloj, ses virinoj kaj unu viro. Ili organizis, ke la viro prizorgas ĉiunokte po unu virino laŭvice. Dimanĉo estas lia ripoztago.
  1121.  
  1122. Iam la ŝiprompiĝuloj ekvidas junan viron, proksimiĝantan al la insulo en boateto. La konsolanto de la virinoj jam ĝojas, ke alia viro dividos kun li la amortaskon, sed li baldaŭ rimarkas, ke la novveninto havas akutan voĉon kaj virineskajn manierojn. Pederasto!
  1123.  
  1124. — Fek! — protestas la kompatindulo. — ankaŭ miaj dimanĉoj estas fuŝotaj!
  1125.  
  1126. — Sinjoro doktoro, ĉu post la apendicita operacio la cikatro estos videbla?
  1127.  
  1128. — Tio dependas de vi, sinjorino.
  1129. Libro de amo
  1130.  
  1131. En angulo de salono sinjoro rigardas albumon kun multaj desegnaĵoj kaj fotoj de belaj, apenaŭ vestitaj, amorvekaj virinoj. Lia velka edzino, kroĉetante en alia angulo, rimarkigas per akra voĉo:
  1132.  
  1133. — Se vi legus ne tiom multe, vi povus iom pli ofte pensi pri mi.
  1134.  
  1135. Li malgaje suspiras, levante la okulojn al ŝi:
  1136.  
  1137. — Vi eraras, karulino. Pri vi mi ĵus pensis, rigardante la libron.
  1138. Aktualaj problemoj
  1139.  
  1140. Kosmonaŭto rakontas, kion li vidis sur malproksima, ĝis nun ne esplorita planedo:
  1141.  
  1142. — La homoj iel similas nin. Sed la virinoj havas la mamojn surdorse.
  1143.  
  1144. — Ja maloportunas por mamnutri.
  1145.  
  1146. — Eble, sed tre oportunas por danci.
  1147.  
  1148. Vi kien flugas, papilio?
  1149.  
  1150. La granda filo de Kruko estos baldaŭ 18-jara. S-ino Kruko demandas sian edzon:
  1151.  
  1152. — Ĉu vi opinias, ke venis tempo klarigi al Viĉjo la sekretojn de la homa vivo, kiel naskiĝas la infanoj, k.t.p.?
  1153.  
  1154. — Tio estas delikata afero. Mi ne scias, ĉu mi estus kapabla priparoli kun li tian tiklan temon.
  1155.  
  1156. — Estu atenta, ne menciu krude la homajn seksrilatojn. Prefere elvoku papiliojn, kiuj en printempo duope flirtas.
  1157.  
  1158. Kruko malvolonte akceptas kaj iras en la ĉambron de la granda filo.
  1159.  
  1160. — Viĉjo, ĉu vi memoras? Antaŭ du jaroj vi estis kun mi en Parizo.
  1161.  
  1162. — Jes, paĉjo.
  1163.  
  1164. — Ni estis kune en Montmartro, en noktoklubo kun senvestiĝaj dancoj.
  1165.  
  1166. — Jes, paĉjo.
  1167.  
  1168. — Je la dua matene venis du virinoj al nia tablo, kiuj trinkis ĉampanon kun ni.
  1169.  
  1170. — Jes, paĉjo.
  1171.  
  1172. — Poste ni iris kun la virinoj en apudan hotelon. Ĉu vi memoras, kion ni faris kun ili en la ĉambro?
  1173.  
  1174. — Jes, paĉjo.
  1175.  
  1176. Kruko eligas malpezigan elspiron:
  1177.  
  1178. — Nu, Viĉjo, kion ni faris, tion faras ankaŭ la papilioj, kiuj duope flirtas en printempo.
  1179. Tra densa mallumo
  1180.  
  1181. Baniko: — Hieraŭ vespere okazis al mi malagrablaĵo. Revenante hejmen, en la mallumo mi kredis, ke la servistino malfermis al mi la pordon, do mi kisis kaj fingrumis ŝin. Sed ĝi estis mia edzino.
  1182.  
  1183. Kruko: — Nu, la afero ne estas grava.
  1184.  
  1185. Baniko: — Sed estas, ĉar mia edzino flustris: «Atentu, karulo, mia edzo baldaŭ revenos».
  1186. La vidvineto
  1187.  
  1188. Kruko ĉeestis la enterigon de juna konato. Poste li troviĝas sola kun la vidvino.
  1189.  
  1190. — Ha, sinjorino, la momento eble ne taŭgas por tiaj deklaroj, sed mi konfesu, ke mi ege amas vin.
  1191.  
  1192. Surprizite, la bela vidvino balbutas:
  1193.  
  1194. — Vi almenaŭ povus atendi, ĝis mi ne plu surhavos tiun funebran robon.
  1195.  
  1196. — Kompreneble, karulino. Mi povas atendi kvin minutojn.
  1197. Naturista vivo
  1198.  
  1199. Kruko: — Mi estis hieraŭ invitita de nudistoj. Ĉiuj estis nudaj, eĉ la lakeo, kiu malfermis al mi la pordon.
  1200.  
  1201. Baniko: — Kiel oni povas distingi, ĉu iu estas lakeo, se li ne surhavas livreon?
  1202.  
  1203. Kruko: — Ĉu vi kredas, ke se li estus servistino, mi ne rimarkus tion?
  1204.  
  1205. Juna naivulino devas unuafoje plenskribi hotelslipon. Ĉe la rubriko «sekso» ŝi skribas: blonda, kaj ĉe la rubriko «edzeca stato» ŝi deklaras: du fojojn semajne.
  1206. Memorlibro
  1207.  
  1208. Du frivolaj junulinoj parolas pri siaj amaventuroj. Unu demandas:
  1209.  
  1210. — Kial vi ne skribas taglibron?
  1211.  
  1212. — Ba! Pri la tago mi havas malmulte por raporti.
  1213. Nek eniro, nek eliro
  1214.  
  1215. Maljuna fraŭlino donacas al Ruĝa Kruco viran piĵamon, kiun ŝi mem kudris. Oficistino rimarkigas al ŝi, ke ŝi tute forgesis la pantalonfendon. Post momento da pripenso la maljuna fraŭlino proponas:
  1216.  
  1217. — Vi eble povus doni ĝin al fraŭlo.
  1218. Por virta orelo ne danĝeras vorto malbela
  1219.  
  1220. Ĉiumerkrede okazas sur la placo de Bervalo bazaro, en kiu la kamparaninoj de la regiono vendas siajn produktojn. Ili profitas la okazon ankaŭ por aĉeti en la urbo kion ili bezonas. La apoteko estas plenplena. Eniras iama idisto, kiu ankoraŭ malbone regas la lingvon (Li intermiksas la Fundamentan Krestomation kaj la Sekretajn Sonetojn).
  1221.  
  1222. — Sinjoro apotekisto, — li diras laŭte.- doloras min la kaco.
  1223.  
  1224. La virinoj ridklukas, kaj kelkaj krias: «Fi! hontu!».
  1225.  
  1226. La apotekisto, konfuzite, tiras la eksidiston en angulon, vendas al li drastan pomadon kaj flustras al li:
  1227.  
  1228. — Kiam vi revenos, ne parolu tiel, sed diru al mi ekzemple: «Doloras min la brako». Mi tuj komprenos.
  1229.  
  1230. En la sekva merkredo la apoteko denove estas plenplena. Kiam la apotekisto vidas la fremdulon eniri, li timas, ke tiu forgesis liajn konsilojn, kaj li tuj laŭte demandas super la kapoj de la klientinoj:
  1231.  
  1232. — Nu, ĉu via brako resaniĝis?
  1233.  
  1234. — Ha! sinjoro apotekisto, mia brako estas nun sana, sed tute difektiĝis miajn ĉurovoj.
  1235. Vin mem mi deziras, aminda!
  1236.  
  1237. Apud Kruko sidas bela sinjorino, kies logan dekoltaĵon ornamas koliero, de kiu pendas aeroplaneto ĉizita el rubeno. Rimarkante lian admiran rigardon, ŝi demandas:
  1238.  
  1239. — Ĉu plaĉas al vi mia aeroplano?
  1240.  
  1241. — Jes, sed eĉ pli la aerodromo.
  1242. Koresponda servo
  1243.  
  1244. Dezirante konatiĝi kun junulo, f-ino Kruko aperigas ĉifritan anonceton en Heroldo de Bervalo. S-ino Kruko diras al ŝi, ridante:
  1245.  
  1246. — Dum du tagoj vi ricevis vere multajn leterojn.
  1247.  
  1248. — Jes, eĉ unu de paĉjo.
  1249. Belan horon festu ni!
  1250.  
  1251. La direktoro de malgranda bervala sapfarejo aspektas ege malgaja. Amiko demandas lin:
  1252.  
  1253. — Kio okazis al vi?
  1254.  
  1255. — Ha! al mi okazis malagrablaĵo. Hieraŭ mia bela sekretariino, kiun mi jam de longe amindumas sensukcese, diris al mi: «Hodiaŭ estas via naskiĝotago, sinjoro direktoro. Ĉu vi ne akceptus veni en mian loĝejon? Mi intencas fari al vi surprizon». Kompreneble mi jesis kaj venis vespere al la rendevuo. Mia sekretariino prenis miajn florojn kaj diris: «Sidiĝu por momento en mia saloneto kaj trinku glason da brando. Mi nun iras en mian ĉambron, kaj nur kiam mi vokos vin, vi rajtos eniri». Mi atendis malpacience, kaj, kiam ŝi vokis min, mi kuregis en ŝian ĉambron. Tie kunvenis la 18 geoficistoj de mia fabriko, kiuj ĥore ekkantis: «Feliĉan naskiĝtagon al vi».
  1256.  
  1257. — Mi trovas tiun ideon ja vere ĉarma.
  1258.  
  1259. — Eble vi, sed ne mi, kiu staris antaŭ ili jam tute nuda.
  1260. Bone tiu sidas, al kiu la sorto ridas
  1261.  
  1262. Usonano, ruso kaj franco komparas sian respektivan riskemon. La usonano rakontas:
  1263.  
  1264. — Ĉe ni, kiam grupo da amikoj kunvenas, oni ludas jene: unu, lotuminte, devas elekti unu el dek aŭtoj kaj veturi 120 mejlojn pohore. De unu el la aŭtoj oni antaŭe malŝraŭbis la radojn.
  1265.  
  1266. — Ĉe ni, — diras la ruso. — tiu, kiun falis la loto, devas elekti unu el dek revolveroj, meti ĝin al la tempio kaj premi la ĉanon. Kompreneble unu revolvero estas ŝarĝita.
  1267.  
  1268. — Ĉe ni, — diras la franco. — kiam amikoj kunvenas, ili aranĝas bankedon, dum kiu ili sidas tute nudaj. Por deserto oni enirigas virinojn, kiuj enŝoviĝas sub la tablon kaj ekokupas sian buŝon pri agrabla frandado.
  1269.  
  1270. La usonano kaj ruso primokas la francon, dirante, ke en tiu ago estas neniom da risko.
  1271.  
  1272. — Estas terura risko, — respondas la franco. — Unu el la frandemulinoj estas kanibalino.
  1273. Bervalajxo
  1274. (por rapidema modisto)
  1275. La fia dikulo envolviĝas sub la rubo.
  1276. Bona sinjorino
  1277.  
  1278. Baniko surprizas sian edzinon kuŝanta en la geedza lito kun nekonata vagulo, kies ŝiritaj, ĉifitaj vestaĵoj estas disĵetitaj en la ĉambro. Li krias al ŝi:
  1279.  
  1280. — Ĉu vi ne hontas?
  1281.  
  1282. — Ne koleru, — ŝi respondas. — Tiu kompatindulo nur diris al mi: «Sinjorino, donu do al mi ion ajn, kion via edzo jam ne uzas».
  1283. Trankviliĝu de l' batado
  1284.  
  1285. Episkopo vizitas simplan vilaĝan paroĥestron. Vesperas. Pluvegas. Estas neeble reveturi al la urbo.
  1286.  
  1287. — Sinjoro paroĥestro, mi devas noktumi en via domo.
  1288.  
  1289. — Volonte, episkopa moŝto, sed mia paroĥestrejo estas vere senluksa. Mi posedas nur unu liton.
  1290.  
  1291. — Ankaŭ Jesuo ne havis, kie kuŝigi sian kapon. Ni do dividu la liton.
  1292.  
  1293. En la sekva mateno ambaŭ ekleziuloj laŭte ronkas, kiam oni sonorigas ĉe la pordo. La paroĥestro, pensante, ke apud li kuŝas lia servistino, forte frapas la postaĵon de la episkopo:
  1294.  
  1295. — Ekstaru, jen la laktisto.
  1296.  
  1297. La episkopo murmuras en duondormo:
  1298.  
  1299. — Ho, kial tiom brutale, kara grafino?
  1300. De la buŝo ĝis la manoj estas granda interspaco
  1301.  
  1302. La 5-jara Miĉjo eniras en la banĉambron kaj vidas la nudan bruston de sia patrino.
  1303.  
  1304. — Panjo, kio estas tio?
  1305.  
  1306. — Infano, per tio la patrinoj donas lakton al la beboj.
  1307.  
  1308. — Ĉu ankaŭ mi antaŭe tiel trinkis lakton?
  1309.  
  1310. — Certe.
  1311.  
  1312. — Kiel do mi povis trempi mian buterpanon?
  1313. Fakdelegitoj (atista bervalaĵo)
  1314.  
  1315. Kruko kaj Baniko libertempas en urbeto. Konante neniun, ili enuas. Iam ili pasas preter preĝejo. Kruko diras al la amiko:
  1316.  
  1317. — Atendu min.
  1318.  
  1319. Li eniras la konfesejon.
  1320.  
  1321. — Patro, mi malĉastis.
  1322.  
  1323. — Kun kiu, infano mia?
  1324.  
  1325. — Mi ne rajtas diri tion.
  1326.  
  1327. — Ĉu kun la poŝtistino?
  1328.  
  1329. — Ne.
  1330.  
  1331. — Eble kun Manjo, la servistino de la drinkejo Verda Apro?
  1332.  
  1333. — Ne.
  1334.  
  1335. — Ĉu kun la juna vidvino Selanto?
  1336.  
  1337. — Ne.
  1338.  
  1339. — Do, ĉar vi ne volas diri tion al mi, foriru. Mi ne povas absolvi vin.
  1340.  
  1341. Kruko foritas, ridetante. Apud la pordo de la preĝejo li diras al Baniko:
  1342.  
  1343. — Iru ni. Mi havas tri bonajn adresojn.
  1344. La ĝoja podio
  1345.  
  1346. Grupo da bervalaj skoltoj vizitas Parizon. Kiam ili estas en Montmartro, kelkaj el ili soifas, kaj la grupestro ordonas:
  1347.  
  1348. — Ni trinku limonadon en tiu malgranda kafejo.
  1349.  
  1350. Post momento la skoltoj rimarkas, ke ili ne sidas en normala sensoifigejo. En angulo sur eta scenejo bela ruĝharulino sciencoplene demetadas siajn seksallogajn subvestojn je la ritmo de lasciva muziko. Ĉies gorĝoj premiĝas, kiam falas la nigra mamzono, kaj dekjara skolto ekploras amare. La grupestro estas perpleksa.
  1351.  
  1352. — Jes, ni tuj foriros, sed kial vi ploras?
  1353.  
  1354. — Mia panjo diris al mi, ke mi transformiĝos en statuon, se mi rigardos nudan virinon.
  1355.  
  1356. — Stultaĵo!
  1357.  
  1358. — Ne. Mi sentas, ke mi jam statuiĝas.
  1359. La praktiko (kiu instruas kaj amuzas)
  1360.  
  1361. Kruko vespere revenas hejmen. Lia edzino plendas:
  1362.  
  1363. — Maĉjo diris al mi, ke oni instruas ilin en la lernejo pri seksaj aferoj. Ĉu vi ne opinias, ke li estas ankoraŭ tro juna por tiu inicado?
  1364.  
  1365. Kruko ne respondas kaj iras al la ĉambro de Maĉjo. Maĉjo ne aŭdis sian patron eniri. Lia maldekstra mano aktive okupiĝas sub la skribotablo, dum liaj okuloj diligente studas la detalojn de logaj virinaj korpoj en magazino rezervita al plenkreskuloj. Kruko mallaŭte eliras kaj refermas la pordon.
  1366.  
  1367. — Nu? — demandas lia edzino.
  1368.  
  1369. Kruko flustras:
  1370.  
  1371. — Ni ne ĝenu lin. Li faras siajn lernejajn taskojn.
  1372. Rapide kreskas la afero
  1373.  
  1374. Snobino eniras en ledejon.
  1375.  
  1376. — Mi deziras mansaketon. Sed mi bezonas ion raran, originalan, kio enviigus miajn amikinojn.
  1377.  
  1378. La vendisto diras:
  1379.  
  1380. — Mi havas kion vi serĉas. Sed tio estas tre multekosta.
  1381.  
  1382. — Ne gravas.
  1383.  
  1384. — Jen unikaĵo: mansaketo el kaca haŭto.
  1385.  
  1386. — Bedaŭrinde, ĝi estas multe tro malgranda.
  1387.  
  1388. — Sinjorino, se vi konvene karesos ĝin, ĝi rapide fariĝos granda kiel valizo.
  1389.  
  1390. Baniko: — Nia juna pordisto fanfaronas, ke li delogis ĉiujn virinojn el la domo krom unu.
  1391.  
  1392. S-ino Baniko post pripenso:
  1393.  
  1394. — Estas verŝajne la fia arogantulino de la tria etaĝo.
  1395. Bervalajxo
  1396. (por kuiristo)
  1397. Ĉe tro seka maco sufiĉas kremo sur la sproto.
  1398. Al ĉiu konvenas, kio al li apartenas
  1399.  
  1400. La hotelo estas plenplena, kaj oni proponas al juna gasto lokon en la lito de la maljuna pordisto. Matene li subite vekiĝas pro la krioj de la maljunulo:
  1401.  
  1402. — Virinon! Oni tuj havigu al mi virinon!
  1403.  
  1404. — Ne bleku tiel, avĉjo, — diras la junulo. — Tio, kion vi tenas en la mano, estas mia.
  1405. Bervalajxo
  1406. (por mia kuiristino)
  1407. Pli ol vian poĉon mi preferas fritadon de la maco, kiun mi poste kaĉigos.
  1408. Vive kuras la knabeto
  1409.  
  1410. Knabo, spiregante, alkuras bervalan policejon.
  1411.  
  1412. — Tuj venu! Nuda kadavro kuŝas sur la plaĝo.
  1413.  
  1414. — Ĉu vira aŭ virina?
  1415.  
  1416. — Mi ne scias, la kraboj formanĝis la diferencon.
  1417.  
  1418. S-ino Kruko skoldas sian servistinon
  1419.  
  1420. — Manjo, kial mi surprizis vin jam du fojojn kisanta la leterportiston en la kuirejo?
  1421.  
  1422. — Sinjorino, nur tial ke vi surmetis viajn pantoflojn.
  1423. Se grenereto...
  1424.  
  1425. Viro venas al hospitalo kun bandaĝita brako. La kuracisto demandas.
  1426.  
  1427. — Kiel tio okazis al vi?
  1428.  
  1429. — Mi volis eviti infanon.
  1430.  
  1431. — Verŝajne, via aŭto trafis arbon?
  1432.  
  1433. — Ne, mi falis el la lito.
  1434.  
  1435. Juĝisto: — Kion vi faris per la ŝtelitaj 2000 steloj?
  1436.  
  1437. Akuzito: — Mi kuŝis kun Linda.
  1438.  
  1439. Juĝisto: — Ve mensogas. Linda postulas nur 1250 stelojn.
  1440. La vojo returne
  1441.  
  1442. Kruko revenas hejmen tute ebria. Surstrate li aŭdas, ke iu krias post li:
  1443.  
  1444. — Kokrito!
  1445.  
  1446. Kruko turnas sin kaj vidas krokodilon, kiu, sekvante lin, senĉese blekas:
  1447.  
  1448. — Kokrito!
  1449.  
  1450. Kruko minacas la beston:
  1451.  
  1452. — Se vi plu insultos min, mi faros al vi malagrablaĵon.
  1453.  
  1454. La krokodilo rediras:
  1455.  
  1456. — Kokrito!
  1457.  
  1458. Tiam Kruko ŝovas manon en la buŝegon de la krokodilo, atingas la voston, kaj, tirante, renversas ĝin kvazaŭ ganton. Poste li kontente paŝas plu hejmen. Sed subite li aŭdas voĉon post si:
  1459.  
  1460. — Otirkok!
  1461. Mistero minora
  1462.  
  1463. Baniko invitas Krukon:
  1464.  
  1465. — Venu vespermanĝi al ni morgaŭ.
  1466.  
  1467. — Neeble, morgaŭ okazos recitalo de Farigo.
  1468.  
  1469. — Do, ĵaŭde.
  1470.  
  1471. — Ne, ĵaŭde Farigo denove faros recitalon.
  1472.  
  1473. — Eble dimanĉe?
  1474.  
  1475. — Mi ne povos. Dimanĉe Farigo ludos pianon en la konservatorio.
  1476.  
  1477. — Sed, Kruko, mi ne sciis, ke vi estas tia muzikŝatanto. Ĉu vi ĉeestas ĉiujn recitalojn de Farigo?
  1478.  
  1479. — Ne, sed tiutempe mi povas trankvile viziti s-inon Farigo.
  1480. Eĉ bagatelo povas servi al celo
  1481.  
  1482. Monaĥino alpaŝas putinon deĵorantan sur trotuaro de malbonfama kvartalo kaj timeme demandas ŝin, kiom ŝi enspezas pokliente. Aŭdinte mirigan sumon, ŝi rekuras al sia monakejo, kie atendas la abatino.
  1483.  
  1484. — Ha! patrina moŝto, ni estis vere stultaj! De nun ni ne kontentiĝu per po unu tabuleto da ĉokolado de la monaĥineja pastro.
  1485.  
  1486. Estis bonega pikniko, kvankam vi forgesis la manĝaĵon.
  1487. Grajnoj en vento
  1488.  
  1489. Kruko konsultas kuraciston.
  1490.  
  1491. — Sinjoro doktoro, mi sentas min tre laca.
  1492.  
  1493. La kuracisto aŭskultumas Krukon, esploras ĉiujn liajn organojn kaj poste demandas lin pri lia seksumado.
  1494.  
  1495. — Nu, sinjoro doktoro, mi devas zorgi pri la bezonoj de mia edzino.
  1496.  
  1497. — Certe. Kiom ofte?
  1498.  
  1499. — Nu, du aŭ tri fojojn ĉiutage.
  1500.  
  1501. — Ho, ho, vi estas arda ulo.
  1502.  
  1503. — Kaj, se mi ne vizitus nian servistinon en ŝia ĉambro ĉiuvespere, ŝi certe ne estus kontenta.
  1504.  
  1505. — Via edzino kaj la servistino? Mi esperas, ke tio sufiĉas al vi.
  1506.  
  1507. — Jes, aŭ, pli ĝuste diri, ne... De kelkaj monatoj nia najbarino tiel okulumis min, ke... vi komprenas, ĉu ne? sinjoro doktoro. Kaj, ĉar mi estas honesta, mi ne volas forlasi mian malnovan amikinon; mi omaĝas ŝin posttagmeze. Kaj iafoje kun s-ino Baniko mi...
  1508.  
  1509. — Ne parolu plu. Estas tute normale, ke tia vivo lacigas vin.
  1510.  
  1511. — Ha, sinjoro doktoro, vi trankviligas min. Mi ja kredis, ke mia laco devenas de la masturbado.
  1512. Urbanoj estas ordinare pli ruzaj, ol vilaĝanoj
  1513.  
  1514. Nova, juna servistino ĵus trovis en la lito de gesinjoroj Kruko etan, ŝrumpintan kaŭĉukan ingon. Ŝi tenas la objekton en mano kaj observas ĝin kun scivola mieno. Ŝin surprizas s-ino Kruko, enirante la dormoĉambron.
  1515.  
  1516. — Nu, Berta, ĉu vi neniam vidis tion? Kiel oni amoras en via vilaĝo?
  1517.  
  1518. — Sinjorino, mi jam ofte amoris, sed mi neniam senhaŭtigis iun.
  1519. Miru, pensu, ridu
  1520.  
  1521. — Inter kiuj piedfingroj virino ŝatas esti tiklata?
  1522.  
  1523. — Inter la dikfingroj.
  1524. La ĉielan feliĉon suĉados
  1525.  
  1526. Knabeto, rigardante tre serurtruo de la gepatra dormoĉambro, murmuras:
  1527.  
  1528. — Mi ŝatus scii, kial panjo punas min, kiam mi suĉas nur mian dikfingron.
  1529.  
  1530. Viro plendas al kuracisto, ke lia edzino ne havas infanojn.
  1531.  
  1532. — La plej bona rimedo estas restado en la banurbo Fontoreĝa.
  1533.  
  1534. — Sinjoro doktoro, ni estis tie ses semajnojn, sed tio ne efikis.
  1535.  
  1536. — Kompreneble, se ankaŭ vi mem estis tie...
  1537.  
  1538. S-ino Baniko havas bluenigran okulon. Amikino miras:
  1539.  
  1540. — Kiu do tiel kontuzis vian okulon?
  1541.  
  1542. — Mia edzo batis min hieraŭ vespere, ĉar li surprizis min en la brakoj de Kruko.
  1543.  
  1544. — Sed mi kredis, ke s-ro Baniko forvojaĝis.
  1545.  
  1546. — Ankaŭ mi kredis tion.
  1547. Bervalajxo
  1548. (por katolika pafantino)
  1549. Pro via pulvo ofte fendiĝas paliso.
  1550.  
  1551. Konfeso:
  1552.  
  1553. — Patra moŝto, mi pekis en la ĉambro de Rafalo.
  1554.  
  1555. — Ĉu li senvestigis vin?
  1556.  
  1557. — Ne.
  1558.  
  1559. — Ĉu li karesis vin?
  1560.  
  1561. — Ne.
  1562.  
  1563. — Ĉu li fuŝpalpis vin?
  1564.  
  1565. — Ne.
  1566.  
  1567. — Ĉu li kuŝigis vin sur sian liton?
  1568.  
  1569. — Ne.
  1570.  
  1571. — Kion do li faris al vi?
  1572.  
  1573. — Infanon.
  1574. Petolu, diboĉu, sed poste sorton ne riproĉu
  1575.  
  1576. S-ino Kruko faras riproĉojn al la juna servistino:
  1577.  
  1578. — Melia, vi tiom diboĉis, ke nun vi estas graveda.
  1579.  
  1580. — Sinjorino, sed ankaŭ vi ja estas graveda.
  1581.  
  1582. — Tio ne estas komparebla. Min fekundigis s-ro Kruko.
  1583.  
  1584. — Ankaŭ min, sinjorino.
  1585. Bela celo por fabelo
  1586.  
  1587. Iam barono, promenante en sia parko, aŭdis voĉeton. Li vidis en herbo raneton, kiu diris al li:
  1588.  
  1589. — Kompatu min, sinjoro. Malbona feino sorĉis min, kaj nur kiam nobla viro metos min sur sian kuŝejon, mi povos refariĝi bela junulino.
  1590.  
  1591. La bonkora barono delikate prenis la raneton, portis ĝin en la kastelon kaj metis sur sian liton. Miraklo! La raneto tuj transformiĝis en belegan, ĉarman nudan virinon, kiu ridetis al li.
  1592.  
  1593. Bedaŭrinde la baronino, kiu ĝuste tiam eniris la ĉambron, ne kredis je ferakontoj.
  1594. La dormanto vekiĝas
  1595.  
  1596. Baniko veturas kun sia edzino al internacia E-kongreso en Polivaso, ĉefurbo de Borlando. Ili malfrue aliĝis, kaj ĉiuj hotelaj ĉambroj estas jam okupitaj. Delegito fine trovas por ili loĝeblecon ĉe komplezema polivasano. Kiam ili venas al la indikita adreso, ilia gastiganto salutas ilin en borlanda lingvo kaj per gestoj komprenigas, ke li havas nur unu larĝan liton, en kiu tri personoj povas komforte dormi.
  1597.  
  1598. Noktomeze Baniko vekiĝas pro ritmaj skuoj de la lito. En la mallumo li tuj konjektas, kio okazas ĉe lia flanko. Li diras al sia edzino:
  1599.  
  1600. — Li ja fikas vin.
  1601.  
  1602. Ŝi stertoras:
  1603.  
  1604. — Jeees!
  1605.  
  1606. — Li fikas vin, kaj vi diras nenion!
  1607.  
  1608. — Kion mi diru? Li ja ne komprenas Esperanton.
  1609. Vivi ankaŭ mi deziras
  1610.  
  1611. Vidvino plenskribas formularon en la urbodomo de Bervalo. Oficisto rimarkigas:
  1612.  
  1613. — Sinjorino, vi mencias trijaran knabon kaj unujaran filinon, kvankam via edzo mortis jam antaŭ kvin jaroj.
  1614.  
  1615. — Estas li, kiu mortis, sed ne mi!
  1616.  
  1617. Turistino pasigas unuafoje sian ferion en hotelo proksima al la bervala plaĝo. Promenante tra la hotelo, ŝi malkovras izolan terason, sur kiu ŝi decidas tagmeze sunbrunigi sian belegan korpon. Ĉar ŝi estas sola, ŝi tute nudiĝas kaj trankvile rostas alterne sian antaŭaĵon kaj sian malantaŭaĵon.
  1618.  
  1619. Subite sur la teraso aperas la direktoro de la hotelo.
  1620.  
  1621. — Sinjorino, tuj malaperu! Ha! kia skandalo! Patrinoj jam alarmis la policon. Vi kuŝas ĝuste sur la vitra plafono de la manĝoĉambro.
  1622. Sen eliro
  1623.  
  1624. Gesinjoroj Baniko dumvojaĝe loĝas en hotelo. Baniko kuŝas jam en lito, dum lia edzino malvestas sin.
  1625.  
  1626. — Karulino, antaŭ ol enlitiĝi, bonvolu meti miajn ŝuojn en la koridoron, por ke oni purigu ilin morgaŭ matene.
  1627.  
  1628. Tute nuda s-ino Baniko rapide eliras el la ĉambro, sed subita aerblovo fermas post ŝi la pordon. Ĝuste tiumomente en la koridoro aperas grumo. Pro pudora reflekso, ŝi, tenante la ŝuojn je la plandumoj, kaŝas per ili sian subventron.
  1629.  
  1630. La grumo haltas, malfermegas la okulojn kaj balbutas:
  1631.  
  1632. — Ĉu estas eble, ke viro eniĝu tiom profunde?
  1633. Afabla vorto pli atingas ol forto
  1634.  
  1635. Ŝtelisto trankviligas maljunan fraŭlinon, en kies loĝejon li ĵus perforte penetris:
  1636.  
  1637. — Ne timu. Nur via mono interesas min.
  1638.  
  1639. La maljuna fraŭlino sopirĝemas:
  1640.  
  1641. — Jes, ankaŭ vi estas bedaŭrinde kiel ĉiuj aliaj viroj.
  1642. Ni fosu nian sulkon
  1643.  
  1644. Kruko konatiĝis sur la plaĝo de Bervalo kun arda, sed jam ne tre juna virino. Ili iras en izolan lokon, kaj baldaŭ oni aŭdas la voĉon de Kruko:
  1645.  
  1646. — Ĉu mi estas ene?
  1647.  
  1648. — Ne, vi estas en la sablo.
  1649.  
  1650. — Atendu, permesu al mi serĉi. Ĉu nun mi estas ene?
  1651.  
  1652. — Ne, vi estas ankoraŭ en la sablo.
  1653.  
  1654. — Strange. Kaj nun, ĉu mi estas ene?
  1655.  
  1656. — Jes, karulo! Ho, jes, karulo!
  1657.  
  1658. — Fek! Estis pli agrable en la sablo.
  1659. En la vagono
  1660.  
  1661. Trajno ĵus eliris el tunelo. En kupeo, por ke la aliaj vojaĝantoj ne aŭdu lin, juna viro flustras en la orelon de sia novedzino:
  1662.  
  1663. — Se mi konjektus, ke la tunelo estas tiom longa, mi profitus tion.
  1664.  
  1665. Ŝi ekkrias:
  1666.  
  1667. — Kio? Ĉu tio ne estis vi?
  1668. Mi amis junulinon
  1669.  
  1670. Baniko renkontas Krukon, kiu havas malgajan mienon.
  1671.  
  1672. — Kial vi aspektas tiom malĝoja? Ĉu vi funebras ies morton?
  1673.  
  1674. — Tute male. Mi baldaŭ havos infanon.
  1675.  
  1676. — Tio ja devus feliĉigi vin.
  1677.  
  1678. — Ne, ĉar mi ne imagas, kiel sciigi pri tio mian edzinon.
  1679.  
  1680. En la edukejo Nia Sinjorino de Bervalo instruistino demandas:
  1681.  
  1682. — Ĉu vi povas nomi kelkajn fruktojn?
  1683.  
  1684. — Jes. Pomo, piro, ĉerizo, banano kaj ... he ... kaj ... he ... la benata frukto de via ventro.
  1685. Ho, kiom estis mi kisata...
  1686.  
  1687. En julio okazas en Bervalo unu el la plej gravaj junularaj Esp-kongresoj (853 partoprenantoj).
  1688.  
  1689. Sur la plaĝo promenas tri junaj bervalaninoj. En soleca loko ili subite haltas antaŭ viro, kiu dormas tute nuda kun gazeto malfermita sur la vizaĝo.
  1690.  
  1691. — Tio ne estas mia edzo, — diras la unua.
  1692.  
  1693. — Nek la mia, — diras la dua.
  1694.  
  1695. La tria aldonas:
  1696.  
  1697. — Li ankaŭ ne estas kongresano.
  1698. El la vivo de netaŭgulo
  1699.  
  1700. — Kio estas viaj ŝatokupoj?
  1701.  
  1702. — Ĉaso kaj virinoj.
  1703.  
  1704. — Kaj kion vi ĉasas?
  1705.  
  1706. — Virinojn.
  1707. Quo vadis?
  1708.  
  1709. En la katolika edukejo Nia Sinjorino de Bervalo estas festo por la grandaj lernantinoj de la lasta klaso.
  1710.  
  1711. Ili ĵus finis la studadon, kaj la monaĥino-direktorino demandas ilin, kion ĉiu faros post laso de la edukejo.
  1712.  
  1713. — Mi, — diras Volta. — estos misiistino, por konverti la kompatindajn sovaĝulojn.
  1714.  
  1715. — Belege. Tio plaĉos al Dio. Kaj vi, Poleta?
  1716.  
  1717. — Patrina moŝto, mi estos kuracistino kaj tiel kvietigos homajn suferojn.
  1718.  
  1719. — Bone, tre bone. Kaj vi, Armina?
  1720.  
  1721. — Mi simple estos edzino kaj patrino.
  1722.  
  1723. — Ankaŭ tio estas laŭdinda. Kaj vi, mia eta Prelunta?
  1724.  
  1725. — Mi fariĝos prostituitino.
  1726.  
  1727. — Kion vi diris?
  1728.  
  1729. — Jes, patrina moŝto, mi intencas fariĝi prostituitino.
  1730.  
  1731. — Ha! Dio estu dankata! Unue mi komprenis «protestantino».
  1732. Ni dankas la venton
  1733.  
  1734. Instruistino poezie klarigas al la lernantoj la misteron de la reproduktado:
  1735.  
  1736. — Kiel la vento portas semojn de planto al planto kaj fekundigas ilin, tiel naskiĝas la infanoj.
  1737.  
  1738. Juna klasano rimarkigas:
  1739.  
  1740. — En la dormoĉambro ne blovas vento.
  1741. Agordu la brustojn
  1742.  
  1743. Virino venas al kuracisto.
  1744.  
  1745. Sinjoro doktoro, unu mia mamo estas pli longa ol la alia.
  1746.  
  1747. — Tio estas kurioza. Bonvolu demeti la mamzonon.
  1748.  
  1749. Efektive, dum la dekstra mamo estas bele ronda, la maldekstra disfaldiĝas, malvolviĝas kaj falas teren. La kuracisto estas perpleksita.
  1750.  
  1751. — Sinjorino, eble vi havas specialajn seksajn kutimojn?
  1752.  
  1753. — Ho, ne, sinjoro doktoro. Nur mia edzo kutimas teni mian mamon enmane, dum li ekdormas.
  1754.  
  1755. — Tio ne estas nenormala. Mi konfesas, ke ankaŭ mi ŝatas nokte karesi la bruston de mia edzino, kaj ŝi tamen ne havas pro tio mamon dekoble pli longan ol la alia.
  1756.  
  1757. — Sed eble vi kaj via edzino ne dormas kiel ni en apartaj ĉambroj.
  1758. Truon de honoro flikos neniu tajloro
  1759.  
  1760. Li: — Ĵuru al mi, ke mi estas via unua amoranto.
  1761.  
  1762. Ŝi: — Jes, karulo, mi ĵuras. Sed mi ŝatus scii, kial ĉiuj viroj ĉiam postulas de mi la samon.
  1763.  
  1764. Deksepjarulo invitas mondumaninon.
  1765.  
  1766. — Ĉu vi volas danci kun mi?
  1767.  
  1768. — Mi ne dancas kun infano.
  1769.  
  1770. — Pardonu, sinjorino. Mi ne rimarkis, ke vi estas graveda.
  1771. Normandaj rakontoj
  1772.  
  1773. Du bovinoj interŝanĝas rememorojn pri siaj lastaj ferioj. La unua sopirĝemas:
  1774.  
  1775. — Ha! kiom bela, kiom arda estis la taŭro, kiun mi renkontis en Hispanujo!
  1776.  
  1777. La dua rikanas:
  1778.  
  1779. — En Normandujo mi konatiĝis kun enuiga bovo, kiu ĉiutage parolis nur pri sia operacio.
  1780. Kiu demandas, tiu ne eraras
  1781.  
  1782. Baniko fiere klarigas al Kruko:
  1783.  
  1784. — Mi neniam havis seksrilatojn kun mia edzino antaŭ la edziĝo. Ĉu vi?
  1785.  
  1786. — Mi ne scias, Baniko. Memorigu min do pri ŝia fraŭlina nomo.
  1787. Ha, kredeble rememoro el la kara infaneco?
  1788.  
  1789. Centjarulo asertas al alia maljunulo:
  1790.  
  1791. — Mi havas mirindan memorkapablon. Ekzemple, mi nete memoras pri la rondaj mamoj de mia nutristino.
  1792.  
  1793. Lia kunulo diras:
  1794.  
  1795. — Mia memoro iras multe pli malproksimen. Mi ankoraŭ havas antaŭ la okuloj la dimanĉon, kiam mi iris promeni en paĉjo kaj vespere revenis en panjo.
  1796. Antaŭen, sen halto kaj timo
  1797.  
  1798. Apud nudistejo staras granda avertilo: «Atentu la pederastojn».
  1799.  
  1800. Kuraĝulo tamen iras plu.
  1801.  
  1802. Li denove trafas eĉ pli grandan avertilon: «Nepre atentu la pederastojn».
  1803.  
  1804. Post dek metroj staras malgranda 30-centimetra avertilo. La kuraĝulo kliniĝas. Li apenaŭ havas tempon por legi: «Atentu...»
  1805.  
  1806. Jam farite!
  1807. Maŝinmondo
  1808.  
  1809. En teksindustria fabriko pendas avertiloj: «Laboristinoj kun malstriktaj jupoj atentu la maŝinojn». Ŝercemulo krajone ŝanĝis la surskribon: «Laboristinoj kun striktaj jupoj atentu la maŝinistojn».
  1810. Horo matena estas horo bena
  1811.  
  1812. Kruko venas malfrue en la oficejon. Lia estro riproĉas:
  1813.  
  1814. — Kial vi venas je la dekunua anstataŭ je la naŭa?
  1815.  
  1816. — Mi atendas bebon.
  1817.  
  1818. — Ha, brave! Mi gratulas vin. Ĉu la naskiĝo baldaŭ okazos?
  1819.  
  1820. — Post naŭ monatoj.
  1821.  
  1822. En bervala kinejo maljuna fraŭlino nerve agitiĝas pro geamantoj, kiuj sidas antaŭ ŝi kaj senĉese interŝanĝas kisojn kaj malĉastajn karesojn. Fine ŝi laŭte protestas:
  1823.  
  1824. — Se vi venis por spekti filmon, restu kvietaj. Alie iru do en hotelan ĉambron.
  1825.  
  1826. La junulo turnas sin al ŝi, rikanante:
  1827.  
  1828. — Mi ŝatus. Se almenaŭ vi povus konvinki mian amikinon...
  1829. Malfeliĉo venas, malfeliĉon kuntrenas
  1830.  
  1831. Apotekisto devis lasi la novan komizon sola por mallonga tempo.
  1832.  
  1833. — Ĉu io okazis dum mia foresto?
  1834.  
  1835. — Venis nur unu kliento, kiu petis kuracilon kontraŭ tusado, kaj mi vendis al li botelon da tiu medikamento.
  1836.  
  1837. — Nekapablulo, tio ja estas drasta laksigilo!
  1838.  
  1839. — Nu, ne malbone. Baldaŭ li ne plu kuraĝos tusi.
  1840. Bervalajxo
  1841. (por sodomisto)
  1842. La konvertian inkubon logas la bruo de la tubo.
  1843. «Ho, ĉielo!» ekkriis la patrino, «kion mi vidas?»
  1844.  
  1845. Gesinjoroj Kruko ferias kun gesinjoroj Baniko en pariza hotelo. S-ino Baniko konfidas al s-ino Kruko:
  1846.  
  1847. — Mia edzo jam ne estas tiom arda, kiom antaŭ dekkvin jaroj. Mi scias, ke s-ro Kruko posedas sorĉajn ŝtrumpetojn, kiuj revigligas la viron. Ĉu vi ne povus pruntedoni ilin al mi por mia edzo?
  1848.  
  1849. — Jes, sed ne forgesu poste redoni ilin al mi.
  1850.  
  1851. Baniko devas surmeti la sorĉajn ŝtrumpetojn, kaj li tuj sentas egan pasion, kiu stimulas al nekutima amoremo. S-ino Baniko estas ravita. En la sekva mateno ŝi konsilas al sia edzo:
  1852.  
  1853. — Resurmetu do tiujn ŝtrumpetojn.
  1854.  
  1855. Li obeas. En tiu momento juna servisto alportas la matenmanĝon en la ĉambron. Baniko kaptas lin, tiras en angulon, senpantalonigas kaj ekatencas.
  1856.  
  1857. — Haltu, haltu! — krias s-ino Baniko. — Vi surmetis la ŝtrumpetojn inverse.
  1858. Pacaj batalantoj
  1859.  
  1860. La 6-jara Puĉjo rakontas al sia samaĝa kamarado Roĉjo:
  1861.  
  1862. — Hieraŭ, dum miaj gepatroj forestis, mi vidis ion amuzan. Kiam mi eniris en la salonon, mia granda frato luktis sur sofo kontraŭ la servistino. Ili estis tute nudaj.
  1863.  
  1864. — Kaj kiu venkis?
  1865.  
  1866. — Mi ne scias. Mia ĉeesto ĝenis ilin.
  1867.  
  1868. — Kiu diris tion al vi?
  1869.  
  1870. — Mia frato rapide signalis per la postaĵo, ke mi tuj eliru.
  1871. De parolo ĝis la faro estas tre malproksime
  1872.  
  1873. En la edukejo Nia Sinjorino de Bervalo profesoro prelegas pri moralo. Ĵus li nigre pentris la teruran sorton de la malĉastuloj, kaj finas la lekcion per admirinde kortuŝa frazo:
  1874.  
  1875. — Pro unu horo da ĝuo oni ofte devas pentofari dum tuta sia vivo. Ĉu iu havas demandojn?
  1876.  
  1877. Granda lernantino anoncas sin:
  1878.  
  1879. — Mi ŝatus scii, kiamaniere oni povas daŭrigi la ĝuadon dum tuta horo.
  1880. Lingvo kaj vivo
  1881.  
  1882. Junaj geedzoj konsultas kuraciston. Li diagnozas malfortecon kaŭzitan de troa seksumado.
  1883.  
  1884. — Mi komprenas vian impeton, sed vi devus bridi viajn dezirojn. Mi konsilas al vi geiĝi nur dum R-tagoj (mardo, merkredo, vendredo), kaj dum la ceteraj tagoj kuŝi en apartaj litoj.
  1885.  
  1886. La junaj geedzoj penas sekvi la rekomendon, sed tio estas malfacila. Post la vendreda karna festo, la edzo detenas sin sabate, detenas sin dimanĉe, kaj poste li ne plu povas. Lia ardo puŝas lin al la lito de la edzino. Ŝi miras:
  1887.  
  1888. — Kiu tago estas hodiaŭ?
  1889.  
  1890. — Lundro!
  1891.  
  1892. Sur kampara vojo Krukon trafas paneo. Preterveturas ĉarma aŭtistino. Ŝi haltas kaj demandas:
  1893.  
  1894. — Kio okazis?
  1895.  
  1896. — Mia motoro difektiĝis kaj estas neriparebla.
  1897.  
  1898. — Noktiĝas. Vi ne povas resti ĉi tie. Venu kun mi.
  1899.  
  1900. Ŝi kondukas lin al bela domo, en kiu ŝi loĝas sola.
  1901.  
  1902. Ŝi preparas koktelojn, iras ŝanĝi la veston kaj baldaŭ revenas en diafana negliĝo. La koktelojn sekvas lunĉo, ĉampano, konjako, dolĉa muziko. Kruko estas ege ekscitita, kiam la belulino proponas al li:
  1903.  
  1904. — Iru en la dormoĉambron, mi tuj venos al vi.
  1905.  
  1906. Li enlitiĝas. Baldaŭ ŝi aperas en sia admirinda nudeco kaj kuŝiĝas apud li. Ŝi premas sin al li, puŝas lin, skuas lin, ĝis li falas kaj ... vekiĝas sur planko en sia ĉambro.
  1907.  
  1908. — Idioto, — krias s-ino Baniko. — Ĉu denove inkubo?
  1909. Al la lito edzina kun teruro
  1910.  
  1911. Revenante post longa vojaĝo Baniko trovas sian amikon Kruko en sia dormoĉambro. Tute nuda Kruko risortas kun s-ino Baniko sur la geedza lito, kaj ili per siaj ĝemoj, krioj kaj blekoj pruvas, ke la dudorsula ludo ne malplaĉas al ili.
  1912.  
  1913. Baniko metas sian valizon surplanken kaj admonas la adultantojn:
  1914.  
  1915. — Vi, mia edzino, ĉu vi ne memoras, kiom da jaroj ni vivis kune en plena feliĉo? Antaŭ dek jaroj vi ĵuris al mi, ke vi eterne restos fidela. Kaj vi, Kruko, mi ĉiam konsideris vin mia plej fidinda amiko. Mi ofte helpis vin, kiam vi bezonis min. Ĉu vi ankoraŭ scias, ke ... sed, mil diabloj! almenaŭ haltu, dum mi parolas al vi!
  1916.  
  1917. La perfekta edzino
  1918.  
  1919. De multaj jaroj fraŭlo atendas idealan edzinon. Al siaj amikoj li ĉiam asertas, ke taŭga virino devas havi tri kvalitojn: ŝi estu:
  1920.  
  1921. ŝparema en la kuirejo
  1922. aristokrata en la salono
  1923. malĉasta en la dormoĉambro.
  1924.  
  1925. Iam la amikoj ekscias, ke li edziĝis. Renkontante lin, ili tuj demandas, ĉu lia edzino vere posedas la tri postulatajn kvalitojn. Kun malgaja mieno li respondas:
  1926.  
  1927. — Jes, sed ne ĝustaloke. Ŝi estas aristokrata en la kuirejo, malĉasta en la salono kaj ŝparema en la dormoĉambro.
  1928. Konsiloj pri higieno
  1929.  
  1930. Kelnero alportas teleron da supo kun dikfingro profunde trempita en la buljono. Gasto indignas pro tiu senĝenaĉeco.
  1931.  
  1932. — Pardonu, diras la kelnero. Mi havas panarison, kaj la kuracisto preskribis al mi varmon.
  1933.  
  1934. — Fi! Tio estas ja netolerebla porkaĵo! Vian polekson prefere ŝovu en vian postaĵon!
  1935.  
  1936. — Pardonu, sinjoro, sed tion mi povas fari nur dum paŭzoj inter la pladoj.
  1937.  
  1938. Kuracisto: — Mi havas por vi ĝojigan sciigon, sinjorino.
  1939.  
  1940. Pacientino: — Ne sinjorino, fraŭlino.
  1941.  
  1942. Kuracisto: — Mi havas por vi malĝojigan sciigon, fraŭlino.
  1943. La alaska stafeto
  1944.  
  1945. Kruko vizitas bervalanojn, kiuj instalis meteorologian stacion ĉe la norda poluso. Dum vespera festo ili klarigas al li, ke ĉiu vizitanto devas unue eltrinki per unu gluto botelon da viskio, due amori eskiminon kaj trie mortigi blankan urson.
  1946.  
  1947. Kruko eltrinkas la botelon da viskio kaj per ŝancela paŝo eliras en la malvarmegan nokton. Post horo li revenas kun malklara rigardo kaj triumfa mieno:
  1948.  
  1949. — Kie mi trovu la mortigotan eskiminon?
  1950. Aŭ ĉio, aŭ nenio
  1951.  
  1952. Ordonema junulo kutimiĝis, ke oni tuj cedu al liaj kapricoj. Iam, renkontinte belan virinon, li diras al ŝi:
  1953.  
  1954. — Mi volas amori vin.
  1955.  
  1956. — Ĉu ni iru en vian loĝejon aŭ en la mian?
  1957.  
  1958. — Se vi jam nun komencas diskuti, ni ne plu parolu pri tio. Vi ne interesas min.
  1959. Kara panjo
  1960.  
  1961. Sur la plaĝo familio prepariĝas por banado. S-ino Kruko rimarkas, ke ŝi forgesis la naĝkalsoneton de la edzo.
  1962.  
  1963. — Surmetu do la salivtukon de nia bebo.
  1964.  
  1965. Post naĝo Kruko revenas al sia familio, dirante:
  1966.  
  1967. — Mi ŝatus scii, kial stultulinoj ridas, rigardante min.
  1968.  
  1969. Tiam s-ino Kruko atentigas sian edzon pri la skribo brodita sur la salivtuko: «Fariĝu granda kaj fortika, por plezurigi panjon».
  1970.  
  1971. Viro konfesas al psikiatro:
  1972.  
  1973. — Sinjoro doktoro, mi enamiĝis al ĉevalo.
  1974.  
  1975. — Ĉu virĉevalo, aŭ ĉevalino?
  1976.  
  1977. — Kompreneble, al ĉevalino, sinjoro doktoro. Mi ja ne estas nenormala.
  1978. Elementoj de absoluta geometrio
  1979.  
  1980. La sama psikiatro ekzamenas pacienton. Li montras al tiu desegnaĵojn.
  1981.  
  1982. — Kion sugestas al vi tiujn du paralelaj linioj?
  1983.  
  1984. — Mi vidas viron kaj virinon, kiuj estas pretaj amori.
  1985.  
  1986. — Kaj tiu kvadrato?
  1987.  
  1988. — Tio estas ĉambro, kie ili tuj amoros.
  1989.  
  1990. — Kaj tiu ĉi triangulo?
  1991.  
  1992. — Jam ili faras al si reciproke...
  1993.  
  1994. — Bone, bone, sufiĉas. Mi diagnozas akutan seksan perverson.
  1995.  
  1996. La paciento protestas kolere:
  1997.  
  1998. — Perversa estas vi mem, sinjoro doktoro, kiu montras al mi tiom da pornaĵoj!
  1999. Maĉi kaj remaĉi
  2000.  
  2001. Juna servistino admiras novan, multekostan vizonpeltan mantelon de sia mastrino, iu nekonata aktorino.
  2002.  
  2003. — Nu, diras tiu ĉi, estas facile: mi renkontis sinjoron, kiu donacis al mi 15 mil stelojn.
  2004.  
  2005. Post jaro la servistino venas kun same bela peltaĵo. Al la miranta mastrino ŝi klarigas:
  2006.  
  2007. — Estas facile: mi renkontis cent sinjorojn, kaj ĉiu donacis al mi 150 stelojn.
  2008. «Pru! halt'!» — «Kio estas?» — «Risorto rompiĝis»
  2009.  
  2010. En hotelĉambro juna ĵus edziĝinta paro dediĉas sin tiom arde, vigle kaj ofte al la dolĉaj ludoj de volupto, ke poste okazanta tertremo ne sukcesas veki la dormantojn. Feliĉe la hotelo ne ruiniĝas, sed estas forte difektita.
  2011.  
  2012. La direktoro, mirante, ke la geedzoj ne forkuris kiel la aliaj hotelgastoj, rapidas la ilia ĉambro. La juna viro vekiĝas kaj, vidante la murojn fenditaj, la fenestrajn vitrojn rompitaj kaj la plankon plena da rubo, murmuras:
  2013.  
  2014. — Bonvolu pardoni nin. Ni pagos la damaĝojn.
  2015. La vojo
  2016.  
  2017. Ĉe vojrando staras junulino, kiu volas petveturi. Post kelkaj minutoj haltas ŝarĝaŭto. Ŝi demandas:
  2018.  
  2019. — Kien vi veturas?
  2020.  
  2021. — Al Bervalo.
  2022.  
  2023. — Mi intencas libertempi en Bervalo. Ĉu mi rajtas kunveturi?
  2024.  
  2025. — Volonte.
  2026.  
  2027. Nun la junulino sidas apud la ŝoforo. Post momento li diras al ŝi:
  2028.  
  2029. — Strange estas, ke mi hodiaŭ veturigas jam la trian gravedan virinon.
  2030.  
  2031. — Mi ja ne estas graveda, ekkrias la vojaĝantino.
  2032.  
  2033. — Eble, — respondas la kamionisto. — sed ni ankoraŭ ne venis al Bervalo.
  2034. Ripetado estas plej bona lernado
  2035.  
  2036. Vakeroj provas dresi sovaĝajn taŭrojn. Laŭvice ili lude rajdas la ribelemajn bestojn. Unu virbovo tamen tiom baraktas, ke ĝis nun deĵetis ĉiujn vakerojn. Ĉirkaŭ la areno staras turistoj, kaj la vakeroj promesas kvin mil stelojn al la persono, kiu sukcesos resti sur la dorso de la nevenkita taŭro. Giganta dikega virino ordonas al sia edzo:
  2037.  
  2038. — Ne iru. Mi ne volas, ke vi rajdu tiun monstron. Vi estas freneza. Restu ĉi tie!
  2039.  
  2040. La edzo aspektas kiel malfortika nano apud la dikmuskolulino, sed li forkuras en la arenon kaj saltas sur la taŭron. La sovaĝa bovo stampfas, prancas, baŭmas, provas ĉiel skufaligi la vireton, sed vane. Tiu sukcesas resti almenaŭ kvaronhoron sur la dorso de la besto.
  2041.  
  2042. Aklamita de ĉiuj ĉeestantoj, li revenas al sia edzinego kaj diras fiere:
  2043.  
  2044. — Nu, ĉu vi vidis, karulino?
  2045.  
  2046. — Jes, tio estas nekredebla. Kiel vi sukcesis?
  2047.  
  2048. — Same, kiel kun vi, kiam vi havis kokluŝon.
  2049. Ĝi havas ankoraŭ signon de demando
  2050.  
  2051. Baniko forte dubas pri la fideleco de sia edzino. Ĉar li devas forvojaĝi, li komisias al detektivo kontroladon de s-ino Baniko. Post sia reveno li legas la raporton de la detektivo: «Je la sesa vespere s-ino Baniko eliris el la domo. Ŝin atendis juna viro en aŭto. Ili veturis al tesalono. Je la oka ili manĝis kune en luksa restoracio. Poste ili veturis al proksima hotelo kaj luis ĉambron. De apuda ĉambro mi povis plu observi ilin tra serurtruo. S-ino Baniko malvestis sin. Bedaŭrinde la lumo poste estingiĝis, kaj mi ne povis vidi, kion ili faras.»
  2052.  
  2053. — Ha! — vespiras Baniko. — kiom longe mi devos ankoraŭ vivi en tiu terura necerteco?
  2054. Kiu amas ĝuon, amu ankaŭ enuon
  2055.  
  2056. En buso sidas bela sinjorino kun bebo sur la genuoj. Ŝia najbaro provas amindumi ŝin:
  2057.  
  2058. — Kiel bela estas tiu infaneto! Kiom belan hararon li havas! Lia patro verŝajne estas ruĝhara.
  2059.  
  2060. — Mi ne scias. Li ne demetis sian kaskedon.
  2061.  
  2062. Riĉa proprietulo ĵus vizitis siajn kurĉevalojn en la stalo. Revenante hejmen, li surprizas sian edzinon kuŝanta en la brakoj de unu el liaj ĵokeoj. Furioze li elĵetas la ĵokeon el la domo, kriante:
  2063.  
  2064. — Fiulo, hodiaŭ vi radis por mi lastfoje!
  2065. Ne kotas besto en sia nesto
  2066.  
  2067. Dum vojaĝo Kruko devas noktumi ĉe amikoj. Ĉar ties loĝejo estas malgranda, li dormas en unu ĉambro kun dekmonata bebo. Vespere li multe trinkis, kaj nokte li vekiĝas kun urĝega bezono urini. Li vane serĉas la necesejon, li ne volas veki siajn gastigantojn, li ne trovas noktovazon en la ĉambro. Tiam li havas savan ideon: li prenas la bebon el la lulilo, kuŝigas lin sur sian liton kaj malplenigas sian vezikon en la lulinon. Morgaŭ neniu rimarkos, ĉu la infanlito estas iom pli malseka ol kutime.
  2068.  
  2069. Per malpeza paŝo Kruko revenas al sia kuŝejo kaj terure eksakras, kiam vidas, ke la bebo intertempe kakis en lian liton.
  2070. Rakontu al mi vian malfeliĉon, ĉar eble mi povos helpi vin
  2071.  
  2072. S-ino Baniko havas aknojn, kiuj jukas ŝiajn femurojn kaj ventron. Ekzamenante ŝin, maljuna kuracisto murmuras:
  2073.  
  2074. — Razi.
  2075.  
  2076. — Ĉu mi razu min, sinjoro doktoro?
  2077.  
  2078. — Ne vi, sed li antaŭe.
  2079.  
  2080. En tribunalo staras bela prostituitino akuzita pri ŝtelado al siaj klientoj. Ŝia advokato pledas lerte:
  2081.  
  2082. — Sinjoroj juĝantoj, ĉu vi vere povus decidi, ke tiu kompatinda junulino iru en malliberejon? Bonvolu pripensi, ke ŝin atendas ŝia dolĉa hejmo, kie ŝi nun povus modeste sidi, trikante, inter sia varma kameno kaj sia telefono numero 914156, mi ripetas: 914156.
  2083. Patro nia
  2084.  
  2085. Nova paroĥestro venas unuafoje en Bervalon. Apud la stacidomo lin salutas knabo:
  2086.  
  2087. — Bonan tagon, sinjoro.
  2088.  
  2089. — Mia infano, nomu do min Patro.
  2090.  
  2091. — Brave! ekkrias la etulo, ege ĝojos panjo, kiu ofte diris, ke vi verŝajne neniam revenos.
  2092. Al kavo senfunda ŝtopado ne helpas
  2093.  
  2094. Lita dialogo:
  2095.  
  2096. — Karulo, via fingroringo dolorigas min.
  2097.  
  2098. — Sed, karulino, mi ne havas ringon. Ĉu eble mia brakhorloĝo?
  2099. Bervalajxo
  2100. (por la grafino Mambolino)
  2101. Malgraŭ la puro de la marko la leterportisto stopos vian poŝtaĵon.
  2102. Longa sekeco
  2103.  
  2104. Kunvenis ĉiuj viroj el Bervalo, por aŭdi prelegon de moderna seksologo. La profesoro petas:
  2105.  
  2106. — Levu la manon kiu seksumas du fojojn semajne.
  2107.  
  2108. Multaj manoj leviĝas.
  2109.  
  2110. — Ankaŭ kiu havas rilatojn du fojojn monate levu la manon.
  2111.  
  2112. Leviĝas ankoraŭ kelkaj manoj.
  2113.  
  2114. La demandado daŭras ĝis la profesoro diras:
  2115.  
  2116. — Kiu seksumas nur unufoje dum jaro anoncu vin.
  2117.  
  2118. Maljuna viro stariĝas kun tiom ĝoja mieno, ke la seksologo miras:
  2119.  
  2120. — Kial tio ridigas vin?
  2121.  
  2122. — Tial ke tio okazos hodiaŭ vespere.
  2123. Du manoj faras ĉion
  2124.  
  2125. La okjara filino de Kruko vespere petas sian patrinon:
  2126.  
  2127. — Panjo, bonvolu min senvestigi.
  2128.  
  2129. — Vi estas jam sufiĉe granda kaj povas senvestiĝi sola.
  2130.  
  2131. — La servistino estas pli granda ol mi, sed tamen hieraŭ paĉjo ŝin senvestigis.
  2132.  
  2133. Juĝisto: — Kial vi volas eksedziniĝi?
  2134.  
  2135. Plendantino: — Ekde la edziĝofesto mia edzo alparolis min nur kvin fojojn.
  2136.  
  2137. Juĝisto: — Ĉu vi havas infanojn?
  2138.  
  2139. Plendantino: — Jes, sinjoro juĝisto, kvin.
  2140. Kredu min, sinjorino
  2141.  
  2142. S-ino Baniko rimarkas sur la vizaĝo kaj ankaŭ aliloke aknojn, kiuj igas ŝin timi pri venerea malsano. Ŝi tuj iras al kuracisto kaj klarigas al li sian maltrankvilon. Li petas ŝin senvestiĝi kaj zorge ekzamenas ŝin. Subite li demetas sian pantalonon kaj impetas al s-ino Baniko, kiu mirigite ekkrias:
  2143.  
  2144. — Kion do vi faras, sinjoro doktoro?
  2145.  
  2146. — Mi trankviligas vin, sinjorino. Mi nur trankviligas vin.
  2147. La arto fariĝi centjara
  2148.  
  2149. Maljunulo festas sian centan naskiĝtagon. Raportistoj de Heroldo de Bervalo intervjuas lin:
  2150.  
  2151. — Ĉu vi povas konfidi al ni la sekreton de via grandaĝeco?
  2152.  
  2153. — Jes, mi neniam drinkis, mi estas rigora vegetarano, mi ĉiam vivis ĉaste, mi...
  2154.  
  2155. Subite aŭdiĝas terura bruego en la apuda ĉambro, virinaj ridoj, laŭta kantaĉo de ebriulo.
  2156.  
  2157. — Kio estas tio? — miras la ĵurnalistoj.
  2158.  
  2159. — Ne atentu, — diras la centjarulo. — Simple mia patro, kiel kutime, malfrue revenas post sia diboĉa rondiro.
  2160. En ĉiu brusto estas sia gusto
  2161.  
  2162. En bervala ŝpinejo la produktado malprogresas. Antaŭ du monatoj dungiĝis nova laboristino, kiu posedas nekredeble dikan bruston. Ŝiaj kolegoj nur strabas al ŝia strikta pulovero; la kasisto, la sekretario, la subdirektoro revas pri ŝia plena mamzono. La ŝpinejon minacas bankroto.
  2163.  
  2164. La direktoro decidas agi. Li venigas la mamulinon en sian oficejon.
  2165.  
  2166. — Fraŭlino, mi bedaŭras, sed mi devas maldungi vin.
  2167.  
  2168. — Kial do, sinjoro direktoro? Ĉu mi ne konvene faras mian laboron?
  2169.  
  2170. — Jes ja, sed...
  2171.  
  2172. — Mi neniel kulpas.
  2173.  
  2174. — Fraŭlino, via brusto! Ĉu vi ne rimarkis, ke via brusto konfuzas mian tutan entreprenon?
  2175.  
  2176. — Ĉu tio estas la sola kialo?
  2177.  
  2178. — Jes.
  2179.  
  2180. La laboristino ekridas, suprenfaldas sian puloveron, malkroĉas siajn kaŭĉukajn mamojn kaj ĵetas ilin en la paperkorbon.
  2181.  
  2182. — Ĉu nun mi rajtas labori plu, sinjoro direktoro?
  2183.  
  2184. — He, he, jes.
  2185.  
  2186. Post ŝia eliro li longe meditas, subite demetas sian protezan dentaton kaj ĵetas ĝin en la paperkorbon, dirante:
  2187.  
  2188. — Mordu do ilin! Vi jam delonge avidis tion.
  2189. En la ventro murmuro
  2190.  
  2191. Kruko kuŝas en malsanulejo pro grava flegmono en la gorĝo. Li ne plu povas paroli, kaj oni nutras lin per klisteroj.
  2192.  
  2193. Matene flegistino alportas kafon kun lakto kaj komencas enŝpruci la trinkaĵon en lian postaĵon. Kruko eligas protestan ĝemon. La flegistino haltas kaj demandas:
  2194.  
  2195. — Ĉu tro varmas?
  2196.  
  2197. Kruko prenas paperon kaj skribas: «Vi forgesis la sukeron».
  2198.  
  2199. Kuracisto: — Stranga estas via kazo. Unuafoje mi vidas varikojn sur generilo.
  2200.  
  2201. Paciento: — Eble pro ĝia tro ofta starado, sinjoro doktoro.
  2202. La rabistoj
  2203.  
  2204. Piratoj atakis turistan ŝipon kaj elirigis la pasaĝerojn sur la ferdekon. La pirata ĉefo ordonas:
  2205.  
  2206. — La virinojn ĵetu en oceanon, kaj la virojn ni fiku.
  2207.  
  2208. Iu malaplombe rimarkigas:
  2209.  
  2210. — Ĉu oni fikas virojn?
  2211.  
  2212. Ĉiuj viroj demetas la pantalonojn kaj turnas la postaĵojn al la piratoj:
  2213.  
  2214. — Fikas! certe oni fikas!
  2215. Sep fratoj
  2216.  
  2217. Junulino venas al la paradizo. Ĉar por virgulinoj estas rezervita aparta angulo, ŝi devas submeti sian himenon al la ekzameno de anĝelo-kontrolisto. Post momento la anĝelo, embarasite, venas al sankta Petro:
  2218.  
  2219. — Tion mi neniam vidis antaŭe. Ŝi havas sep etajn truojn.
  2220.  
  2221. — Tio ne gravas. Ŝi rajtas tamen iri al la virgulinejo. Kiel ŝi nomiĝas?
  2222.  
  2223. — Neĝulino.
  2224. Rakontoj al mia belulino
  2225.  
  2226. Kiam Kruko estas unuafoje sola kun bela sinjorino, li kutime rakontas jenan fableton:
  2227.  
  2228. Juna leporino forlasis la gepatran domon, por promeni. Ŝi tial vagis, ke vespere ne povis trovi la vojon hejmen. Ŝi renkontas maljunan leporon:
  2229.  
  2230. — Sinjoro leporo, ĉu vi povas indiki al mi, kiel mi revenu hejmen?
  2231.  
  2232. — Volonte, sed unue mi volas fari al vi paf paf.
  2233.  
  2234. — Sed mi estas tiom juna kaj senkulpa.
  2235.  
  2236. — Tio estas la kondiĉo.
  2237.  
  2238. Ŝi vane ploras, li faras al ŝi paf paf, kaj poste li indikas al ŝi la vojon. Sed li erarigas ŝin, kaj ŝi denove kuras, kuras, ne retrovante la ĝustan direkton. Feliĉe ŝi renkontas alian maljunan leporon.
  2239.  
  2240. — Sinjoro leporo, ĉu vi povas indiki al mi, kiel mi revenu hejmen?
  2241.  
  2242. — Volonte, sed unue mi volas fari al vi paf paf.
  2243.  
  2244. — Ĉiuj viroj estas samaj. Ili pensas nur pri tio.
  2245.  
  2246. Ne utilas la ĝemado. Li faras al ŝi paf paf, kaj poste indikas al ŝi la vojon. Post du minutoj ŝi estas ĉe siaj gepatroj.
  2247.  
  2248. Post la rakonto Kruko demandas sian kunulinon:
  2249.  
  2250. — Ĉu vi scias, kial la unua leporo mensogis kaj la dua diris la veron?
  2251.  
  2252. — Ne.
  2253.  
  2254. — Ĉu vi ŝatus scii tion?
  2255.  
  2256. — Ho jes. Mi petas, diru tion al mi.
  2257.  
  2258. — Volonte, sed unue mi ŝatus fari al vi paf paf.
  2259. Bervalajxo
  2260. (por invertita ornitologo)
  2261. La amaso de tiom da anasoj kondukas al perturbo de la klubo.
  2262. Kun la peko en mano
  2263.  
  2264. Aŭtomobilisto veturas kun nova amikino tra kamparo. Dum lia maldekstra mano tenas la direktilon, la dekstra okupiĝas pri aŭdacaj malkovroj sub la jupo de la kunulino. Ŝi ne kontraŭas. Male ŝi aktive partoprenas la karesadon.
  2265.  
  2266. Tiu malbona konduto kondukas al miskondukado de la rapida aŭto, kaj post kelkaj zigzagoj la veturilo malmilde volviĝas ĉirkaŭ vojrandan arbon. Pro la kolizio la junulino estas elĵetita je kvindek metroj.
  2267.  
  2268. Alkuras vilaĝanoj, kiuj laboris en la kamparo. Ili provas konsoli la aŭtomobiliston, kiu laŭte ploras en la tute detruita veturilo:
  2269.  
  2270. — Trankviliĝu. Via kunulino restis nevundita.
  2271.  
  2272. — Jes, — li ĝemas. — sed vi ne vidis, kion ŝi tenas en la mano.
  2273. Bervalajxo
  2274. (por ruĝkrucanino)
  2275. Lia vorto savis ŝin, kiam li kliniĝis super ŝia stertoro.
  2276. Kiu bone sidas, tiu lokon ne ŝanĝu
  2277.  
  2278. Je la kvina posttagmeze la bervala tramo estas plenplena. Kruko, okupante oportunan sidlokon, ŝajnigas, ke li estas tute absorbita en legado de gazeto.
  2279.  
  2280. Juna virino staras antaŭ li. Post momento ŝi atentigas lin, ke ŝi deziras sidi. Ŝi murmuras:
  2281.  
  2282. — Sinjoro, mi estas graveda.
  2283.  
  2284. Kruko tuj lasas sian lokon al la bela sinjorino. Li tamen miras, ke la patriniĝonta virino estas tiom svelta, kaj li demandas:
  2285.  
  2286. — Sinjorino, ĉu vi pardonos mian maldiskreton? Mi nur scivolas, de kiam vi estas graveda?
  2287.  
  2288. La belulino respondas kun okuloj fermitaj pro volupta rememoro:
  2289.  
  2290. De duonhoro.
  2291. Ia stranga atako al mi ligas subite la manon
  2292.  
  2293. — Sinjoro komisaro, en plenplena aŭtobuso iu ŝtelis mian monujon kaŝitan sub la jupo.
  2294.  
  2295. — Sed, sinjorino, ĉu do vi nenion sentis?
  2296.  
  2297. — Jes, kompreneble, sinjoro komisaro, sed mi opiniis, ke temas nur pri ĝentilaĵoj.
  2298.  
  2299. Oficisto: — Sinjoro direktoro, bonvolu min pardoni. Pro angino mi devis resti ses tagojn en lito.
  2300.  
  2301. Direktoro: — Viaj amoraferoj tute ne interesas min. Mi tuj maldungos vin, se vi denove neglektos vian laboron pro tiu fraŭlino Angino.
  2302. La muro havas orelojn
  2303.  
  2304. S-ino Baniko devis veturi al banloko, por fari termofontan kuracadon. Baniko promesas viziti ŝin post du semajnoj. La revido estas kortuŝa. Baniko malpacience atendas la nokton, ĉar la trudita dekkvartaga ĉasteco tre pezas por li. Post la vespermanĝo ili iras en ŝian hotelĉambron. Baniko senvestiĝas en tri sekundoj, sovaĝe ĵetas la edzinon sur la liton kaj sin — sur la edzinon. La lito knaras, Baniko gruntas, lia Banikino eligas laŭtajn ĝuĝemojn. Subite aŭdiĝas frapoj sur la muron, kaj iu kolere krias el la apuda ĉambro:
  2305.  
  2306. — Ĉu do okazos ĉiuvespere la sama bordela bruego?
  2307. Kiu ne atentas la «se», tiu sentas la «ve»
  2308.  
  2309. Kruko partoprenas festenon ĉe avara malbelulino. En la sekva tago Baniko demandas lin:
  2310.  
  2311. — Kia estis la hieraŭa vespero?
  2312.  
  2313. — Nu, se la supo estus same varma, kiel la vino, la vino same maljuna, kiel la ansero, la ansero same bele graseta, kiel la femuroj de la juna servistino, kaj la servistino same amorema kiel la dommastrino, ĉio estus perfekta.
  2314. Eĉ ŝtipo estos bela, se vi ĝin ornamos
  2315.  
  2316. Baldaŭ okazos kostumbalo. Fortika bervalano venas al brokantisto.
  2317.  
  2318. — Mi estos Adamo, kaj mi bezonas nur figarban folion.
  2319.  
  2320. La vendisto alportas la folion, sed la estonta Adamo protestas:
  2321.  
  2322. — Ĉu vi mokas min? Kion mi povus kaŝi per tiu folieto?
  2323.  
  2324. — Bone, bone. Jen pli granda modelo.
  2325.  
  2326. — Vi ne estas serioza.
  2327.  
  2328. — Atendu, restas al mi giganta figarba folio, iam uzata por granda statuo.
  2329.  
  2330. — Ankaŭ ĝi ne konvenas.
  2331.  
  2332. — Do mi vidas la solan eblon, sinjoro. Vi metu vian «ilon» sur la brakon, kaj aperu en la kostumbalo, kiel benzinpumpilo.
  2333.  
  2334. — Sinjoro Kruko, ĉu vi estas certa, ke ĉi tie okazas la interkona vespero?
  2335. Eĉ kiu plej bone pafas, tamen iam maltrafas
  2336.  
  2337. Viro prezentas sin al la estro de bordeleska noktoklubo:
  2338.  
  2339. — La naturo tiel dorlotis min, ke mi povas sinsekve kontentigi kvindek virinojn.
  2340.  
  2341. Tia potenco imponas la amuzejestron. Li proponas kvin mil stelojn al la fortikulo por ĉiu prezentado:
  2342.  
  2343. — Vi bezonos amori publike nur tridek tre belajn junulinojn, kiujn mi speciale elektos por vi.
  2344.  
  2345. — Konsentite.
  2346.  
  2347. Ĉe la unua prezentado la publiko retenas sian spiradon, admirante la nekredeblajn kapablojn de la masklo sur la scenejo. Bedaŭrinde, kiam venas la deknaŭa ino, la viro subite malfortiĝas. Li estas tute elĉerpita.
  2348.  
  2349. La kurteno falas. La publiko mokfajfas la fiaskon, kaj la klubestro skoldas la kompatindulon:
  2350.  
  2351. — Vi senhonte trompis min, vi estas nekapablulo, mi tuj maldungas vin.
  2352.  
  2353. La malfortikiĝinto balbutas:
  2354.  
  2355. — Mi ne komprenas, kiel tio okazis, sinjoro direktoro. Hodiaŭ posttagmeze ĉio ja iris glate dum la provludo.
  2356. Ŝi silentas senmove
  2357.  
  2358. Kruko tiel festis la interkonan vesperon de internacia kongreso, ke estas tute ebria. Nun li staras en policejo, post kiam patrolo arestis lin pro seksatenco en apuda parko.
  2359.  
  2360. — Ĉu ne hontas vi pro via fia nekrofilio?
  2361.  
  2362. — Ĉu nekrofilio?
  2363.  
  2364. — Jes, ni ja surprizis vin nokte, dum vi havis seksrilatojn kun mortinta virino.
  2365.  
  2366. — Mortinta? — balbutas Kruko. Estas neeble. Mi kredis, ke ŝi estas anglino.
  2367. Edziĝo kontraŭvola
  2368.  
  2369. En atendejo de akuŝejo du viroj sidas kun ĉagrena mieno.
  2370.  
  2371. — Mi estas malbonŝanca, — diras li unua. — Mia edzino patriniĝas ĝuste dum nia ferio.
  2372.  
  2373. — Ha! — plendas la dua. — Kion mi diru pri mia edzino, kiu akuŝas dum la mielmonato?
  2374. Bervalajxo
  2375. (por malĉasta soldato)
  2376. Ne pro la kaĉo, sed pro la supo konvenas kantinistino al milita edzo.
  2377.  
  2378. Cirko restis du semajnojn en Bervalo, kaj nano estas akuzita pri seksatenco al juna surdmutulino. Ŝi komprenigis per gestoj, ke por tio li uzis sitelon. Lia advokato alportigas sitelon, petas la nanon grimpi sur ĝin kaj povas facile konvinki la juĝantaron, ke eĉ tiel la akuzito ne povas atingi sufiĉan altecon, por perforti la virinon. Malgraŭ la gestado de la surdmutulino, la juĝisto do absolvas lin.
  2379.  
  2380. Antaŭ la pordo de la tribunalo la nano dankas sian advokaton:
  2381.  
  2382. — Estas bone, ke ili ne povis pruvi mian kulpecon.
  2383.  
  2384. — Sed vi ja ne povis...
  2385.  
  2386. — Kompreneble, mi povis. Mi ĵetis la sitelon sur ŝian kapon kaj pendis de la anso.
  2387. A new approach
  2388.  
  2389. Estante en Novjorko, Kruko iam preterpasas domon, sur kiu li legas surskribon: «Instituto por malgrasigo — Rezulto garantiata».
  2390.  
  2391. Li eniras kaj informiĝas.
  2392.  
  2393. — Ni havas tri apartajn procedojn, — diras la sekretariino. La unua kostas 10 dolarojn, la dua 20, kaj la tria — 50 dolarojn.
  2394.  
  2395. — Komence mi provu la 10-dolaran metodon.
  2396.  
  2397. — Bone, eniru tiun ĉi ĉambron, senvestiĝu kaj atendu.
  2398.  
  2399. Kruko obeas, kaj baldaŭ aperas belega blondulino tute nuda, kiu diras al li:
  2400.  
  2401. — Se vi kaptos min, vi posedos min.
  2402.  
  2403. Li tuj kuras post ŝin, sed ŝi estas facilmova, kaj lin ĝenas lia ventro. Ŝi kuregas, saltas super seĝoj kaj tabloj, kaj ĉiufoje, kiam Kruko pensas, ke li kaptas ŝin, ŝi eskapas. Post horo la blondulino malaperas, kaj Kruko konstatas sur pesilo, ke li perdis du funtojn.
  2404.  
  2405. En la sekva tago li revenas kaj petas la 20-dolaran metodon. En la ĉambron eniras mirinde bela nuda virino kun longaj nigraj haroj, kun nekredeble bela brusto, kun ..., kaj ŝi diras:
  2406.  
  2407. — Se vi kaptos min, vi posedos min.
  2408.  
  2409. Denove Kruko kuras, galopas, saltas, sed vane, vane. Li sukcesas nun perdi kvar funtojn.
  2410.  
  2411. En la tria tago entuziasmita Kruko decidas, ke nepre kaptos la 50-dolaran belulinon. Li senvestiĝas en la ĉambro kaj atendas kun batanta koro. La pordo malfermiĝas kaj eniras granda atleta negro, kiu diras al li:
  2412.  
  2413. — Se mi kaptos vin, mi posedos vin.
  2414. Se junulo ne lernis, maljunulo ne scias
  2415.  
  2416. Vartistino kondukas infanojn al la zoologia ĝardeno.
  2417.  
  2418. — Ĉu vi vidas? Tio estas cikonio, la birdo, kiu alportas bebojn en la familiojn.
  2419.  
  2420. La knabeto turnas sin al sia fratino:
  2421.  
  2422. — Ĉu ni diru al ŝi la veron, aŭ ni lasu ŝin morti stulta?
  2423. Jen kiaj ni estas!
  2424.  
  2425. Monaĥino petveturas. Ŝi nun sidas de duonhoro en kamiono, kiam la ŝoforo proponas:
  2426.  
  2427. — Ni haltu, fratina moŝto. Venis tempo por manĝeto kaj ripozeto.
  2428.  
  2429. Ili eliras el la aŭto, kaj la monaĥino akceptas panon, kolbason kaj ruĝan vinon de la kamionisto. Poste la viro sterniĝas en ombro, sur freŝa musko.
  2430.  
  2431. — Fratina moŝto, ĉu vi ne ŝatus iom siesti apud mi?
  2432.  
  2433. — Volonte.
  2434.  
  2435. Kiam la ŝoforo vekiĝas, li ekvidas la surojn de la religiulino kaj reflekse ekkaresas ilin. Ŝi eksaltas.
  2436.  
  2437. — Sinjoro, kion vi faras?
  2438.  
  2439. — Mi kutime amoras post la siesto.
  2440.  
  2441. — Sed, kompatindulo, ĉu vi forgesis mian voton pri ĉasteco?
  2442.  
  2443. Ili diskutas pri votoj, pri ĉasteco, abatinoj, volupto, pentoĉemizoj kaj fine venas al jezuita kompromiso:
  2444.  
  2445. — Sinjoro, se vi nepre volas preni min, nur malantaŭe.
  2446.  
  2447. Ŝi surgenuiĝas, levas la kuton, prezentas sian ... kompromison, kaj la voto estas savita.
  2448.  
  2449. Poste ili babilas, ripozante:
  2450.  
  2451. — Ĉu la ŝarĝaŭto apartenas al vi?
  2452.  
  2453. — Fratina moŝto, mi konfesu, ke mi hodiaŭ matene eskapis el la bervala malliberejo kaj ŝtelis tiun kamionon.
  2454.  
  2455. Tiam ridklukas la monaĥino:
  2456.  
  2457. — Ankaŭ mi konfesu, ke mi estas nur kelnero ĉe la bervala stacibufedo.
  2458. Unufingraj melodioj
  2459.  
  2460. Juna japano revenis el Bervalo, kie li restis du monatojn, por lerni la lingvon. Lia patro ekzamenas lin pri liaj konoj:
  2461.  
  2462. — Ĉu vi povas diri al mi, kiel oni nomas la kvin fingrojn?
  2463.  
  2464. — Jes. Unue la polekso, due la montra fingro, trie la ŝerco...
  2465.  
  2466. — Ĉu la ŝerco? Vi eraras.
  2467.  
  2468. — Ne, paĉjo. Mi bone memoras, ke iam en kinejo mia najbarino diris al mi: «Ne pelu la ŝercon tro malproksimen!»
  2469. Li atendas, ke la okazo venu al lia nazo
  2470.  
  2471. Antaŭ ol sidiĝi sur la elektran seĝon, la kondamnito rajtas elekti lastan favoraĵon. La direktoro de la usona malliberejo estas embarasita, ĉar la kondamnito deziras kisi la ŝtatestron.
  2472.  
  2473. Subite la direktoro rememoras, ke li konas publikulinon, kiu tatuigis sur sia ventro portreton de la usona prezidanto. Oni venigas la ĉiesulinon en la ĉelon, kaj ŝi nudigas la ventron. La kondamnito kisas, karesas, dorlotas kaj rekisas centfoje la prezidanton. Tiu agrabla traktado emocias la virinon. Ŝi premas lian kapon al sia ventro, iom leviĝas kaj murmuras al li:
  2474.  
  2475. — Ha, vi plaĉas al mi. Donu do kison ankaŭ al Fidel Castro.
  2476. Anstataŭa edzino
  2477.  
  2478. En Ĉikago Baniko vidas ĉe stratangulo aŭtomaton, sur kiu li deĉifras: «Mi faras ĝin pli bone ol via edzino».
  2479.  
  2480. Pasanto haltas, proksimigas sian pantalonfendon al la aparato kaj foriras post du minutoj kun kontenta mieno.
  2481.  
  2482. Baniko, ekscitite, metas unu dolaron en la aŭtomaton, malfermas sian pantalonfendon kaj konfidas sian viraĵon al la mirinda maŝino. Tuj li eligas laŭtan dolorkrion. La aŭtomato kudris al la pinto de lia generilo pantalonbutonon.
  2483. L' avarulo
  2484.  
  2485. Kruko ferias en Skotlando. Ĉar li plurfoje aŭdis pri la proverba avareco de la loĝantaro, li decidas kontroli tion per propra sperto. Li eniras farmodomon kaj diras:
  2486.  
  2487. — Mi soifas.
  2488.  
  2489. La farmisto prezentas grandan poton da lakto, kiun Kruko ektrinkas. Li dankas kaj gratulas:
  2490.  
  2491. — Mi ĝojas konstati, ke vi estas donacema.
  2492.  
  2493. — Mi konfesas, ke mi nur tial donis al vi la lakton, ĉar antaŭe en ĝin falis rato.
  2494.  
  2495. — Fi! Porko vi estas, — ekkrias Kruko kaj kolere ĵetas la poton teren.
  2496.  
  2497. La skoto levas la ŝultrojn kaj siblas:
  2498.  
  2499. — Sendankaj estas tiuj turistoj. Nun li frakasis la pispoton de avinjo.
  2500. Ĝuo de momento unu
  2501.  
  2502. En angla klubejo apud malnova klubano sidas junulo. Li proponas al la maljuna ĝentilhomo:
  2503.  
  2504. — Sinjoro, ĉu vi deziras cigaron?
  2505.  
  2506. — Ne, dankon. Mi fumis nur unufoje en mia vivo, kaj tio naŭzis min.
  2507.  
  2508. Post horkvarono la junulo demandas:
  2509.  
  2510. — Ĉu vi volas trinki viskion?
  2511.  
  2512. — Ne, dankon. Mi trinkis brandon nur unufoje en mia vivo, kaj ĝi gustis aĉe.
  2513.  
  2514. Post pluaj dudek minutoj la junulo kuraĝas denove alparoli la abstinulon:
  2515.  
  2516. — Ĉu mi alportu al vi gazeton?
  2517.  
  2518. — Ne, dankon. La sola gazeto, kiun mi legis antaŭ 40 jaroj, estis tiom plena da mensogoj, ke mi de tiam ne plu legas. Sed, juna sinjoro, vi estas simpatia al mi. Mi ŝatus, ke vi konatiĝu kun mia filino. La junulo rikanas:
  2519.  
  2520. — La filino, certe, estas ununura.
  2521. Akvo kura — akvo pura
  2522.  
  2523. Indiano unuafoje veturas vagonare kun sia plej amata edzino. Li soifas.
  2524.  
  2525. — Ino, alportu al mi akvon.
  2526.  
  2527. Ŝi foriras kaj baldaŭ revenas kun taso plena da akvo.
  2528.  
  2529. — Ino, alportu ankoraŭ akvon.
  2530.  
  2531. Ŝi foriras kaj post longa tempo revenas kun taso malplena. Al sia kolera mastro ŝi klarigas:
  2532.  
  2533. — Mi ne povis ĉerpi akvon. Palvizaĝulo sidas sur la poto.
  2534. Londonanidoj
  2535.  
  2536. Okaze de vojaĝo en Anglujo Kruko konatiĝis kun du distingitaj sinjoroj en londona drinkejo.
  2537.  
  2538. — Mi konas Londonon. Jam dum la milito mi restis du jarojn en via ĉefurbo.
  2539.  
  2540. — Ha! — diras la pli juna interparolanto. — En kiu kvartalo?
  2541.  
  2542. — Mi loĝis en Carnaby-strato.
  2543.  
  2544. La dua anglo, preskaŭ surda pro la grandaĝeco, demandas:
  2545.  
  2546. — Kion li diris?
  2547.  
  2548. — Patro, li diris, ke li jam vivis en Londono kaj loĝis en la Carnaby-strato.
  2549.  
  2550. Kaj, turnante sin al Kruko, li aldiras:
  2551.  
  2552. — Eble vi ankaŭ konis Margaret Belpug?
  2553.  
  2554. — Margaret! — ekkrias Kruko. — Kompreneble mi konis ŝin. Ha! Margaret! Admirinda putino. Ŝi arte fikis...
  2555.  
  2556. — Kion li diris? — demandas la maljuna anglo.
  2557.  
  2558. La alia krias en lian orelon:
  2559.  
  2560. — Patro, li diris, ke li bone konis panjon.
  2561. La marvirineto
  2562.  
  2563. El la taglibro de pasaĝerino:
  2564.  
  2565. Lunde: Mi ekvidis malproksime la kapitanon. Simpatia viro.
  2566.  
  2567. Marde, je la 9a: La kapitano ridetis al mi.
  2568.  
  2569. Marde, je la 19a: Mi estis invitita al la tablo de la kapitano. Li ĵuris, ke, se mi ne cedos al li, li sinkigos la ŝipon.
  2570.  
  2571. Merkrede, je la 9a: Hieraŭ vespere mi savis 850 homajn vivojn.
  2572.  
  2573. Du frenezuloj forkuris el azilo. Unu retrovas sian kunulon kuŝanta apud rando de arbaro. Kiam li proksimiĝas, la alia metas fingron sur la lipojn (ŝŝ!!) kaj montras je kvindek metroj viran biciklon apogitan al virina biciklo. Li flustras:
  2574.  
  2575. — Ĉu vi vidas tiujn gebiciklojn? Li amoras ŝin.
  2576.  
  2577. — Kaj kion vi atendas?
  2578.  
  2579. — La naskiĝon de la biciklido.
  2580.  
  2581. — Tio ne okazos.
  2582.  
  2583. — Kial?
  2584.  
  2585. — Vi estas tute freneza. Ĉu vi ne rimarkis, ke li havas pneŭmatikon?*
  2586. * Tiu frenezulo, iama rektoro de la bervala universitato (la mondfama «Kon-domo»), lernis parkere la Plenan Vortaron kaj sciis, ke pneŭmatiko estas «kaŭĉuka tubo por mildigi la skuojn».
  2587. Per vorto ĝentila ĉio estas facila
  2588.  
  2589. En bervala hotelo hastema servistino malsuprenkuras ŝtuparon. Ŝi stumblas, maltrafas la lastan ŝtupon, kaj post kolrompa cirklosalto ŝi retroviĝas kuŝanta sur la planko de la halo, kun la jupoj suprenfalditaj ĝis la mentono. Alilanda turisto tuj helpas ŝin restariĝi kaj demandas:
  2590.  
  2591. — Fraŭlino, ĉu suferi vi?
  2592.  
  2593. La juna servistino feliĉe sentas nenian doloron. Ŝi ridetas, aranĝas sian veston kaj diras kun petola mieno:
  2594.  
  2595. — Ĉu vi vidis mian lertaĵon?
  2596.  
  2597. — Ho, ne sciis mi, ke nomiĝi tiel tio.
  2598. Cent semoj perdiĝas, mil semoj perdiĝas
  2599.  
  2600. Malgraŭ diligentaj klopodoj kun sia edzino, viro ne sukcesas havi idojn. Li iras al faka kuracisto, kiu decidas analizi lian spermon. Por tia ekzameno oni bezonas freŝan semon. Flegistino donas al la viro teleron kaj enirigas lin en ĉambreton ornamitan per sugestaj bildoj de nudulinoj.
  2601.  
  2602. — Bonvolu poste sonorigi al mi, por ke mi tuj prenu la teleron. Post kvardek kvin minutoj la flegistino malpacience frapas la pordon de la ĉambreto:
  2603.  
  2604. — Nu, ĉu vi ankoraŭ ne finis?
  2605.  
  2606. — Ha! ĉu vi kredas, ke tio estas facila? — protestas la viro. — Jam ok fojojn mi maltrafis vian malbenindan subtason.
  2607. Populorum progressio
  2608.  
  2609. Fama statistikisto prelegas pri demografio.
  2610.  
  2611. — Koncerne Ĉinujon oni kalkulis, ke, se la tuta popolo po kvin en vico irus en la maron, ĝi tamen paŝus eterne, ĉar ĝi tiom rapide reproduktas sin, kiom ĝi mortas.
  2612.  
  2613. El la aŭskultantaro venas voĉo:
  2614.  
  2615. — Sinjoro profesoro, ĉu vere la ĉinoj povas fiki paŝante?
  2616.  
  2617.  
  2618. Ŝi kliniĝas por venki
  2619.  
  2620. Baniko havas bluaĵon sub okulo.
  2621.  
  2622. — Kio okazis al vi? — demandas Kruko. Ĉu akcidento?
  2623.  
  2624. — Ne. Butona afero.
  2625.  
  2626. — Ĉu butona afero?
  2627.  
  2628. — Jes, hieraŭ mi rimarkis, ke butono mankas al mia pantalonfendo. Ĉar mia edzino forvojaĝis, mi iris al nia pordistino. Ŝi klarigis, ke tio estas facila afero, ke mi eĉ ne bezonos demeti la pantalonon. Ŝi prenis kudrilon, fadenon, kaj post du minutoj la butono estis alkudrita. Ŝi faris nodon kaj estis ĝuste detranĉanta la finon de la fadeno per la dentoj, kiam ŝia edzo revenis hejmen.
  2629. Por kapti ezokon, bongustigu la hokon
  2630.  
  2631. Krukon mirigas la brila aspekto de Baniko.
  2632.  
  2633. — Ĉu vi gajnis en la bervala loterio?
  2634.  
  2635. — Ne, mi inventis pomadon, kiu enspezigis al mi kvar milionojn da steloj.
  2636.  
  2637. — Kian pomadon?
  2638.  
  2639. — Ŝmirita per ĝi, kaco gustas kiel banano.
  2640.  
  2641. Post ses monatoj Kruko siavice venas en luksa aŭto al la bervala haveno, kie milde luliĝas lia ĵus akirita jaĥto. Hazarde sur la kajo promenas Baniko.
  2642.  
  2643. — Nu, Kruko, ĉu vi gajnis en la bervala loterio?
  2644.  
  2645. — Ne, mi inventis pomadon.
  2646.  
  2647. — Ĉu pomadon? Fiulo, ĉu vi ŝtelis mian pomadon?
  2648.  
  2649. — Ne, tute ne. La mia estas alispeca. Kiam oni ŝmiras bananojn per ĝi, ili gustas, kiel kaco.
  2650. Preĝaro por katolikoj (De Beaufront)
  2651.  
  2652. Preĝo de junulino:
  2653.  
  2654. — Sankta Virgulino, kiu estis koncipinta senpeke, faru, ke mi peku senkoncipe.
  2655. Ĉinio batalanta
  2656.  
  2657. Nova maristo venas al la ŝipestro.
  2658.  
  2659. — Sinjoro kapitano, ni marveturas jam de tri semajnoj. Mi ne povas tiom longe malhavi virinon. Mi sentas, ke mi iom post iom freneziĝas.
  2660.  
  2661. — Ne estas problemo. Faru, kiel viaj kamaradoj. Prenu la ĉinan kuiriston. Mi mem kutimiĝis al li.
  2662.  
  2663. — Ĉu kuŝi kun viro? Mi hontus pri tio. Se vi almenaŭ povus garantii al mi, ke la afero restos sekreta, eble...
  2664.  
  2665. — Estas malfacile, ĉar almenaŭ sep personoj konos la sekreton.
  2666.  
  2667. — Sep?
  2668.  
  2669. — Jes: vi, mi, la ĉina kuiristo, kaj la kvar ŝipanoj, kiuj devos teni lin.
  2670.  
  2671. En kupeo pluraj personoj, kiuj aĉetis la lastan numeron de Heroldo de Bervalo, okaze okupiĝas pri la sama krucvortenigmo. Iu sinjoro demandas sian edzinon:
  2672.  
  2673. — Kiu kvarlitera vorto finiĝanta per IĈO signifas: «Kavaĵeto kelkfoje apartenanta al Virgulino»?
  2674.  
  2675. Post pripenso ŝi respondas:
  2676.  
  2677. — Estas certe NIĈO.
  2678.  
  2679. Tiam en angulo de la kupeo, maljuna pastro abrupte petas:
  2680.  
  2681. — Ĉu iu povus prunti al mi viŝgumon?
  2682. El la buŝ' multaj vortoj eliras, sed ne ĉiuj ion diras
  2683.  
  2684. Oni invitis onklon Arturo al la unua komunio de Mizeta malgraŭ lia konata kruda parolmaniero. Li promesis, ke li escepte dece kondutos, kaj efektive dum la tagmanĝo liaj diroj estas mirige konvenaj. Oni surtabligas plurajn specojn de vino, kaj ĉe la deserto onklo Arturo, forgesinte siajn promesojn, estas tute ebria. Li subite demandas sian nevinon:
  2685.  
  2686. — Mizeta, ĉu vi konas la diferencon inter krucifikso kaj ĉurovoj?
  2687.  
  2688. Mizeta turnas sin al sia patrino:
  2689.  
  2690. — Panjo, kio estas krucifikso?
  2691. Nobela peko
  2692.  
  2693. Gontrano, nobela junulo, falsete sciigas al la grafino:
  2694.  
  2695. — Patrino, mi amas.
  2696.  
  2697. — Ha! espereble iun el la mondumo.
  2698.  
  2699. — Ne, patrino.
  2700.  
  2701. — Ĉu eble la instruistinon de la popollernejo?
  2702.  
  2703. — Ne, patrino.
  2704.  
  2705. — Mi ne kuraĝas kredi, ke vi amas tiun fian poŝtistinon.
  2706.  
  2707. — Ne, patrino. Mi amas la forĝiston.
  2708.  
  2709. — Sed, kompatindulo, ĉu vi ne scias, ke li estas komunisto?
  2710.  
  2711. Kruko renkontas amikon, kiun li jam ne vidis de dek jaroj.
  2712.  
  2713. — Kia bona surprizo? Antono, kiel vi fartas?
  2714.  
  2715. — Kara amiko, nomu min Toni. Post kiam mi fariĝis tre riĉa, Toni sonas pli distingite ol Antono en la mondumo. Nun mi ĝuas kvietan vivon. Mi gajnis multe da mono kaj aĉetis grandan domon apud la maro. Matene mi banas min kaj poste mi sterniĝas sur mia teraso. Posttagmeze mi denove naĝas en la maro, antaŭ ol grimpi sur mian terason. Kaj nokte, kiam la vetero estas bela, mi dormas sur mia teraso.
  2716.  
  2717. — Belega vivo! — ekkrias Kruko.
  2718.  
  2719. Vespere li rakontas al sia edzino:
  2720.  
  2721. — Hodiaŭ mi renkontis Antonon. Ĉu vi memoras pri Antono? Li estas nun tiom riĉa, ke li kaj lia edzino Tereza ŝanĝis la nomojn. Laŭdire oni agas tiel en la mondumo. Nun li nomiĝas Toni kaj ŝi — Teraso.
  2722.  
  2723. La filo de Kruko soldatiĝis. Lia patrino skribas al li, ke ŝi deziras ricevi foton de li. Kaj ŝi aldiras: «Sendu do foton ankaŭ al via avino».
  2724.  
  2725. La juna Kruko estas embarasita, ĉar li posedas nur unu foton faritan dum la rekrutekzameno. Sur ĝi oni vidas lin tute nuda. Li havas tamen ideon: li detranĉas la kapan parton kaj sendas ĝin al sia patrino. Ĉar li scias, ke lia avino havas tre malbonajn okulojn kaj vidas preskaŭ nenion, li sendas la ceteron al la maljunulino, kiu ekblekas, skuante la kapon:
  2726.  
  2727. — Ha! li ne ŝanĝiĝis: ĉiam nerazita kaj kun kravato pendanta ne rekte.
  2728. La Dia komedio
  2729.  
  2730. La papo mortis kaj venas al la paradizo.
  2731.  
  2732. — Kiu vi estas? — demandas sankta Petro.
  2733.  
  2734. — Mi estas la papo.
  2735.  
  2736. — Mi ne konas.
  2737.  
  2738. — Mi estas via posteulo sur la tero.
  2739.  
  2740. — Atendu momenton, mi devas informiĝi.
  2741.  
  2742. Li iras al la Patro, kiu neniam aŭdis pri la papo. Ankaŭ la Filo ne scias, pri kiu temas. Subite ekkrias la Sankta Spirito:
  2743.  
  2744. — Li estas tiu ulo, kiu disvastigas klaĉojn pri mi kaj Maria!
  2745. Depost tempo nememorebla
  2746.  
  2747. Oni demandas centjarulon:
  2748.  
  2749. — Ĉu vi amis virinojn?
  2750.  
  2751. — Jes, ĉiel. Ilin mi kisis, ilin mi karesis, ilin mi... Ha! bedaŭrinde mi tute forgesis la trian manieron.
  2752. Triumfo de medicino
  2753.  
  2754. Kruko havis gravan akcidenton. Post plurmonata restado en malsanulejo li revenas hejmen. Amikoj vizitas lin.
  2755.  
  2756. — Ĉu estas vere, ke oni devis kastri vin?
  2757.  
  2758. — Jes, sed la kirurgo faris mirindaĵon. Li greftis al mi kokokolon.
  2759.  
  2760. La amikoj miras:
  2761.  
  2762. — Kaj ĉu tio funkcias normale?
  2763.  
  2764. — Tute normale. La dimensioj estas samaj, la haŭto glitas, k.t.p.
  2765.  
  2766. — Tio estas apenaŭ kredebla.
  2767.  
  2768. — Jes, la sola maloportunaĵo de tiu kokokolo estas jena: kiam mi promenas kaj renkontas kokinon, mia surogato tuj levas la kapon kaj blekas: kokeriko!
  2769. Poton taksu laŭ sono
  2770.  
  2771. Kruko pasigas kelkajn tagojn ĉe sia amiko, la farmisto Lentisko. La abundeco de la lasta vespermanĝo tute perturbis lian intestaron, kaj vekas lin meze de la nokto. Ne havante tempon por lumigi kandelon, li kuras el sia ĉambro tra longa koridoro, malsuprengalopas la ŝtuparon kaj venas en la malhelan kuirejon. Li scias, ke li ne plu povos atingi la necesejon funde de la ĝardeno. Li blinde palpas en la mallumo kaj trovas kaserolon. Ha! kiel utilega iafoje estas simpla kaserolo.
  2772.  
  2773. Liberiĝinte de sia koliko, Kruko, kun la kaserolo en la mano, malrapide revenas en mallumo al sia ĉambro. Palpe li kaŝas la kaserolon en ŝranko kaj rekuŝiĝas trankvile. Morgaŭ li forportos la kaserolon.
  2774.  
  2775. Matene Kruko leviĝas, iras al la ŝranko kaj malkovras kun teruro, ke li uzis en la nokto ne kaserolon, sed kribrileton.
  2776. Nova Ezopo
  2777.  
  2778. Juna zebrino ĵus forkuris el menaĝerio. Ŝi rifuĝas hazarde en stalon, kaj virĉevalo rigardas ŝin per mirigitaj okuloj.
  2779.  
  2780. — Kion vi faras en la vivo? — ŝi demandas sinĝene.
  2781.  
  2782. — Demetu vian piĵamon, kaj mi montros tion al vi.
  2783.  
  2784. Virino falis de la dekunua etaĝo sur straton. Ĉar ŝi ĵus estis en sia banĉambro, ŝi estas tute nuda. Pudora pasanto metas sian ĉapelon sur la subventron de la kadavro. Proksimiĝas multaj helpemuloj, sed policano venas kaj ordonas:
  2785.  
  2786. — Ne tuŝu ŝin. Ni unue eltiru la viron.
  2787. Senplumigi kokinon, ne vekante mastrinon
  2788.  
  2789. — Sinjorino Kruko, vi aspektas tre laca. Kio estas al vi?
  2790.  
  2791. — Pro la malsano de mia edzo mi ne povas dormi.
  2792.  
  2793. — Oni tamen diris al mi, ke vi dungis noktan flegistinon.
  2794.  
  2795. — Jes, ĝuste pro tiu juna ulino mi ne povas dormi.
  2796. Duonvoĉe
  2797.  
  2798. En drinkejo sinjoro ekvidas sinjorinon, kiu staras sola ĉe angulo de la bufedo. Li proksimiĝas kaj flustras al ŝi:
  2799.  
  2800. — Ĉu mi rajtas regali vin per iu trinkaĵo?
  2801.  
  2802. Ŝi krias laŭte:
  2803.  
  2804. — Kion? Ĉu kuŝi kun mi?
  2805.  
  2806. La kelneroj kaj gastoj rigardas la sinjoron kun malaproba mieno. Li estas tre konfuzita, kaj denove flustras:
  2807.  
  2808. — Sinjorino, vi certe miskomprenis min.
  2809.  
  2810. Ŝi krias eĉ pli laŭte:
  2811.  
  2812. — Kio? Kun edziĝinta viro! En hotelo!
  2813.  
  2814. Konfuzegita, li reiras al sia loko, dum la ĉeestantoj murmuras minacojn.
  2815.  
  2816. Post momento la sinjorino proksimiĝas al li kaj diras:
  2817.  
  2818. — Bonvolu senkulpigi min. Mi estas profesorino pri psikologio, kaj mi nur studas la reagojn de la publiko.
  2819.  
  2820. Tiam li blekas:
  2821.  
  2822. — Kiom? Ĉu tri mil stelojn?
  2823. Magia rondo
  2824.  
  2825. Kun revolvero enmane bandito perforte eniras dormoĉambron de Baniko. La geedzoj ĵus prepariĝis al enlitiĝo. Per kreto la bandito desegnas cirklon sur la planko kaj minace ordonas al Baniko:
  2826.  
  2827. — Vi staru en la cirklo. Se vi eliros el ĝi, mi pafmortigos vin.
  2828.  
  2829. Poste la bandito kaptas s-inon Baniko, puŝas ŝin sur la liton kaj perfortas antaŭ la okuloj de la edzo. Kvarfoje li atencas ŝin, kaj frumatene forkuras el la dormoĉambro. Tiam Baniko ekridegas. Lia edzino miras:
  2830.  
  2831. — Mi ne komprenas, kial tia teruraĵo tiom gajigas vin.
  2832.  
  2833. — Jes, mi eliris du fojojn el la cirklo, sed li eĉ ne rimarkis.
  2834. Bervalajxo
  2835. (por restoraciistino)
  2836. La kaĉo ŝveliĝas, kiam vi pikas en la poton.
  2837. Ne ĉiam per aĝo mezuriĝas la saĝo
  2838.  
  2839. Li ĵus konatiĝis kun ŝi sur strato. Nun ili estas en hotela ĉambro. Kiam ŝi senvestiĝas, li timas, ke ŝi estas neplenaĝa.
  2840.  
  2841. — Kiom vi aĝas?
  2842.  
  2843. — 13 jarojn.
  2844.  
  2845. — Rapide revestu vin kaj foriru.
  2846.  
  2847. — Kial? Ĉu ankaŭ vi estas superstiĉa?
  2848.  
  2849. — S-ro Régulo Pérez eble forestas dum la somero. Tiam Karmena estos utila al ni kiel interpretistino dum niaj ferioj en Tenerifo.
  2850.  
  2851. La sepjara Jelino pelas bovinon sur strato. La paroĥestro, preterpasante, demandas ŝin:
  2852.  
  2853. — Kien do vi iras, etulino?
  2854.  
  2855. — Mi kondukas nian bovinon al virbovo, sinjoro paroĥestro.
  2856.  
  2857. La pastro indignas, ke junan animon povos endanĝerigi tia spektaklo.
  2858.  
  2859. — Ĉu do via patro ne povus okupiĝi pri tio?
  2860.  
  2861. — Ne, sinjoro paroĥestro. Tion devas fari virbovo.
  2862. La nepoj vin benos
  2863.  
  2864. Juna naivulino ĵus pasigis ĉe onklo Kruko la unuan edziĝonokton. Matene informiĝas Kruko:
  2865.  
  2866. — Nu, ĉu mi povas esperi baldaŭ esti praonklo?
  2867.  
  2868. — Jes, respondas ls simplanimulino, mi havos kvin ĝemelojn.
  2869. Ĉu li?
  2870.  
  2871. En hotelon venas invertito vestita tiel, ke skribado de la gastoslipo embarasas la pordiston. Ĉe la rubriko «sekso» la pordisto demandas:
  2872.  
  2873. — Ĉu vira?
  2874.  
  2875. — Jes, — miaŭas la ulo. — sed ne fanatike.
  2876. Bervalajxo
  2877. (por konciliano)
  2878. Vidante la pacan kapon, la virta geologo demandis sin, ĉu la pastro malhelpos lian kisadon.
  2879. Du malsanoj
  2880.  
  2881. La paroĥestro de Bervalo devas vojaĝi al episkopa urbo. Vespere, promenante en mallarĝaj stratoj malantaŭ la katedralo, li estas tentata de publikulino. Lia karno iĝas malforta, kaj li pekas.
  2882.  
  2883. Post dek tagoj li rimarkas, ke tiu kulpo ne restis sen sekvo. Li decidas konsulti maljunan, kompreneman kuraciston.
  2884.  
  2885. — Sinjoro paroĥestro, vi havas belegan blenoragion. Mi tuj preskribos al vi efikan kuracilon.
  2886.  
  2887. — Sed, sinjoro doktoro, mi ne povos prezenti vian recepton al la apotekisto. Li estas fanatika kontraŭklerikalulo, kaj li mokos min.
  2888.  
  2889. — Nur diru al li, ke vi suferas karbunklon.
  2890.  
  2891. La apotekisto tuj komprenas, pri kio temas. Kun ruza mieno li demandas:
  2892.  
  2893. — Nu, sinjoro paroĥestro, kiel do vin atakis tiu karbunklo?
  2894.  
  2895. — Tute okaze mi renkontis amikon. Tiu amiko invitis min al manĝo. Okaze en la menuo estis kuniklaĵo. La kuniklo verŝajne havis karbunklon.
  2896.  
  2897. La apotekisto donas la preskribitan kuracilon kaj aldonas skatoleton da kondomoj, dirante:
  2898.  
  2899. — Sinjoro paroĥestro, se okaze vi denove renkontos amikon, kiu okaze invitos vin al manĝo, dum kiu estos okaze surtabligita kuniklaĵo, kiu povus okaze havi karbunklon, surmetu do antaŭe tion sur la pinton de via ... forko.
  2900.  
  2901. Por la bervala hospitalo estas serĉataj novaj flegistinoj. Profesoro pridemandas kandidatinojn:
  2902.  
  2903. — Fraŭlino, kiu organo povas senlace dilatiĝi dudek sinsekvajn fojojn?
  2904.  
  2905. — Fi, sinjoro profesoro, mi estas senpeka junulino, kaj mi ne rajtas respondi tiajn ŝokajn demandojn.
  2906.  
  2907. — Fraŭlino, unue temas pri la pupilo, due ni ne bezonas vin, kiel flegistinon, kaj trie mi povas antaŭdiri al vi grandajn disreviĝojn en la vivo.
  2908. Lasu nin venki la baron
  2909.  
  2910. Bervalanino iras al kuracisto.
  2911.  
  2912. — Sinjoro doktoro, mi ŝatus havi infanon, kaj mi ne sukcesas.
  2913.  
  2914. — Sinjorino, bonvolu senvestiĝi kaj kuŝiĝi ĉi tie.
  2915.  
  2916. — Sed, sinjoro doktoro, mi preferus, ke la infano estu de mia edzo.
  2917. La naŭzo
  2918.  
  2919. Oni ĵus eltiris el la bervala golfo viron, kiu estis dronanta. Nun li kuŝas sur la plaĝo, kaj pluraj homoj provas revivigi la sveninton. Uzata estas la buŝalbuŝa tekniko. La policestro de Bervalo, inteligenta oficisto (kia estas cetere ĉiu policano), rimarkigas:
  2920.  
  2921. — Tia procedo ne taŭgas, ĉar liaj dentoj estas forte kunpremitaj. Ni prefere enblovu al li aeron tra la anuso. Por tio oni bezonas nur ŝalmon.
  2922.  
  2923. Ŝalmo estas enigita en la postaĵon de la savoto, kaj dek helpemuloj siavice plenblovas la inteston de la kompatindulo. Ankaŭ Kruko estas petata malplenigi siajn pulmojn por tiu nobla tasko. Li komence eligas la ŝalmon, turnas ĝin kaj enigas la alian pinton en la postaĵon.
  2924.  
  2925. — Kial vi faris tion? — demandas la policestro.
  2926.  
  2927. — Mi nur zorgas pri higieno. Mi ne volas meti mian buŝon al objekto jam suĉita de multaj fremduloj.
  2928. Parolado kun fraŭlino ripozanta
  2929.  
  2930. Kruko sukcesis delogi sian sekretariinon. Nun, anhelante pro la ĵusa barakto, ili kuŝas sur ŝia lito kaj ripozas momenton. Kruko sentas konsciencriproĉojn. Li murmuras:
  2931.  
  2932. — Ho, kiel mi kuraĝos prezentiĝi antaŭ mia familio, antaŭ miaj amikoj, post kiam mi pekis du fojojn?
  2933.  
  2934. — Ĉu du fojojn?
  2935.  
  2936. — Jes, kompreneble — ĉu vi ne deziras, ke ni tuj rekomencu?
  2937. Excelsior!
  2938.  
  2939. Policano vizitas maljunulinon, kiu plendis, ke viro promenas ĉiutage tute nuda en loĝejo situanta sur la alia flanko de la strato.
  2940.  
  2941. — Jes, sinjoro policano, li eĉ senhonte plenumas sian edzan devon antaŭ miaj okuloj.
  2942.  
  2943. La policano proksimiĝas al la fenestro.
  2944.  
  2945. — Sinjorino, mi vidas nenion.
  2946.  
  2947. — Atendu. Se vi metos seĝon sur la tablon, kaj se vi grimpos sur la seĝon, vi povos vidi ĉion.
  2948.  
  2949. Aviadisto ĵus klarigis al la pasaĝeraro:
  2950.  
  2951. — Ni flugas dek mil futojn alte, dekstre vi vidas la Alpojn, maldekstre insuleton. Post dekdu minutoj ni surteriĝos en Bervalo.
  2952.  
  2953. Li tute forgesas malŝalti la mikrofonon kaj diras plu al la dua piloto:
  2954.  
  2955. — Ĉu vi scias, kiom mi nun ŝatus? Malvarman viskion kaj varman virinon.
  2956.  
  2957. Timante, ke la konversacio fariĝos ankoraŭ pli ŝoka, la stevardino impetas al la pilotejo, sed maljuna pasaĝerino haltigas ŝin kaj diras kun maliceta mieno:
  2958.  
  2959. — Fraŭlino, vi forgesis la viskion.
  2960. Kien la poezio?
  2961.  
  2962. Kruko freneze enamiĝis al nova, juna, belega instruistino de bervala lernejo. Li ofte sendas al ŝi amleterojn kaj brulajn poemojn, sed vane. Ŝi ne volas lasi sin delogi. Ŝi eĉ tiel malpacienciĝas, ke foje kolere krias al li sur la strato:
  2963.  
  2964. — Sinjoro, per viaj versaĵoj mi viŝas mian postaĵon.
  2965.  
  2966. Tuj Kruko reprenas sian Parnasan Gvidlibron kaj skribas al la belulino:
  2967. «Amleteroj miaj ne paniku;
  2968. Ofte viŝo estas tre bonfara.
  2969. Tiu viŝpapero komuniku
  2970. Mian venon al la tru' najbara.»*
  2971. * Tiu poemo des pli efikis la malmolkorulinon, ke ĝi estas kantebla laŭ la fama melodio de Menu de Ménil (16.7.1860 — 28.3.1930).
  2972.  
  2973. Nun ne saltu for!
  2974.  
  2975. En litvagono juna paro ĝuas sian edziĝovojaĝon, dediĉante sin al voluptaj ludoj. Dum la dolĉa plenumado de geedzaj devoj, ŝi balbutas per svena voĉo:
  2976.  
  2977. — Karulo, faru al mi infanon.
  2978.  
  2979. — Jes.
  2980.  
  2981. — Ni nomu lin Deziderato.
  2982.  
  2983. — Jes.
  2984.  
  2985. Ĝuste en la momento, kiam ili atingas la kulminon de la feliĉego, la trajno ial subite haltas, kaj la viro estas abrupte ĵetita sur la vagonan plankon. La edzino ekkrias:
  2986.  
  2987. — Karulo, ĉu vi kontuziĝis?
  2988.  
  2989. — Ne, mia amatino, sed Deziderato frakasis sian kapon kontraŭ la fenestron.
  2990. Eroj
  2991.  
  2992. Vespere sensperta junulino promenas tra la kamparo kun sia fianĉo. Li kisas kaj karesas ŝin. Post momento li devas iom malproksimiĝi, por malpezigi sian vezikon. En la luna lumo la tremanta virgulino vidas tion, kio baldaŭ faros ŝin virino. Plorante, ŝi konfesas al la fianĉo:
  2993.  
  2994. — Bonvolu min senkulpigi, sed mi ĵus nevole vidis la amplekson de via viraĵo. Ni ne povas geedziĝi, ĉar tia monstraĵo neniam adaptiĝos al mia delikata juvelo.
  2995.  
  2996. La junulo provas konsoli la naivulinon:
  2997.  
  2998. — Ne timu, karulino. Antaŭe mi rabotigos ĝin.
  2999.  
  3000. Post kelkaj semajnoj venas la edziĝo kaj la edziĝonokto. Subite la ĝukrioj de la juna edziniĝinto sonoregas tra la tuta domo, kaj la gastoj iom miras, kiam aŭdas ŝin laŭte ĝemi:
  3001.  
  3002. — Ho, karulo, realguu la rabotaĵojn.
  3003.  
  3004. F-ino Kruko iras kun sia patrino al kuracisto.
  3005.  
  3006. — Bonvolu senvestiĝi, fraŭlino.
  3007.  
  3008. — Sed, sinjoro doktoro, estas mi kiu malsanas, — diras la patrino.
  3009.  
  3010. — Nu, bone, sinjorino. Montru al mi vian langon.
  3011.  
  3012. — Mi scivolas, ĉu ili nun interpaciĝis, ĉar li svingas la blankan flagon.
  3013. Vagabondo kaj sinjorino
  3014.  
  3015. Vagulo sonorigas ĉe la pordo de Baniko:
  3016.  
  3017. — Mi malsatas.
  3018.  
  3019. Gesinjoroj Baniko estas bonkoraj. La vagulo estas invitita al la vespermanĝo. Li estas granda viro kun muskola korpo, kaj li manĝas, manĝas, manĝegas. Li dezirus preni ankoraŭ dekan pecon da fromaĝo, sed Baniko sciigas, ke li estas laca kaj oni retiriĝu por la nokta dormo.
  3020.  
  3021. Gesinjoroj Baniko havas nur unu liton, kaj s-ino Baniko devas kuŝi inter la du viroj. Ŝin forte emociis la aspekto de la atleta vagulo. Nun lia senpera kontakto en varma lito ege ardigas ŝian voluptaman korpon, kaj ŝi sopiras al frenezaj, malpermesitaj noktaj ĝuoj. Kiam ŝi aŭdas la ronkadon de sia edzo, ŝi puŝas la kunkuŝanton per la kubuto kaj flustras:
  3022.  
  3023. — Nu, ek! Ne hezitu, li dormas.
  3024.  
  3025. La vagulo tuj ekstaras, kuras en la kuirejon kaj manĝas la tutan fromaĝon.
  3026. Kontakto
  3027.  
  3028. Kruko proksimiĝas al heĝo por kontentigi la naturan bezonon. Dum li malbutonas sian pantalonfendon, li vidas la junan Dorisa, kiu jam ofte komplezis al multaj viroj de Bervalo.
  3029.  
  3030. Kaŭrante sur la alia flanko de la heĝo, ankaŭ ŝi aŭdigas murmuron de la ĉarma kaskadeto. La ĉeesto de Kruko neniom ĝenas ŝin, kaj ŝi diras al li afable:
  3031.  
  3032. — Je via sano, sinjoro Kruko.
  3033.  
  3034. — Je via sano, etulino. Ĉu vi ne volus, ke ni tintigu niajn ... glasojn?
  3035. Virino ĉe landlimo
  3036.  
  3037. En trajno vigle interparolas du belaj fraŭlinoj. Ili aĉetis multajn nilonajn ŝtrumpojn, kiuj estas pli malmultekostaj eksterlande. Sed baldaŭ la trajno venos al la landlimo, kaj la junulinoj timas la doganon. En la sama kupeo sidas gajmiena, dika pastro, kiu trankvile legas sian brevieron.
  3038.  
  3039. — Bonvolu pardoni nin, pastra moŝto. Ĉu vi ne povus helpi nin?
  3040.  
  3041. — Kiel do?
  3042.  
  3043. — Kaŝante kelkajn nilonajn ŝtrumpojn sub via sutano.
  3044.  
  3045. — Sed kion mi diru, se la doganistoj demandos min? Mi ne rajtas mensogi.
  3046.  
  3047. — Vi certe trovos lertan respondon.
  3048.  
  3049. Li akceptas. La trajno venas al la landlimo. Doganisto priserĉas la vojaĝantojn. Subite li demandas la ekleziulon:
  3050.  
  3051. — Kion do vi tenas sub via sutano?
  3052.  
  3053. La pastro respondas trankvile:
  3054.  
  3055. — Ion dolĉan por la femuroj de la sinjorinoj.
  3056.  
  3057. La doganisto ekridas, frapas la ŝultron de la pastro kaj eliras el la kupeo, dirante:
  3058.  
  3059. — Vi almenaŭ estas ŝercema friponeto.
  3060.  
  3061. La grafino Mambolino organizas kunvenon, al kiu ŝi invitis la tutan mondumanaron de Bervalo. Ĉar la dekoracio estas por ŝi grava afero, ŝi nepre bezonas ruĝan papagon, kies koloro harmoniu kun la salonaj tapetoj kaj ŝia nova robo. La grafino venigas lakeon:
  3062.  
  3063. — Burniro, trovu ruĝan papagon por hodiaŭa vespero.
  3064.  
  3065. Burniro vane serĉas ruĝan papagon en la magazenoj de la urbo. Fine birdovendisto konsilas al li:
  3066.  
  3067. — En la bordelo de la Haveno-strato, No 7, estas ruĝa papago. Eble vi povus liu ĝin por unu tago.
  3068.  
  3069. Efektive Burniro revenas en la domon de la grafino kun bela ruĝa papago.
  3070.  
  3071. Vespere la luksa birdo tronas en la granda salono. Ekvidante la grafinon, ĝi grakas:
  3072.  
  3073. — Ha, la bordelestrino estas nova.
  3074.  
  3075. La grafino svenas, kaj la ĉeestantaj sinjorinoj rapidas al ŝi. La papago laŭte blekas:
  3076.  
  3077. — Tiujn putinojn mi ne konas.
  3078.  
  3079. La protesta klukado de la mondumaninoj altiras la sinjorojn el apuda salono. Vidante ilin, la papago ekkrias:
  3080.  
  3081. — Ha! Sed la bordelaj gastoj estas ĉiam la samaj.
  3082.  
  3083. — Sinjoro prezidanto, mi denove varbis anon por nia grupo... Jes... Jes... Kompreneble «aktiva membro».
  3084. Ĉia dono estas bono
  3085.  
  3086. Soldatoj skribas al fama dikmama stelulino, por peti de ŝi memoraĵon. Ŝi sendas unu el siaj mamzonoj. Post kelkaj tagoj ŝi ricevas leteron de la soldatoj: «Dankon pro via donaco. Ni ege ĝojis pri la belega hamako».
  3087. Situacio sen eliro
  3088.  
  3089. Tri mikroboj en stomako ĵus aŭdis maltrankviligajn sciigojn. La posedanto de la stomako intencas preni laksigilon.
  3090.  
  3091. — Terure, — diras la unua mikrobo. — Mi tuj forkuru en la inteston.
  3092.  
  3093. — Ankaŭ mi, — diras la dua.
  3094.  
  3095. Kaj ili forlasas la stomakon. La tria mikrobo estas kuraĝa. Ĝi preferas atendi, ĉar la stomako estas vera paradizo. Tamen, post unu horo sonas alarmo. Ĝi aŭdis la vorton «apoteko». Tiam ankaŭ ĝi malfermas la stomakan pordon. Sur la alia flanko ĝi retrovas siajn du kunulojn.
  3096.  
  3097. — Nu, kion vi ankoraŭ faras ĉi tie?
  3098.  
  3099. — Ve, ni maltrafis la fekaĵon de la 3h 17, nun ni atendas tiun de la 4h 23.
  3100. Ne ĉesu, ne ĉesu!
  3101.  
  3102. Elegantan sinjorinon de jam kelka aĝo atakas bandito en dezerta kvartalo.
  3103.  
  3104. — La monon!
  3105.  
  3106. — Mi havas nenion en mia mansaketo.
  3107.  
  3108. Li puŝas la virinon al muro kaj longe priserĉas ŝin. Ĉie li serĉas tre maldiskrete. Kiam li ĉesigas la esploradon, nenion trovinte, ŝi balbutas:
  3109.  
  3110. — Ho, daŭrigu. Mi subskribos al vi ĉekon.
  3111. Bervalajxo
  3112. (por sportisto)
  3113. Post tenispaŭzo plaĉas reko el elektemulo
  3114. Por ĉiam netuŝebla
  3115.  
  3116. La restoracio Bonsupo en Bervalo estas mondfama pro sia higieno. Fremda gasto demandas kelneron:
  3117.  
  3118. — Ĉu estas vere, ke vi ne rajtas tuŝi ion ajn per la fingroj?
  3119.  
  3120. — Estas vere. Rigardu.
  3121.  
  3122. La kelnero havas ŝnureton ĉirkaŭ la kolo. Li tiras la finon de la ŝnureto el la brustopoŝo. Al ĝi estas ligita kulereto.
  3123.  
  3124. — Per tiu kulereto mi donas al vi ĉion, kion vi volos: salon, pipron k.t.p.
  3125.  
  3126. La kelnero havas ĉirkaŭ la kolo alian ŝnureton, kies ekstremaĵo estas kaŝita en la pantalonfendo.
  3127.  
  3128. — Por kio utilas tiu ŝnureto? — demandas la gasto.
  3129.  
  3130. — Sinjoro, kiam mi iras al necesejo, ĉar mi rajtas tuŝi nenion per la manoj, mi eltiras mian «kranon» per la ŝnureto.
  3131.  
  3132. — Sed kiel vi remetas ĝin en la pantalonon, ne tuŝante ĝin?
  3133.  
  3134. — Sinjoro, por tio mi uzas mian kulereton.
  3135.  
  3136. Kruko manĝas en luksa restoracio kun belega blondulino ĵus trafita sur la strato. Ĉe apuda tablo sidas eleganta virino, kiu ridetas al li. Post duonhoro ŝi donas al kelnero papereton por Kruko. Sur ĝi ŝi notis: «La junulino, kun kiu vi manĝas, estas nur mia ĉambristino. Krome ŝi surhavas robon de mi».
  3137.  
  3138. Kruko redonas la papereton al la kelnero, skribinte: «Trankviliĝu. Ŝi ne surhavos ĝin longe».
  3139. Kiu frapas, al tiu oni malfermas
  3140.  
  3141. Jam de pluraj tagoj hotelestro provas delogi novan servistinon. La koketulino ne volas cedi. La voluptemo frenezigas lin. Iun nokton li supreniras al ŝia subtegmenta ĉambro kaj diskrete frapas la pordon:
  3142.  
  3143. — Manjo, mi petas, enlasu min.
  3144.  
  3145. — Ne.
  3146.  
  3147. Pasas momento. Li frapas pli forte. Ŝi tuj malŝlosas la pordon, kiam aŭdas la sezamon:
  3148.  
  3149. — Manjo, ĉu vi divenas, per kio mi frapas vian pordon?
  3150. Jam teni min ne povas mi facile
  3151.  
  3152. Juna lernanto sidas sur la unua benko de la klaso. Li anoncas sin per fingroklako:
  3153.  
  3154. — Fraŭlino, mi vidas viajn genuojn.
  3155.  
  3156. La juna instruistino estas koketa sed severa.
  3157.  
  3158. — Tuj eliru sur la korton por horduono.
  3159.  
  3160. En la sekva tago la knabeto subite deklaras:
  3161.  
  3162. — Fraŭlino, mi vidas viajn nigrajn ĵartelojn.
  3163.  
  3164. — Vi estas senhonta infano. Tuj foriru kaj restu unu tagon hejme.
  3165.  
  3166. Post kelkaj tagoj la juna lernanto sidiĝas, sed baldaŭ ekstaras kaj eliras el la klaso. La instruistino vokas lin:
  3167.  
  3168. — Kien vi iras, Beĉjo?
  3169.  
  3170. — Pro ĉio, kion mi ĵus vidis, mi prenas dusemajnan libertempon.
  3171. Veku, ho veku, veku konstante
  3172.  
  3173. Kruko ferias en malgranda vilaĝo. Promenante tra la stratoj, li miras pri la granda nombro de infanoj videblaj ĉie en la vilaĝo. Li demandas drinkejmastron:
  3174.  
  3175. — Diru al mi, kial la ĉi tiea loĝantaro estas tiom naskema?
  3176.  
  3177. — Tute simple. Nur pro la trajno de 6h 05.
  3178.  
  3179. — Mi ne komprenas.
  3180.  
  3181. — Ĉiutage la trajno je 6h 05 vekas ĉiujn loĝantojn. Estas tro frue por ellitiĝi kaj tro malfrue por reekdormi. Kio do restas, por okupiĝi en la lito?
  3182. La feino
  3183.  
  3184. — Vi estas por mi feino. Via loĝejo aspektas kiel fea kastelo. Nia amo estas kvazaŭ fe-rakonto.
  3185.  
  3186. — Ĉu vi estus feliĉa ferii ĉe mi?
  3187.  
  3188. — Jes, tutan semajnon inter viaj fe-muroj.
  3189. Ŝipestro rakontas
  3190.  
  3191. En drinkejo apud la bervala haveno sidas malgaja junulino. Proksimiĝas maristo:
  3192.  
  3193. — Kio estas al vi, fraŭlino?
  3194.  
  3195. — Ve, mi venis de malproksime por migri al Aŭstralio, sed mi ne havas monon.
  3196.  
  3197. — Mi povas helpi vin. Venu sur mian ŝipon, kaj mi kaŝos vin.
  3198.  
  3199. Du fojojn ĉiutage la maristo vizitas la belan vojaĝantinon kaŝitan en la holdo, por alporti al ŝi manĝaĵon. Jam dekomence li komprenigis ŝin, ke lia helpo estas ne tute neprofitema. Ŝi ne rezistas, ĉar scias, ke ŝi devas iel pagi la maran veturon, kaj cetere iom da amorado rompas la monotonecon de ŝia izolejo.
  3200.  
  3201. Post du semajnoj en la holdo subite aperas la ŝipestro.
  3202.  
  3203. — Kion vi faras ĉi tie?
  3204.  
  3205. — Kompatu min, sinjoro kapitano. Mi deziras iri ĝis Aŭstralio.
  3206.  
  3207. — Kion vi fantazias? Al Aŭstralio! Ĉu vi ne scias, ke mia pramŝipo veturas ok fojojn ĉiutage de la okcidenta Bervalo al la orienta Bervalo kaj reen?
  3208. Facila vento
  3209.  
  3210. Fraŭlino konsultas maljunan kuraciston:
  3211.  
  3212. — Sinjoro doktoro, jam de tri monatoj mi estas maltrankvila. Mi timas, ke mi estas graveda.
  3213.  
  3214. Li esploras ŝin.
  3215.  
  3216. — Ne, fraŭlino. Trankviliĝu. Vi suferas pro iom da nervozeco. Vi havas nur aeron en la abdomeno.
  3217.  
  3218. Post tri pluaj monatoj la ventro de la fraŭlino konsiderinde rondiĝas. Ŝi reiras al la kuracisto.
  3219.  
  3220. — Kredu min, fraŭlino. Vi havas nur aeron en la ventro.
  3221.  
  3222. Post tri monatoj la fraŭlino naskas belegan bebon.
  3223.  
  3224. Iam ŝi promenas, puŝante sian infanĉareton sur la trotuaro. Preterpasas la maljuna kuracisto, kiu intertempe tute forgesis ŝin. Li rigardas en la ĉareton.
  3225.  
  3226. — Ho! kiel ĉarma estas tiu infano! Kiel do nomiĝas tiu bela knabeto?
  3227.  
  3228. Ŝi laŭte krias al li:
  3229.  
  3230. — Li nomiĝas Furzo!
  3231. La verda koro
  3232.  
  3233. Instruistino volas provi la imagopovon de la lernantoj. Ŝi prenas sian naztukon kaj svingas ĝin. Ŝi demandas la knabojn laŭvice:
  3234.  
  3235. — Kion vi imagas ĉe tio?
  3236.  
  3237. Iu respondas, ke li pensas pri velŝipo, alia — pri adiaŭantoj, alia — pri sekiĝantaj tukoj.
  3238.  
  3239. — Bone, bone. Kaj vi, Krukido, pri kio vi pensas?
  3240.  
  3241. — Pri nudaj virinoj.
  3242.  
  3243. — Kiel do vi povas pensi pri tio?
  3244.  
  3245. — Mi ĉiam nur revas pri nudaj virinoj.
  3246.  
  3247. Nova, naiva servistino laboras ĉe Baniko. De sia oficejo Baniko telefonas hejmen:
  3248.  
  3249. — Diru al sinjorino Baniko, ke mi venos hodiaŭ pli malfrue. Ŝi trankvile enlitiĝu, atendante min.
  3250.  
  3251. — Bone, sinjoro. Mi sciigos la sinjorinon. Sed kiun mi anoncu?
  3252. Farita ne refariĝos
  3253.  
  3254. Milionulo Ŝimalok enmigris en Bervalon. Iam li aperas en unuaranga kliniko kaj klarigas al la ĉefkuracisto:
  3255.  
  3256. — Doktoro, mi deziras vi kastri mi.
  3257.  
  3258. — Sinjoro, tio estas grava afero, kaj mi ne scias, ĉu...
  3259.  
  3260. — Mi mono havi, mi povi pagi, mi volas vi mi kastri.
  3261.  
  3262. Post longa hezito la kirurgo cedas al la peto de Ŝimalok kaj operacias lin. Post la anestezo Ŝimalok vekiĝas en dulita ĉambro. Lia kunulo demandas:
  3263.  
  3264. — Ĉu ankaŭ vi igis vin cirkumcidi?
  3265.  
  3266. — Cirkumcidi! Jen la vorto mi vane serĉi du monatoj en Plena Vortaro.
  3267. Kie maldike, tie rompiĝas
  3268.  
  3269. Alia riĉa homo venas en la saman klinikon:
  3270.  
  3271. — Sinjoro doktoro, mi deziras, ke vi detranĉu unu centimetron de mia vira organo.
  3272.  
  3273. La kuracisto jam aŭdis tiom da strangaj deziroj, ke li akceptas. Du tagojn post la operacio la paciento petas:
  3274.  
  3275. — Sinjoro doktoro, fortranĉu ankoraŭ unu centimetron.
  3276.  
  3277. La kirurgo obeas. Sed li miras, kiam la ulo poste diras al li:
  3278.  
  3279. — Nun bonvolu rekudri la unuan centimetron al la ceteraĵo.
  3280.  
  3281. — Mi tute ne komprenas, kion vi volas.
  3282.  
  3283. — Tio estas tamen facile komprenebla. Kiam mi bezonas mian membron, mi konstatas, ke ĝi ĉiam kurbiĝas en la mezo.
  3284. Al ĉiu sia propra estas ĉarma kaj kara
  3285.  
  3286. Tri amikoj komparas la logaĵojn de siaj respektivaj edzinoj.
  3287.  
  3288. — La mia havas rondajn mamojn, kiel pomoj.
  3289.  
  3290. — Mi multe ŝatas la pirformajn mamojn de la mia.
  3291.  
  3292. — Ha! mi estas pli enviinda ol vi ambaŭ. La mamoj de mia edzino estas tiom molaj, ke mi povas doni al ili ajnajn fruktoformojn.
  3293. Dubo gardas kontraŭ risko
  3294.  
  3295. Kruko donas konsilojn al sia granda filo:
  3296.  
  3297. — Se vi iam iros al publikulino, atentu la venereajn malsanojn. Kunportu citronon kaj per ĝi surŝprucu ŝian... vi ja komprenas min. Tio mortigas ĉiajn mikrobojn, bacilojn, bakteriojn kaj virusojn.
  3298.  
  3299. La juna Krukido profitas la patran instruon kaj, pleniginte siajn poŝojn per citronoj vagas tra malbonfama kvartalo de Bervalo. Post momento li estas en ĉambro de deĵoranta stratulino. Ŝi atendas sur lito, ke li bonvolu uzi ŝian gastamon. Tiam li tranĉas citronon kaj elpremas ĝin super la danĝera parto. Ŝi jam vidis tiom da stranguloj en sia kariero, ke apenaŭ miras. Por esti sekura, li tranĉas duan citronon. Ŝpruc! ankoraŭ kelkajn gutojn. Ĉe la tria citrono la horizontalulino ribelas:
  3300.  
  3301. — Nu, knabego, ĉu vi venis por fiki aŭ por sorbi ostrojn?
  3302. Bervalajxo
  3303. (por cisterciano)
  3304. Frapisto ne penetru en tiun tendon: ĝi estas rezervita al paca skermo.
  3305. Jen fluis riveret' antaŭ mi
  3306.  
  3307. Kruko kaj Baniko sidas jam de longe en drinkejo. Proksimiĝas nekonata ŝercemulo.
  3308.  
  3309. — Mi vetas kun vi ducent stelojn, ke mi povas mordi mian dekstran okulon.
  3310.  
  3311. — Neeble, — diras Baniko.
  3312.  
  3313. Li vetas. La nekonato demetas sian vitran okulon kaj mordas ĝin.
  3314.  
  3315. — Nun mi vetas ducent stelojn, ke mi povas mordi la alian okulon.
  3316.  
  3317. — Neeble, — diras Kruko.
  3318.  
  3319. Li vetas. La nekonato demetas sian protezan dentaron kaj per ĝi mordas la maldekstran okulon.
  3320.  
  3321. — Ek al nova veto. Mi povas pisi sur vin ne malsekigante vin.
  3322.  
  3323. — Mi estas scivola, — diras Kruko. — Mi kontrolos, ĉu tiu sinjoro vere ne malsekigas vin.
  3324.  
  3325. La nekonato komencas malplenigi sian vezikon, kaj flava likvaĵo ŝprucas sur la krurumojn kaj la ŝuojn de Baniko.
  3326.  
  3327. Subite Baniko kriegas:
  3328.  
  3329. — Haltu! haltu! Fia porko, mi estas jam tute malseka.
  3330.  
  3331. Kruko riproĉas la nekonaton:
  3332.  
  3333. — Kial vi faris tion?
  3334.  
  3335. La nekonato kviete respondas, rebutonante sian pantalonon:
  3336.  
  3337. — Mi kompatis. Mi ne volis, ke vi perdu ĉiujn vetojn.
  3338. Nur rekte, kuraĝe kaj ne flankiĝante
  3339.  
  3340. Kruko estas ebria. Ĉiufoje, kiam li estas ebria, li estas amorema. Ĉar s-ino Kruko jam dormas, li vekas ŝin, por plenumi la geedzan devon. Ŝi malvolonte helpas lin:
  3341.  
  3342. — Ne, ne tiel. Iom pli supren. Ha! vi dolorigas min. Atentu do. Iom pli malsupren. Aŭ! vi ŝiris haron. Ne, tio estas mia femuro. Iom dekstren.
  3343.  
  3344. Fine Kruko blekas malpacience:
  3345.  
  3346. — Mil diabloj! Tuj mi faros truon tie, kie mi troviĝas.
  3347. Ŝi rakontis al li sian tutan aventuron
  3348.  
  3349. S-ino Kruko plendas al kuracisto, ke ŝia edzo jam ne estas tiom arda, kia li estis antaŭ kelkaj jaroj.
  3350.  
  3351. — Metu tiujn tablojdojn en lian manĝaĵon, kaj baldaŭ vi rimarkos ĉe via edzo novan impetemon.
  3352.  
  3353. Post du semajnoj la kuracisto renkontas s-inon Kruko surstrate.
  3354.  
  3355. — Nu, sinjorino, ĉu la medikamento helpis?
  3356.  
  3357. — Ha! sinjoro doktoro, ĉar mia edzo havas malbonan kutimon legi gazeton ĉetable, mi metis al li, nerimarkite, kvar tablojdojn en la supon. Poste li formetis la gazeton kaj rigardis min per frandemaj okuloj. Poste li diris al mi: «Ne restu do kontraŭ mi. Venu sidiĝi apud mi». Kaj poste, ha! sinjoro doktoro, li renversis min sur la tablon kaj li min... Ho! sinjoro doktoro, mi ruĝiĝas rememorante pri tio.
  3358.  
  3359. — Tamen vi ja deziris tion, sinjorino.
  3360.  
  3361. — Jes ja, sen ne en restoracio.
  3362. Servokapabla
  3363.  
  3364. Rekrutoj staras nudaj antaŭ la ekzamenantaro. Militista kuracisto demandas junan bervalanon:
  3365.  
  3366. — Kion signifas tiu ENTO tatuita sur via vira organo?
  3367.  
  3368. — Mi estas fervora esperantisto, sinjoro kapitano, kaj en certaj gloraj momentoj miaj amikinoj povas tie legi la vorton ESPERANTO.
  3369.  
  3370. Post horo la kuracisto denove vidas fortikan bervalanon kun generilo ornamita per ENTO.
  3371.  
  3372. — Ha, ha, ankaŭ ĉe vi oni povas iafoje legi ESPERANTO, ĉu ne?
  3373.  
  3374. — Ne, sinjoro kapitano, — fiere diras la rekruto. — Ĉe mi estas legebla EN LA MONDON VENIS NOVA SENTO!
  3375. Bervalajxo
  3376. (por balotantino)
  3377. Ĉe elektoj ritaj ŝi miras mian sperton.
  3378. Elingita glavo
  3379.  
  3380. Knabo rigardas aŭtomobiliston, kiu ŝvitante ŝanĝas radon de sia veturilo. Li tedas lin per siaj stultaj rimarkoj:
  3381.  
  3382. — Mia paĉjo havas du aŭtojn, kaj ĉe ĉiu li havas du vicradojn. Ha! inteligenta estas mia paĉjo. Por esti sekura, mia paĉjo havas ankaŭ du krikojn. Kaj mia paĉjo havas du...
  3383.  
  3384. La tedata aŭtomobilisto, kiu ĵus finis sian riparon kaj urinas en angulo, turnas sin al la knabo kaj kolere krias:
  3385.  
  3386. — Ĉu ankaŭ da tio via paĉjo havas du?
  3387.  
  3388. — Jes, — aplombe respondas la knabo. — Unu malgrandan, kiel la via, por pisi, kaj unu grandegan, kiam li postkuras la servistinon.
  3389.  
  3390. Okazon kaptu ĉe l' kapo, ĉar la vosto estas glita
  3391.  
  3392. Kruko: — Ĉu vi vidas la belan sinjorinon, tie?
  3393.  
  3394. Baniko: — Jes.
  3395.  
  3396. Kruko: — Estus eble al mi fiki ŝin.
  3397.  
  3398. Baniko: — De kiam vi konas ŝin?
  3399.  
  3400. Kruko: — Mi tute ne konas ŝin, sed ĝuste nun mi havas erektiĝon.
  3401.  
  3402. En kolegio instruisto okaze aŭdas lernanton konfidi al kamarado:
  3403.  
  3404. — Mi kuŝis kun Didi.
  3405.  
  3406. La instruisto parolas pri tio kun kolego. Tiu konfesas, ke li mem plurfoje surprizis lernantojn, kiam ili fanfaronis, ke kuŝis kun Didi.
  3407.  
  3408. La kolegiestro, informite, decidas agi kontraŭ la fiulino, kiu delogas la kompatindajn lernantojn. Sed unue li volas koni la amplekson de la malmoralaĵo. Li kunvenigas ĉiujn klasojn kaj malkaŝe petas:
  3409.  
  3410. — Paŝu antaŭen ĉiuj, kiuj havis rilatojn kun Didi.
  3411.  
  3412. Ĉiuj kolegianoj elpaŝas. La instruistoj estas teruritaj. Nur unu juna, anĝelmiena lernanto restis sur sia loko. La direktoro prenas lin en siajn brakojn kaj ekploras:
  3413.  
  3414. — Kompatinda infano, la sola, kiu ne perversiĝis inter tia grego da porkoj! Kiel vi nomiĝas, etulo?
  3415.  
  3416. — Didi, sinjoro direktoro.
  3417. Interpopola konduto
  3418.  
  3419. El Babakotomagelo, unu el la plej malgrandaj insuloj de la arkipelago Matoko, al internacia kongreso en Bervalo venis bela junulino. Ŝi konatiĝis kun Kruko, kiu ĉiujare profitas la kongreson, por praktike studi la amorajn morojn de foraj popoloj.
  3420.  
  3421. Tiufoje li miras pri la kompleta nescio de la juna insulanino. Ŝi konas nur unu geiĝan manieron, la t.n. naturan pozicion.
  3422.  
  3423. — Ĉu en Babakotokotopo oni ne faras 69?
  3424.  
  3425. Ŝi malfermas la okulojn. Per sorĉa voĉo li deklamas la versojn de Peter Peneter:
  3426. «Numero dolĉa: 69. Genuas
  3427. Mi super vi, la kapo ĉe l' ingven'...»
  3428.  
  3429. Tiel li vekas ŝian scivolon, ŝian deziron, ŝian voluptemon, kaj post momento ili ekĝuas sur fremda lito la numeron dolĉan.
  3430.  
  3431. Subite la Babakotomagelanino abrupte saltas, aŭdante Krukon murmuri:
  3432.  
  3433. — En tiu loko jam kunvenis miloj da samideanoj.
  3434.  
  3435. — Kion vi diris?
  3436.  
  3437. Kruko ridetas, klarigante al sia ekzotika amikino:
  3438.  
  3439. — Mi ĵus legis pecon de Heroldo de Bervalo forgesitan en via karna valo.*
  3440. *
  3441. Unua rimarko: Temas pri la inaŭgura parolado de la Konstanta Kongresa Sekretario, kiu esprimis la deziron, ke liaj gravaj vortoj flugu de loko al loko.
  3442.  
  3443. Dua rimarko: Kruko certe legis la verkojn de Raymond Schwartz.
  3444.  
  3445. Dumviva membro
  3446.  
  3447. Nekonato eniras apotekon. Li ne scias, kiel klarigi sian viran aferon, ĉar enestas nur apotekistino. Li flustras:
  3448.  
  3449. — Fraŭlino, mi havas konstantan erektiĝon. Kion vi povas doni al mi?
  3450.  
  3451. — Tio estas stranga kazo. Atendu momenton.
  3452.  
  3453. Ŝi malaperas kaj post kelkaj minutoj revenas el la postbutiko, dirante.
  3454.  
  3455. — Mia fratino kaj mi proponas al vi loĝon, manĝon kaj tri mil stelojn pomonate.
  3456. Vort' en ĝusta momento faras pli ol arĝento
  3457.  
  3458. En la urbodomo juna oficisto ekvidas koleginon apogita sur la breton de fenestro. Rigardante eksteren, ŝi prezentas al li belegan enjupitaĵon. Li mallaŭte proksimiĝas kaj ŝerce klakas per mano sur ŝian rondan postaĵon.
  3459.  
  3460. Ŝi abrupte turnas sin al li. Katastrofo! Fatala eraro! Ŝi estas la edzino de la urbestro.
  3461.  
  3462. La oficisto scias, ke li estas tuj eksigota kaj eble kondamnota. Li balbutas:
  3463.  
  3464. — Sinjorino, se via koro estas same malmola, kiom via postaĵo, mi estas perdita.
  3465.  
  3466. Flatite, ŝi ridetas kaj pardonas.
  3467.  
  3468. En popola drinkejo oni vokas Banikon al telefono. Ĉar li timas, ke iu dume trinkos lian multekostan vinon, li lasas slipon sur la tablo: «Mi kraĉis en la glason».
  3469.  
  3470. Kiam li revenas, li vidas alskribon sur la slipo: «Ankaŭ mi».
  3471. Por paro amanta ĉiu loketo sufiĉas
  3472.  
  3473. Ginekologo ekzamenas gravedan virinon.
  3474.  
  3475. — La akuŝo certe ne estos facila, ĉar la infano estas malbone lokita.
  3476.  
  3477. — Sinjoro doktoro, tio ne mirigas min, — ŝi ĝemas. — Estis tiom maloportune en la malgranda aŭto de mia fianĉo.
  3478. Homa doloro
  3479.  
  3480. S-ino Kruko iris al kuracisto.
  3481.  
  3482. — Sinjoro doktoro, mi ne plu povas dormi. Donu do al mi kontraŭkoncipajn pilolojn.
  3483.  
  3484. — Sed, sinjorino, tiaj piloloj ne helpos vin dormi.
  3485.  
  3486. — Ili ja estas ne por mi, sed por mia filino.
  3487.  
  3488. — Mi tute ne komprenas vin.
  3489.  
  3490. — Sinjoro doktoro, de kelkaj semajnoj mi ne plu povas dormi, ĉar mia filino ĉiuvespere eliras el la hejmo.
  3491. La mistero de l' sango
  3492.  
  3493. — Kara amikino, via bebo estas vera portreto de sia patro.
  3494.  
  3495. — Espereble mia edzo neniam rimarkos tion.
  3496.  
  3497. Knabo eniras apotekon:
  3498.  
  3499. — Ĉu vi povas vendi al mi pakaĵon da menstruaj tukoj SEKURO?
  3500.  
  3501. — Jes, etulo. Estas afable de vi, ke vi faras aĉetojn por via panjo.
  3502.  
  3503. — Ili estas ne por mia panjo.
  3504.  
  3505. — Do verŝajne por via granda fratino?
  3506.  
  3507. — Mi ne havas fratinon.
  3508.  
  3509. — Por kiu do vi aĉetas ilin?
  3510.  
  3511. — Por mi. Mi preparas sportan ekzamenon, kaj mi legis reklamon en Heroldo de Bervalo: «Dank' al la menstruaj tukoj SEKURO vi povas facile naĝi, rajdi kaj bicikli».
  3512. Dancu marionetoj
  3513.  
  3514. — Kompatinda amiko, kio al vi okazis? Kial via vizaĝo estas tiel bandaĝita?
  3515.  
  3516. — Ha, hieraŭ vespere, dum mi tangis kun mia amikino en ties ĉambro ĉe radio-muziko, min surprizis ŝia patro.
  3517.  
  3518. — Sed simpla tango ja ne povas tiel kolerigi.
  3519.  
  3520. — La patro de mia amikino ne sciis, ke ni dancas. Li estas tute surda.
  3521.  
  3522. S-ino Baniko devas ĉeesti festenon. Ĉar ŝi terure malvarmumis, ŝi kunprenas du naztukojn, unu en la mansaketo kaj unu en la korsaĵo. Vespere la unua naztuko estas neuzebla pro malsekeco. S-ino Baniko ŝovas manon en la korsaĵon, sed ŝi ne trovas la duan naztukon. Ŝi sondas dekstre kaj maldekstre. Ŝi metas ambaŭ manojn en la dekoltaĵon. Ŝi febre palpas sian bruston.
  3523.  
  3524. Kiam ŝi rimarkas, ke ĉiuj ĉeestantoj subite silentiĝis kaj miras ŝian strangan serĉadon, ŝi murmuras, ruĝiĝante:
  3525.  
  3526. — Mi tamen estas certa, ke antaŭe mi havis du.
  3527. Ju pli granda la deziro, des pli kara la akiro
  3528.  
  3529. Pentristo renkontas sensacie belan, seksallogan virinon. Li balbutas:
  3530.  
  3531. — Mi estas portretisto. Ĉu vi akceptus pozi por mi?
  3532.  
  3533. — Volonte. Tio kostos tri mil stelojn.
  3534.  
  3535. La pentristo kolektas ĉiujn siajn ŝparaĵojn, sed dum la dua pozado li tiom ardas, ke li proponas:
  3536.  
  3537. — Mi deziras pentri vian bruston nuda.
  3538.  
  3539. — Volonte, tio kostos kvar mil stelojn.
  3540.  
  3541. La pentristo prunteprenas monon de ĉiuj konatoj kaj amikoj. Kaj li konfesas al ŝi:
  3542.  
  3543. — Ĝis nun mi ne kuraĝis diri al vi, ke mi dezirus pentri vin tute nuda.
  3544.  
  3545. — Volonte. Tio kostos ok mil stelojn. Li lombardas siajn meblojn, almozpetas surstrate, ĝis li havas la necesan monsumon. Kiam la belulino staras nuda antaŭ li, la pentristo eksalivumas pro voluptemo. Li ekkrias:
  3546.  
  3547. — Ha, karulino, vi vere frenezigis min. Mi deziras vin, mi avidas vian karnon, mi nepre devas vin amori. Diru, kiom mi pagu por ĝui vian korpon.
  3548.  
  3549. — Kiel ĉiuj ceteraj — mil stelojn. Tio estas mia tarifo.
  3550. La misvojo
  3551.  
  3552. En malliberejo kondamnito devas ŝanĝi la ĉelon. Liaj kunuloj avertas lin:
  3553.  
  3554. — Atentu. En via nova ĉelo vi trovos nur danĝerajn pederastojn. Ili verŝajne perfortos vin.
  3555.  
  3556. — Ne timu, kamaradoj. Nur rigardu tion.
  3557.  
  3558. Li malfermas sian pantalonon kaj montras jenan tatuaĵon sur la postaĵo: «Eniro malpermesita. Mordema tenio».
  3559. Bervalajxo
  3560. (por kamparanino)
  3561. Sinjorino, kapoto ne sufiĉas por via riĉo, se sub ĝi ne estas ĉaro da puraj ovoj.
  3562. Amu edzinon plej kore, sed tenu ŝin bonmore
  3563.  
  3564. Baniko: — Mia edzino estas aĉa skoldemulino. La kunvivado kun ŝi estas infera. Mi ŝatus scii, kial via edzino estas tiom bona, tiom afabla, tiom komplezema.
  3565.  
  3566. Kruko: — Facile. Mi regule batas ŝin unu fojon ĉiusemajne.
  3567.  
  3568. Baniko: — Kial?
  3569.  
  3570. Kruko: — Eĉ kiam mi ne scias, ŝi scias — kial.
  3571. La stranga butiko
  3572.  
  3573. En la juda kvartalo de Bervalo Kruko vidas en montrofenestro vekhorloĝojn. Unu el ili multe plaĉas al li. Li eniras la butikon:
  3574.  
  3575. — Mi deziras tiun vekhorloĝon.
  3576.  
  3577. — Mi ne vendas horloĝojn. Mi estas la oficiala cirkumcidisto de la juda komunumo.
  3578.  
  3579. — Kial do tiuj horloĝoj?
  3580.  
  3581. — Kion do vi volas, ke mi prezentu en mia montrofenestro?
  3582.  
  3583. S-ino Kruko kaj s-ino Baniko interŝanĝas impresojn pri sia geedza vivo.
  3584.  
  3585. S-ino Kruko: — Mia edzo kaj mi dormas en apartaj ĉambroj. Ni lasas tamen la pordon malfermita inter la ĉambroj.
  3586.  
  3587. S-ino Baniko: — Kaj kiel okazas koncerne la geedzan devon?
  3588.  
  3589. S-ino Kruko: — Kiam mia edzo deziras min, li mallaŭte fajfas. Kaj mi tuj iras en lian liton.
  3590.  
  3591. S-ino Baniko: — Sed kiel vi povas konigi vian edzon pri via propra amoremo?
  3592.  
  3593. S-ino Kruko: — Estas facile. Mi tiam demandas lin: «Karulo, ĉu vi ne ĵus fajfis?»
  3594. Nuksoj venis, kiam dentoj elfalis
  3595.  
  3596. Juna viro erare eniras hotelan ĉambron, kie maljunulino ĵus senvestiĝis.
  3597.  
  3598. — Ho, pardonu, sinjorino. Mi eraris.
  3599.  
  3600. — Jes, amiko. Vi venas kvardek jarojn tro malfrue.
  3601. La naiveco de pastro Brown
  3602.  
  3603. Juna pastro sidas unuafoje en konfesejo. Bela pekulino ĵus deklaris:
  3604.  
  3605. — Patro, mi faris 69 kun mia edzo.
  3606.  
  3607. La sensperta pastro, neniam leginte la 39an soneton de P.Peneter, tute ne scias, kio estas tiu peko. Per lertaj demandoj li tamen igas la konfesantinon doni al li kelkajn detalojn pri la mistera numero. Poste li balancas la kapon, nenion dirante. Tiu silento timigas la belan pentemulinon.
  3608.  
  3609. — Patro, ĉu estas tre grava peko?
  3610.  
  3611. — Jes, — flustras li. — tio estas grava peko.
  3612.  
  3613. Kaj li ekkrias, levante la manojn kaj la okulojn al la ĉielo:
  3614.  
  3615. — Sed kia mirinda kombinaĵo!
  3616. Vojaĝo interne de mia ĉambro
  3617.  
  3618. Revenante vespere de vojaĝo, Baniko vidas fremdajn virajn vestaĵojn en sia dormoĉambro. Lia edzino ŝajnas tre embarasita en la lito. Suspektante, ke io estas ne en ordo, Baniko priserĉas la loĝejon kaj efektive trovas nudan viron en la formetejo. Li kolere eltiras lin el la kaŝejo kaj krias:
  3619.  
  3620. — Mi konas vin, mi jam vidis vin. Kiam? Kie?
  3621.  
  3622. — Pasintmonate en la ŝranko.
  3623.  
  3624. Kruko proponas maldecajn agojn al junulino. Ŝi rifuzas:
  3625.  
  3626. — Neniam antaŭ la edziniĝo.
  3627.  
  3628. — Do mi atendu ĝis post via edziniĝo.
  3629.  
  3630. Maljunulo deklaras al Kruko:
  3631.  
  3632. — Mi neniam fumis, mi neniam drinkis, mi neniam amoris, kaj tial mi povos baldaŭ festi mian centan naskiĝtagon.
  3633.  
  3634. — Kiamaniere?
  3635. Vivo de plantoj
  3636.  
  3637. Vespere junaj gefratoj diskutas en sia ĉambro pri la deveno de la infanoj.
  3638.  
  3639. — Oni trovas ilin en rozoj, — diras la plej juna.
  3640.  
  3641. — Ne, en brasikoj. Kion vi penas pri tio, Joĉjo?
  3642.  
  3643. La dekjara Joĉjo kompateme ridetas pri tia nescio kaj moke respondas:
  3644.  
  3645. — Jen en rozoj, jen en brasikoj.
  3646.  
  3647. Post unu horo oni aŭdas el la apuda dormoĉambro de la gepatroj ritman litoknaradon.
  3648.  
  3649. — Kion do ili faras? — demandas la plej juna.
  3650.  
  3651. Joĉjo rikanas:
  3652.  
  3653. — Ĝardenlaborojn!
  3654. Kiu devas, tiu elekti ne povas
  3655.  
  3656. Modelan farmobienon vizitas ges-oj Kruko. En angulo de stalo atendas fortika virbovo. La gvidisto klarigas:
  3657.  
  3658. — Tie estas la geiĝejo.
  3659.  
  3660. S-ino Kruko montras egan intereson.
  3661.  
  3662. — Kiom da sekskuniĝoj plenumas tiu bovo?
  3663.  
  3664. — Proksimume dek aŭ dek du ĉiutage.
  3665.  
  3666. S-ino Kruko turnas sin al la edzo kun riproĉa mieno.
  3667.  
  3668. — Ĉu vi aŭdis? Dek aŭ dek du!
  3669.  
  3670. — Eble, sed li ŝanĝas ĉiufoje la inon.
  3671. La Fundamento
  3672.  
  3673. S-ino Baniko revenas hejmen kun multekosta koliero.
  3674.  
  3675. — Rigardu, karulo, kion mi gajnis per tombola bileto.
  3676.  
  3677. Post kelkaj tagoj Baniko miras, vidante sian edzinon vestita per vizonpelta mantelo.
  3678.  
  3679. — Jes, karulo, mi gajnis tiun mantelon per tombola bileto. Sed mi estas nun tre laca. Ĉu vi povus prepari al mi banon?
  3680.  
  3681. — Volonte.
  3682.  
  3683. S-ino Baniko malvestas sin kaj iras en la banĉambron.
  3684.  
  3685. — Karulo, kial vi verŝis tiom malmulte da akvo en la bankuvon?
  3686.  
  3687. — Karulino, mi ne volas, ke vi difektu vian tombolan bileton, malsekigante ĝin.
  3688. Universala skribo
  3689.  
  3690. En arkeologia instituto profesoro diktas malnovegiptan tekston. La studentoj, kiuj jam de pluraj jaroj lernis la hieroglifojn, nun diligente desegnas hometojn, birdetojn kaj aliajn ĉiuspecajn signoj.
  3691.  
  3692. Kiam la profesoro diktas «La reĝino donis al la faraono grandan plezuron», studento klinas sin al najbaro kaj demandas:
  3693.  
  3694. — Kiel vi skribis «grandan plezuron»?
  3695.  
  3696. — Per malgranda piĉo.
  3697.  
  3698. — Panjo, ĉu estas vere, ke la anĝeloj havas flugiloj?
  3699.  
  3700. — Jes.
  3701.  
  3702. — Ili do povas flugi?
  3703.  
  3704. — Certe.
  3705.  
  3706. — Ĉu ankaŭ nia servistino povas flugi?
  3707.  
  3708. — Kial tiu demando?
  3709.  
  3710. — Hieraŭ paĉjo nomis ŝin «anĝelo mia» kiam kisis.
  3711.  
  3712. — Ŝi forflugos morgaŭ matene.
  3713. Stranga heredaĵo
  3714.  
  3715. Dezirante resti juna laŭ la fama metodo de profesoro Voronof, okdekjarulo greftis al si ĉimpanzajn testikojn. Nun li estas feliĉega, ĉar lia edzino gravediĝis.
  3716.  
  3717. En kliniko li malpacience atendas la rezultojn de la akuŝo. Kiam la pordo de la atendejo malfermiĝas, li impetas al la flegistino:
  3718.  
  3719. — Nu, fraŭlino, ĉu knabo aŭ knabino?
  3720.  
  3721. — Ni ankoraŭ ne povas ekscii tion, ĉar ĝi tuj saltis kaj grimpis sur ŝrankon.
  3722. Kion vi pripensas, tio al vi venas
  3723.  
  3724. Du amikinoj babilas:
  3725.  
  3726. — Malgraŭ multaj baraktoj mi ne sukcesis akiri vizonpeltan mantelon. Kiel do vi sukcesis?
  3727.  
  3728. — Tute simple. Mi ne baraktis.
  3729. Montru moneron, ĉio fariĝos
  3730.  
  3731. Diboĉema maljunulo sidas apud infanludejo kaj rigardas per lascivaj okuloj ŝnursaltantajn knabinojn. Al tiu, kiu saltas plej alten, li donas plurfoje bombonojn. Tiam proksimiĝas knabino, kiu senhonte deklaras:
  3732.  
  3733. — Se vi donacos al mi 20 stelojn, mi montros al vi, kie oni operaciis min pri apendicito.
  3734.  
  3735. Salivumante pro voluptemo, la maljunulo tuj donas al ŝi la 20 stelojn. Ŝi tiras lin en apudan dezertan straton, montras al li domon kaj forkuras, ridante:
  3736.  
  3737. — Jen en tiu kliniko oni min operaciis.
  3738. Estro ne malsatas
  3739.  
  3740. Riĉulo invitis junan laboristinon de sia fabriko al vespermanĝo en luksa restoracio. Jam de longe li amindumas la belulinon, kaj li esperas, ke nun venis la ŝanco konkeri ŝin.
  3741.  
  3742. Ĉetable la malriĉa laboristino mendas ĉiujn plej multekostajn manĝaĵojn: kaviaron, palinuron, alaŭdan hepataĵon, ĉampanon...
  3743.  
  3744. Kun iom malmodesta tono la riĉulo diras al ŝi:
  3745.  
  3746. — Vi verŝajne ne manĝas ofte tiajn aĵojn en via familio.
  3747.  
  3748. — Jes, sed en mia familio neniu volas kuŝi kun mi.
  3749.  
  3750. En Heroldo de Bervalo aperis anonceto: «Luebla al fraŭlo luksa apartamento kun marmora banĉambro, televidilo, telefono, k.t.p.»
  3751.  
  3752. Malgraŭ la tre alta prezo iu sinjoro sonorigas ĉe la indikita adreso. La pordon malfermas bela virino tute nuda. La fraŭlo, mirante, demandas:
  3753.  
  3754. — Kiu vi estas?
  3755.  
  3756. — K.t.p.
  3757. Diligenta kolegaro
  3758.  
  3759. Virino estas graveda. Ŝi baldaŭ havos sian dekduan infanon. La kuracisto, balancante la kapon, demandas ŝin:
  3760.  
  3761. — Ĉu via edzo do ne estas singarda?
  3762.  
  3763. — Li estas, sed la aliaj ne.
  3764. Funebra parolado
  3765.  
  3766. Vidvo ploregas dum enterigo de sia edzino. La larmoj fluas neelĉerpeble. Liajn amikojn emociegas tia ĉagreno. Ili provas konsoli lin:
  3767.  
  3768. — Tio estas terura, kompreneble. Sed estu kuraĝa. Pripensu, ke post jaro aŭ du vi eble renkontos alian virinon.
  3769.  
  3770. — Jes, post jaro aŭ du! Sed kion mi faru hodiaŭ vespere?
  3771.  
  3772. Virino konatiĝis kun eta ĉino. Li invitas ŝin en sian loĝejon, promesante eksterordinarajn ĝuojn. La ĝuema virino vespere vizitas la etan ĉinon, kaj efektive li montras sin en la lito vera eksperto. Post iom da tempo li diras: «Atendu momenton» kaj malaperas sur la liton. Kiam li revenas, li denove superŝutas ŝin per nekredeblaj amorfantazioj. Poste li diras: «Atendu momenton» kaj malaperas sub la liton. Kiam li revenas, la virino miras, ke li estas kapabla doni al ŝi ankoraŭ tiom da karnaj plezuroj. Ŝi deziras scii, kiun rimedon li uzas, kaj, kiam li diras: «Atendu momenton», ŝi rigardas sub la liton kaj malkovras tie ... sep etajn ĉinojn.
  3773. Kvarpieda kamarado
  3774.  
  3775. De sur sia balkono junaj geedzoj observas spektaklon. Ĝuste antaŭ sia domo ili vidas gehundojn, kiuj kopulacias laŭ la kutima hunda maniero. La jua viro flustras al sia emociita edzino:
  3776.  
  3777. — Ankaŭ tion mi ŝatus fari kun vi.
  3778.  
  3779. La juna edzino ribelas:
  3780.  
  3781. — Fi! Hontu. Ni ne estas bestoj.
  3782.  
  3783. — Tio tamen estus certe agrabla.
  3784.  
  3785. — Komence mi devas priparoli tion kun mia panjo.
  3786.  
  3787. En la sekva tago la konsultita patrino konsilas al sia filino:
  3788.  
  3789. — Ĉiel plaĉu al via edzo. Faru ĉion, kion li petas de vi.
  3790.  
  3791. Vespere la juna viro demandas sian edzinon:
  3792.  
  3793. — Nu, ĉu via patrino samopinias kun mi?
  3794.  
  3795. — Jes. Mi do akceptas fari tion, kiel vi deziras. Sed, mi petegas vin, pro la najbaroj prefere ne sur nia trotuaro.
  3796. La tempo ĉiam malkaŝas la veron
  3797.  
  3798. — Diru al mi, Baniko, ĉu vi memoras pri nia vojaĝo antaŭ ses monatoj.
  3799.  
  3800. — Jes, Kruko, mi memoras.
  3801.  
  3802. — Ni pasigis nokton en kastelo, ĉe riĉa vidvino, kaj vi poste neniam diris al mi, ke vi profitis la okazon, por kuŝi kun la vidvino.
  3803.  
  3804. — Jes, mi konfesas, ke mi tiam ĝuis agrablan nokton.
  3805.  
  3806. — Mi ĵus ricevis leteron de ŝia notario. Mi ŝatus scii, kial vi diris al ŝi, ke vi nomiĝas Kruko.
  3807.  
  3808. — Pardonu, amiko. Mi ne pensis, ke tio havos sekvojn.
  3809.  
  3810. — Mi pardonas tiom pli, ke la vidvino mortis kaj postlasis al mi sian tutan heredaĵon.
  3811. En tolaĵo virino vidiĝas
  3812.  
  3813. S-ino Kruko rimarkas, ke la servistino metas ĉiutage mamzonon en la lesivotajn tolaĵojn.
  3814.  
  3815. — Laŭdinda estas ja la higieno, sed ĉu al vi ne ŝajnas, ke via puremo estas troa? Eĉ mia filino ne ŝanĝas tiom ofte la mamzonon.
  3816.  
  3817. — Eble, sinjorino, sed la fianĉo de fraŭlino Kruko estas advokato. Mia amiko estas karbovendisto.
  3818. Vivu longe kaj en sano ĉiu akademiano
  3819.  
  3820. Maljuna akademiano profitas internacian kongreson por viziti junan kongresaninon en ties hotelĉambro. Bedaŭrinde lia aĝo malhelpas lin atingi la necesan potencon, por kontentigi ŝin.
  3821.  
  3822. Malpacience ŝi murmuras:
  3823.  
  3824. — Mia korpo estas tamen bele. Rigardu do, kiel ĉarme estas mia brusto. Ĉu vi ne trovas mian ventron rave? Ha! mi deziregas, ke vi igu min feliĉe.
  3825.  
  3826. Per ĉagrena voĉo la akademiano demandas:
  3827.  
  3828. — Kial tiu uzaĉo de la e-vorto?
  3829.  
  3830. — Pro la e-fiko!
  3831. Ŝlosilo uzata ruston ne konas
  3832.  
  3833. En la jaro 1292 okazis la naŭa kruca militiro. Antaŭ ol forlasi sian bervalan kastelon, la grafo Baniko la IIIa venigis sian vasalon Kruko kaj diris al li:
  3834.  
  3835. — Kara barono Kruko, mi fidas al vi. Jen la ŝlosilo de la ĉastozono, kiu devigos mian edzinon resti fidela ĝis mia reveno. Ĵuru al mi, ke vi respektos la honoron de la grafino.
  3836.  
  3837. — Mi ĵuras.
  3838.  
  3839. Kun laŭtaj fanfaroj kaj flirtantaj standardoj Baniko la IIIa ekrajdis al Jerusalemo. Li estis apenaŭ du mejlojn for de Bervalo, kiam vidis la baronon Kruko algalopi ŝvitante kaj kriante:
  3840.  
  3841. — Haltu, grafa moŝto, haltu! Vi donis al mi neĝustan ŝlosilon.
  3842.  
  3843. Virbovo, trovinte ganton sur herbejo, galante demandas belan bovinon:
  3844.  
  3845. — Fraŭlino, ĉu vi perdis vian mamzonon?
  3846.  
  3847. Maljuna fraŭlino adoptis miksrasan hundon nomitan Vilpugulo. Ĉar ŝi estas tre pia, ŝi kutimiĝis konduki la hundon ĉiudimanĉe en la preĝejon. Tio kompreneble ne plaĉas al la aliaj paroĥanoj, kaj delegacio da bigotinoj intervenas ĉe la pastro.
  3848.  
  3849. — Sinjoro paroĥestro, ne decas, ke hundo eniru preĝejon. Estas des pli sakrilegie, ke tiu hundaĉo nomiĝas (ni apenaŭ kuraĝas prononci la nomon) Vilpugulo.
  3850.  
  3851. La paroĥestro petas la mastrinon de Vilpugulo de nun lasi la hundon hejme. La maljuna fraŭlino malvolonte akceptas.
  3852.  
  3853. Sekvadimanĉe ĉio estas en ordo, kaj neniu hundo ĝenas la Diservon. La piularo aŭskultas kortuŝan predikon. Ve! Vilpugulo sukcesis forkuri el la domo, kaj meze de la prediko ĝi puŝas la pordon de la preĝejo. Per emocia voĉo la pastro ĝuste prilaboras la animojn de sia zorgataro:
  3854.  
  3855. — Gefratoj, ĉiu el vi, kiu estas ... (li ekvidas la hundon) Vilpugulo, tuj eliru el la domo de Dio!
  3856.  
  3857. La ĉeestantoj obeeme ekstaras kaj direktiĝas al la elirejo. La pastro tute ne komprenas. Li forlasas la predikseĝon kaj kuras en la navon. Nur la maljuna fraŭlino restis sur sia loko.
  3858.  
  3859. — Fraŭlino, fraŭlino, kio okazas?
  3860.  
  3861. Ŝi balbutas per kapreska voĉo:
  3862.  
  3863. — Sinjoro paroĥestro, hodiaŭ matene defalis la lasta haro de mia pugo.
  3864. Fluidaĵo sen difino...
  3865.  
  3866. Avarulo devas analizigi sian urinon. Ĉar la prezo de tia ekzameno ŝajnas al li tre alta, li decidas, ke la tuta familio profitu la analizon, kaj portas al la apoteko botelon da opa likvaĵo.
  3867.  
  3868. Kompreneble la apotekisto tuj rimarkas la trompon de la avarulo, kaj kiam tiu revenas por informiĝi pri sia sanstato, la apotekisto deklaras:
  3869.  
  3870. — Sinjoro, vi havas sifilison, via bopatrino ikteron, via filo blenoragion, via filino estas graveda, via katino seksardas kaj via edzino same.
  3871.  
  3872. Antaŭ la rekrutekzameno soldatiĝontoj staras nudaj. Subite militista kuracisto proksimiĝas al junulo, kies peniso montras egan eksciton kaj kolere blekas:
  3873.  
  3874. — Porko, hontu! Ĉu vi ne povas stari normale kiel viaj kamaradoj?
  3875.  
  3876. — Mi ŝatus, — pepas la virineska rekruto. — sed vi devas unue elirigi la junan blondan leŭtenanton.
  3877. Li estas tiel dika, ke li ne povas trairi tra nia mallarĝa pordo
  3878.  
  3879. Infanoj eliras el la lernejo kaj diskuras. Antaŭ la pordo staras dikventra viro. Instruistino proksimiĝas al li kaj demandas:
  3880.  
  3881. — Ĉu vi atendas infanon?
  3882.  
  3883. — Ne, mi estas hidropsulo.
  3884. Ne ekzistas en komerco amikeco nek ŝerco
  3885.  
  3886. Kruko ricevas de Baniko komercleteron, en kiu li trovas tridek sep tajperarojn. Ĝoje li prenas sian ĉapelon, dirante:
  3887.  
  3888. — Mi tuj vizitu lin. Li certe ĵus dungis novan amorvekan sekretariinon.
  3889. Esprimo de sentoj
  3890.  
  3891. Kruko estas invitita al vespermanĝo ĉe la grafino Mambolino. Ĉeestas ankaŭ dekduo da gemondumanoj. Dum oni surtabligas la deserton, la grafino turnas sin al Kruko, petante:
  3892.  
  3893. — Sinjoro Kruko, rakontu do al ni iun el viaj aventuroj, kiam vi vojaĝis en Hindujo.
  3894.  
  3895. Tusetante, por klarigi la voĉon, Kruko komencas:
  3896.  
  3897. — Iam mi paŝis laŭ mallarĝa vojeto en ĝangalo, kiam mi subite renkontis grandan tigron. Senhezite mi alŝultrigis mian karabenon, sed bedaŭrinde ĝi malfunkciis.
  3898.  
  3899. — Ho, kaj poste?
  3900.  
  3901. — Poste mi kaptis mian ponardon, kaj, kiam la tigro estis tute proksime, mi eligis teruran krion: Ĥĥĥĥaaa!
  3902.  
  3903. — Kaj poste?
  3904.  
  3905. — Ve, mi fekaĉis en mian pantalonon.
  3906.  
  3907. La ĉeestantaron konsternas tia triviala esprimmaniero, nekutima en la mondumo. La sinjorinoj krietas: ŝoke! La sinjoroj maĉas siajn lipharojn. La grafino provas ripari la bedaŭrindan incidenton:
  3908.  
  3909. — Estas facile kompreneble, ke en tia situacio, kiam oni troviĝas antaŭ la faŭko de tigro, la organismo reagas...
  3910.  
  3911. Kruko interrompas ŝin:
  3912.  
  3913. — Ne antaŭ la tigro mi fekaĉis en la pantalonon, sed ĝuste nun, kiam blekis: Ĥĥĥĥaaa!
  3914. Bervalajxo
  3915. (por piulino)
  3916. De kruco batala neniam fariĝos organo por kristanismo.
  3917. Promeso estas larĝa, plenumo estas ŝarĝa
  3918.  
  3919. Pastro miras, ke multaj piuloj iafoje ridas dum lia predikado. Li informiĝas, kaj la pedelo diras al li:
  3920.  
  3921. — Sinjoro paroĥestro, sub la katedro estas mustruo, kaj dum vi parolas, ofte eliras muso, kaj kaprioletas antaŭ viaj piedoj.
  3922.  
  3923. La sekvantan dimanĉon dum la prediko maljuna, surda fraŭlino eligas furzon, kiu ridigas ŝiajn najbarojn. La pastro, miskomprenante tiun gajon, interrompas sian paroladon:
  3924.  
  3925. — Trankviliĝu, gefratoj. Ties trueton mi ŝtopos hodiaŭ vespere.
  3926. Ankoraŭ neniu plaĉis al ĉiu
  3927.  
  3928. Nekonato demandas Krukon:
  3929.  
  3930. — Ĉu vi estis en Parizo lastan mardon?
  3931.  
  3932. Kruko elpoŝigas notlibreton, foliumas ĝin kaj deklaras:
  3933.  
  3934. — Jes.
  3935.  
  3936. — Vi estis tie kun mia edzino en hotelo. Mi diru, ke mi tute ne estas kontenta.
  3937.  
  3938. Kruko rekonsultas sian notlibreton kaj asertas:
  3939.  
  3940. — Ankaŭ mi ne estis kontenta.
  3941.  
  3942. En Bervalo, kiel en multaj aliaj urboj, horizontalaj fendoj en la pordoj ebligas enĵeti poŝtaĵojn en la loĝejojn. Foje leterportisto sonorigas ĉe Kruko por doni registritaĵon. S-ino Kruko ĵus eliris el la banĉambro kaj, ne volante montri sian nudecon al nekonata vizitanto, pepas per infana voĉo:
  3943.  
  3944. — Mi estas sola. Mia panjo malpermesis al mi malfermi la pordon.
  3945.  
  3946. La leterportisto kliniĝas al la pordofendo, enrigardas kaj flustras:
  3947.  
  3948. — Nu, eta krispakapulo, diru al via panjo, ke mi revenos.
  3949.  
  3950. — Ĉu vi vidis la fratineton, kiun alportis cikonio?
  3951.  
  3952. — Mi ne sciis, ke paĉjo amoras cikoniojn.
  3953. Saĝo abunda, sed ne profunda
  3954.  
  3955. En la bervala zoologia ĝardeno aro da maljunaj fraŭlinoj proteste klukas kontraŭ la sinteno de simio, al kiu ili ĵus donacis saketon da prunoj. La besto malfermas ĉiun prunon, eltiras la kerneton, ŝovas ĝin en sian postaĵon, poste remetas la kerneton en la frukton kaj fine manĝas la tuton.
  3956.  
  3957. La ŝokitaj fraŭlinoj atentigas gardiston pri tiu skandala konduto. Li ne komprenas ilian indignon:
  3958.  
  3959. — Nu, male, ĝi estas vere inteligenta simio. Antaŭ du semajnoj oni donis al ĝi persikon, kaj la kerno tiom dolorigis ĝian postaĵon, ke la simio nun kalibras ĉiun kernon.
  3960. Silentu donante
  3961.  
  3962. S-ino Baniko rakontas al s-ino Kruko:
  3963.  
  3964. — Imagu, kion mi spertis hieraŭ posttagmeze. Ĉe nia pordo sonorigis nekonato. Post kiam mi enlasis lin en la loĝejon, li puŝis min en la dormoĉambron, kaj, ne respondante al miaj demandoj, li malvestis sin, kaj sen unu vorto li perfortis min sur la lito. Poste li malaperis. Plu senvorte.
  3965.  
  3966. — Ĉu senvorte? Do vi ne povas scii, por kio li venis.
  3967. Bervalajxo
  3968. (por juna vizitantino de tombejo)
  3969. Inter la krucoj, karaj preĝoj konvenas al via amo.
  3970. Per voĉo plena
  3971.  
  3972. En apudaj ĉeloj de necesejo Kruko kaj Baniko, iom ebriaj, provas liberigi sin de obstina konstipeco. Ili reciproke kuraĝigas unu alian per ĝemoj kaj gruntoj:
  3973.  
  3974. — Ĥĥĥa!
  3975.  
  3976. — Ĥĥĥo!
  3977.  
  3978. — Nu, plue! amiko. Ĥĥĥa!
  3979.  
  3980. — Antaŭen, Kruko! Ĥĥĥo!
  3981.  
  3982. Subite aŭdiĝas neta plonĝobruo en ĉelo: plaŭ!
  3983.  
  3984. — Feliĉulo, — murmuras Kruko.
  3985.  
  3986. — Idioto! — krias Baniko. — Enfalis mia poŝhorloĝo!
  3987. Ne diru «hop» antaŭ la salto
  3988.  
  3989. Vintre gesinjoroj Baniko sidas en negliĝoj antaŭ la kameno. Subite li sentas, ke la fajro havas mirindan influon al lia viraĵo. Li krias:
  3990.  
  3991. — Banikino, tuj supreniru al la dormoĉambro. Baldaŭ mi estos amorpreta.
  3992.  
  3993. Ŝi ĝoje kuras en la ĉambron kaj atendas la edzon. Bedaŭrinde, kiam li venas supren de la ŝtuparo, la efiko de la fajro jam malaperas, kaj li malgaje revenas al la varma kameno. Post dek minutojn Baniko krias al la edzino:
  3994.  
  3995. — Karulino, nun mi venas!
  3996.  
  3997. Ve! Kvankam li plej rapide galopas, li ne sukcesas eniri la dormoĉambron kun sia tuta potenco.
  3998.  
  3999. Kun kunpremitaj dentoj Baniko reatendas la miraklon antaŭ la kameno. Samtempe li ŝovas fajrostangon en la flamon. Kiam li estas denove preta, li malrapide supreniras la ŝtuparon, kaj, tenante la fajroruĝan metalan stangon sub la kaprica karna stango, li minace murmuras:
  4000.  
  4001. — Se vi falos, vi brulvundos vian kapon. Se vi falos, vi brulvundos vian kapon...
  4002. Tiuj vortoj estis uzataj laŭ la kreskanta bezono
  4003.  
  4004. Instruisto: — Nomu kelkajn harkovritajn objektojn.
  4005.  
  4006. Bona lernanto: — Broso, peruko, senpolvigilo, peniko...
  4007.  
  4008. Instruisto: — Bone. Kaj vi, Krukido, nomu al mi aliajn harkovritajn objektojn.
  4009.  
  4010. Krukido: — Jes, sinjoro, la globoj de bilardo...
  4011.  
  4012. Instruisto: — Ĉu vi estas freneza? Ĝuste la globoj de bilardo estas modelo de glateco, de senhareco...
  4013.  
  4014. Krukido: — Certe ne, sinjoro.
  4015.  
  4016. Li turnas sin al la fundo de la klaso kaj vokas:
  4017.  
  4018. — He, Bilardo! Malfermi vian pantalonon kaj montru al la instruista moŝto viajn globojn.
  4019.  
  4020. — Ni kredas, ke certe Krukido fariĝos ginekologo kiel plenkreskulo.
  4021. Dio scias bone pri niaj bezonoj
  4022.  
  4023. En usona hotelo vojaĝanto trovas sur la noktotablo de sia ĉambro biblion. Super la lito pendas granda surskribo: «Se vi estas deprimita, legu la psalmon 86: Klinu, ho Eternulo, Vian orelon». La vojaĝanto legas la psalmon ĝis la lasta verso: «Ĉar vi, ho Eternulo, min helpos kaj konsolos».
  4024.  
  4025. La vojaĝanto malkovras poste jenajn liniojn krajone skribitajn sur la psalmo 86: «Se la Eternulo ne sukcesis konsoli vin, turnu vin al f-ino Daisy, tel. n-ro 88176».
  4026. Urson evitu
  4027.  
  4028. Ursodresisto enŝteliĝis en garbejon por pasigi nokton kun sia besto. En la mallumo lin subite vekas iu, kiu kuŝas apud li kaj murmuras:
  4029.  
  4030. — Mi estas la servistino de la farmodomo.
  4031.  
  4032. Efektive liaj manoj malkovras virinajn formojn, kiujn li tenere ekpalpadas. La karesado multe plaĉas al la servistino, kaj ŝi baldaŭ eligas ĝuajn krietojn kaj flustras:
  4033.  
  4034. — Vi almenaŭ amoras ne tiel brutale, kiel via amiko kun la peltaĵo.
  4035.  
  4036. La fileto de bankdirektoro diras al la filineto de pordisto:
  4037.  
  4038. — Miaj gepatroj aĉetis al mi fratineton.
  4039.  
  4040. La knabineto respondas:
  4041.  
  4042. — Miaj gepatroj estas malriĉaj. Miajn gefratojn ili faras mem.
  4043. Li ripozu trankvile!
  4044.  
  4045. Enketisto demandas sinjorinon:
  4046.  
  4047. — Kiom da infanoj vi havas?
  4048.  
  4049. — Ses.
  4050.  
  4051. — Kiom ili aĝas?
  4052.  
  4053. — Nu, dek, naŭ, ok, sep, ses kaj kvin jarojn. Poste ni aĉetis televidilon.
  4054. Aĝo tro matura ne estas plezura
  4055.  
  4056. Maljuna aktoro konsultas kuraciston:
  4057.  
  4058. — Sinjoro doktoro, mia kuzo estas 80-jara kiel mi. Tamen li regule plenumas sian edzan devon. Plie li diris al mi, ke li kontentigas du fojojn ĉiusemajne sian amorantinon kaj ke li ofte vizitas bordelon. Sinjoro doktoro, mi ŝatus esti kiel li. Kion mi faru?
  4059.  
  4060. — Faru kiel li: mensogu.
  4061.  
  4062. La telefono sonoras. Baniko prenas la aŭskultilon.
  4063.  
  4064. — Ne, ĉi tio ne estas la informejo pri la stato de la vojoj.
  4065.  
  4066. Baniko malŝaltas kaj turnas sin al la edzino, klarigante:
  4067.  
  4068. — Iu idioto demandis, ĉu la vojo estas libera.
  4069. Al la afero!
  4070.  
  4071. Post vizito al sia amikino, kiu estas sola en la gepatra domo, juna viro petas:
  4072.  
  4073. — Mi deziras ankoraŭ rapide kisi vin, antaŭ ol foriri.
  4074.  
  4075. — Nu, konsentite, sed komencu tuj, ĉar post horo venos mia panjo.
  4076. Valoron de objekto ni ekkonas post difekto
  4077.  
  4078. En kupeon eniras viro kun ok infanetoj. Iu rimarkigas:
  4079.  
  4080. — Vi havas grandan familion.
  4081.  
  4082. — Ili ne estas miaj idoj.
  4083.  
  4084. — Vi verŝajne estas edukisto.
  4085.  
  4086. — Ne, mi vendas kondomojn pogrande, kaj nun mi reportas plendojn de kelkaj klientoj al mia fabriko.
  4087.  
  4088. La filino de policano rakontas al sia patro:
  4089.  
  4090. — Hieraŭ vespere mi flirtis kun junulo, kiu poste ne volis diri al mi sian nomon. Feliĉe mi notis liajn fingrospurojn.
  4091.  
  4092. — Mi ne komprenas. De kelka tempo tute ne vendiĝas la verkoj de Zamenhof.
  4093. Kiu volas mensogi, devas bone memori
  4094.  
  4095. Kruko konatiĝis kun junulino sur la strato. Li proponas:
  4096.  
  4097. — Mi mendos ĉambron en la hotelo Bonveno. Venu post unu horo kaj diru, ke vin atendas via edzo, s-ro Kruko.
  4098.  
  4099. Post horo la delogita junulino efektive aperas ĉe la hotelakceptejo kaj demandas:
  4100.  
  4101. — En kiu ĉambro loĝas mia edzo?
  4102.  
  4103. — Kiel vi nomiĝas, sinjorino?
  4104.  
  4105. — Krulo aŭ Krugo, mi ne ĝuste memoras.
  4106.  
  4107. Ĉambroluigantino: — Mi kredis pasintnokte, ke vi revenas hejmen kun viro.
  4108.  
  4109. Bela luantino: — Ve! ankaŭ mi kredis, ke ĝi estas viro.
  4110. En sia korto ĉiu kok' estas forta
  4111.  
  4112. Kamparano aĉetis novan kokon, por anstataŭi la maljunan birdokortestron. La maljuna koko petas sian junan kolegon:
  4113.  
  4114. — Amiko, lasu al mi almenaŭ unu aŭ du kokinojn.
  4115.  
  4116. — Ne, — fiere respondas la juna koko. — De nun mi estas la estro de ĉiuj kokinoj. Vi povas malaperi en la kuirpoton.
  4117.  
  4118. — Donu al mi unu ŝancon. Ni faru vetkuron. Ĉu vi vidas la pomujon ĉe la fino de herbejo? Tiu, kiu atingos ĝin unua, estos la reĝo de la birdokorto. Sed pro mia granda aĝo bonvolu lasi min starti tri sekundojn antaŭ vi.
  4119.  
  4120. Kun malhumila rikano la juna koko akceptas, kaj ili ekkuras unu post la alia. Subite pafo trafas la junan kokon, kiu falas senviva.
  4121.  
  4122. Kun fumanta fusilo enmane, la kamparano murmuras:
  4123.  
  4124. — Mi ne komprenas. De kelka tempo oni vendas al mi nur pederastiajn kokojn.
  4125. Bervalajxo
  4126. (por venkita generalo)
  4127. Pro via alta rango vi iris sub la jugon kun ploro.
  4128. Ĉiu «li» havas sian «ŝi»
  4129.  
  4130. Fermante siajn pantalonfendojn, du junaj paŝtistoj rigardas per revaj okuloj du beletajn kaprinojn, kiuj revenas al la grego. Unu murmuras al sia kunulo:
  4131.  
  4132. — Ĉu vi jam aŭdis, ke iuj naŭzaj urbanoj faras ĝin kun virinoj?
  4133. Vera opinio montriĝas en ebrio
  4134.  
  4135. Kruko estas ebria. Dum li revenas hejmen, putino provas delogi lin:
  4136.  
  4137. — Venu do, bela knabego. Tio kostos 2 mil stelojn.
  4138.  
  4139. — Ne, tio estas tro multekosta.
  4140.  
  4141. Iom pli malproksime negrino proponas siajn malkarajn servojn:
  4142.  
  4143. — Venu en mian ĉambron. Tio kostos al vi 500 stelojn.
  4144.  
  4145. Kruko hezitas kaj foriras, sed li estas tiel konfuzita, ke li ne atentas la trafiklumojn kaj transpasas la straton je malpermesita momento.
  4146.  
  4147. Policano vokas lin:
  4148.  
  4149. — Vi proksimiĝu kaj donu al mi 500 stelojn.
  4150.  
  4151. Kruko longe observas la policanon per malklaraj okuloj kaj, skuante la kapon, balbutas:
  4152.  
  4153. — Ha, ne! Por tiu prezo al mi pli plaĉas la negrino ol vi.
  4154.  
  4155. Dum operacio la grafino Mambolino, narkotite, plurfoje murmuras: «Emilo, Emilo».
  4156.  
  4157. En la sekva tago la kirurgo vizitas la operaciitan nobelinon en ŝia klinika ĉambro.
  4158.  
  4159. — Nun, sinjorino grafino, dank' al mia arto vi havas denove knabinajn mamojn. Postmorgaŭ vi povos reveni hejmen. Salutu sinjoron Emilo de mi.
  4160.  
  4161. — Ho! sinjoro doktoro, de kiam vi konas mian novan ŝoforon?
  4162. Kiam mi ien veturas, mi neniam prenas kun mi multon da pakaĵo
  4163.  
  4164. Baniko profitis restadon en Parizo por aĉeti modan kostumon. Revenante al Bervalo, li decidas ŝanĝi la veston en la vagonaro, por fari surprizon al sia edzino. Li iras al la necesejo, malvestas sin, post mallonga hezito ĵetas la malnovan kostumon tra la fenestro kaj malfermas la kartonan ujon de la pariza konfekciejo.
  4165.  
  4166. Ve! erare la vendisto enpakis bebovestaron.
  4167.  
  4168. Svatiĝanto: — Sinjoro, mi deziras edziĝi al via filino Lumila.
  4169.  
  4170. Estonta bopatro: — Juna viro, ĉu vi almenaŭ amas infanojn?
  4171.  
  4172. Svatiĝanto: — Infanojn mi ja amegas!
  4173.  
  4174. Estonta bopatro: — Vi estas tre bonŝanca: Lumila havas jam tri.
  4175.  
  4176. En fajrobrigado sonoras la telefono.
  4177.  
  4178. — Ha lo! Ĉi tie parolas fraŭlino Kruko. Junulo provas eniri mian ĉambron tra la fenestro.
  4179.  
  4180. — Tio koncernas la policon. Kial vi telefonas al la fajrobrigado?
  4181.  
  4182. — Tial ke lia ŝtupetaro estas tro mallonga.
  4183.  
  4184. De superfluo malboniĝas la ĝuo
  4185.  
  4186. Bela juna virino vizitas Banikon.
  4187.  
  4188. — Sinjoro, vi ne konas min, sed mi scias, ke via edzino estas la amatino de mia edzo. Mi decidis, ke ni ambaŭ venĝu nin.
  4189.  
  4190. Tiel estas farite.
  4191.  
  4192. — Ni ankoraŭ foje venĝu nin.
  4193.  
  4194. Tiel estas refarite.
  4195.  
  4196. — Ni venĝu nin denove.
  4197.  
  4198. Baniko dediĉas sin al la tria kompensaĵo. Sed, kiam la juna virino instigas lin al plua venĝado, li murmuras:
  4199.  
  4200. — Mi sentas, ke mi jam ne estas tiom kolera...
  4201. Ne ĉiu papereto estas blanka bileto
  4202.  
  4203. Mondumanino jam de longe kutimiĝis pagi la kuraciston per siaj propraj naturaĵoj. Iufoje la edzino de la kuracisto malkovras en lia poŝo vizitkarton de ŝi kun surskribo: «Rajtigilo por unu amnokto».
  4204.  
  4205. La mondumanino ege miras, kiam ĉe ŝia pordo iam aperas 60-jara ĉifona vagulo kaj prezentas la vizitkarton, sur kiu la kuracistedzino alskribis: «Pagenda al portanto».
  4206. Ŝajno trompas
  4207.  
  4208. Kruko trovas Banikon gimnastikanta. Baniko, kuŝante kaj apogante la manojn sur la planko, levadas kaj mallevadas sian korpon, por fortikigi siajn brakajn muskolojn.
  4209.  
  4210. Kruko rigardas sian amikon kaj post kelkaj minutoj skuas la kapon, dirante:
  4211.  
  4212. — Kompatindulo, ĉu vi ne rimarkis, ke ŝi jam de longe forglitis de sub vi?
  4213. Por unu — festeno, por alia — ĉagreno
  4214.  
  4215. Kruko erare elektis la telefonnumeron de la paroĥestro. Pensante, ke li telefonas al malĉastejo, li demandas:
  4216.  
  4217. — Tie ĉi parolas Kruko. Ĉu Marina estas nun libera?
  4218.  
  4219. Li ege miras, kiam aŭdas jenan respondon:
  4220.  
  4221. — Sinjoro Kruko, mi estas ne parigisto sed via pastro.
  4222.  
  4223. — Ho, sinjoro paroĥestro, kion do vi faras en bordelo?
  4224.  
  4225. Maljuna avarulino renkontas kuraciston en monduma kunveno. Por ŝpari la prezon de konsulto, ŝi tedas lin en la plenplena salono per detala priskribo de siaj doloroj.
  4226.  
  4227. — Kion vi povus preskribi al mi, sinjoro doktoro?
  4228.  
  4229. — Venu do morgaŭ en mian kabineton.
  4230.  
  4231. — Ĉu vi povas fari vian diagnozon ĉi tie?
  4232.  
  4233. — Certe, sinjorino. Bonvolu vin malvesti.
  4234. Dum la manĝado venas apetito
  4235.  
  4236. Naiva junulino unuafoje vidas la membron de sia amiko. Kiam li proponas al ŝi la amorludon, ŝi timas, ke tio vundos ŝin.
  4237.  
  4238. — Ĝi estas multe tro longa!
  4239.  
  4240. Sed la naturo, kiel kutime, aranĝas la aferon, kaj al la ĵus malvirgigita knabino tiom plaĉas la ludo, ke ŝi krias al sia amiko:
  4241.  
  4242. — Karulo, enŝovu ĝin pli profunden!
  4243.  
  4244. — Mi ne povas pli.
  4245.  
  4246. Ŝi dubas kaj palpe kontrolas, ĉu li diras la veron. Subite ŝi riproĉas:
  4247.  
  4248. — Ho! estas stulte, ke vi faris nodon.
  4249. Ne tiel, sed tiel ĉi!
  4250.  
  4251. S-ino Kruko riproĉas s-inon Baniko:
  4252.  
  4253. — Vi havas ĉarman edzon. Kial vi trompas lin tiel?
  4254.  
  4255. — Kiel do mi trompu lin?
  4256.  
  4257. Juna viro sendas sian edzinon al kuracisto, por scii, ĉu ŝi estas graveda. Vespere li demandas ŝin:
  4258.  
  4259. — Nu, anĝelo mia, kion diris la kuracisto?
  4260.  
  4261. — Li simple gluis sur mian ventron malgrandan etikedon. Rigardu.
  4262.  
  4263. La perpleksita edzo rimarkas, ke la teksto presita sur la etikedo estas nelegebla per nuda okulo. Li prenas lupeon kaj deĉifras: «Kiam vi povos legi tion sen lupeo, estos tempo por via edzino iri en akuŝejon».
  4264.  
  4265. S-ino Baniko: — Mia edzo diris, ke li mortigos min, se mi denove trompos lin.
  4266.  
  4267. S-ino Kruko: — Nu, kion vi faros?
  4268.  
  4269. S-ino Baniko: — Mi kaŝos lian revolveron.
  4270. Freŝa mateno
  4271.  
  4272. Post la edziĝonokto juna viro alportas kafon al sia novedzino en la liton. Ŝi gustumas kaj grumblas kun ĉagrena mieno:
  4273.  
  4274. — Eĉ ne la kafon...
  4275.  
  4276. Al flirtema diskovendisto la edzino riproĉas, ke laŭdire li denove delogis junulinon. Li provas senkulpigi sin:
  4277.  
  4278. — Vi ja scias, karulino, ke oni devas de tempo al tempo ŝanĝi la diskon.
  4279.  
  4280. — Bone, ekde morgaŭ mi ŝanĝos la nadlon.
  4281. Mono odoron ne havas, sian devenon ne diras
  4282.  
  4283. Kruko kaj Baniko kolektas monon por sia filantropia societo «Helpo al needziĝintaj patroj». Iam ili ricevas 10 mil stelojn de la bordelestrino de la Haveno-strato. Tio embarasas ilin. Baniko demandas:
  4284.  
  4285. — Ĉu ni akceptu por virta celo malvirte akiritan monon?
  4286.  
  4287. Post mallonga cerbumo Kruko decidas:
  4288.  
  4289. — Ni prenu la monon. Finfine ĝi venas ja de ni.
  4290. Juneco ne scias, maljuneco ne povas
  4291.  
  4292. Sinjorinon Kruko vizitas bela amikino, kiun la 6-jara Krukido ne volas kisi. La patrino demandas:
  4293.  
  4294. — Kial vi ne volas kisi la sinjorinon?
  4295.  
  4296. — Mi antaŭe vidis, ke paĉjo ricevis du vangofrapojn, kiam li provis ŝin kisi en la koridoro.
  4297.  
  4298. Turisto venas al hotelo kun sia edzino. Ĉe la akceptejo oni klarigas al ili:
  4299.  
  4300. — Ĉio estas okupita. Restas al ni nur la t.n. edziĝoĉambro.
  4301.  
  4302. La turisto rikanas:
  4303.  
  4304. — Jam de dudek jaroj ni estas edziĝintaj.
  4305.  
  4306. La oficisto respondas ridetante:
  4307.  
  4308. — Se mi loĝigus vin en nia balejo, tio same ne devigus vin danci la tutan nokton.
  4309. Nur pano kun fromaĝo, sed agrabla vizaĝo
  4310.  
  4311. Restoraciestro ordonas al la kelnerinoj:
  4312.  
  4313. — Fraŭlinoj, precipe hodiaŭ zorgu vian ŝminkon, vian dekoltaĵon, vian afablecon ĝenerale.
  4314.  
  4315. — Ĉu ni ricevos famajn gastojn?
  4316.  
  4317. — Ne, sed la viando estas hodiaŭ escepte malmolega.
  4318.  
  4319. Oni demandas junulinon, kiu estas modelo ĉe diboĉa pentristo:
  4320.  
  4321. — Ĉu la pozoj estas lacigaj?
  4322.  
  4323. — Ne la pozoj, sed la paŭzoj.
  4324. Bervalajxo
  4325. (por sekretariino de lignokomercisto)
  4326. Tiu pago sufiĉas por konduki mastojn al la ĉefurbo.
  4327. Gardu la ...acon,
  4328. Homoj de l' Tero!
  4329.  
  4330. S-ino Baniko avertas sian filinon, kiu iras unuafoje al balo kun la filo de Kruko:
  4331.  
  4332. — Atentu. Se li kondukus vin en sian ĉambron kaj grimpus sur vin, li senhonorigus nian familion.
  4333.  
  4334. La sekvan matenon f-ino Baniko gaje klarigas:
  4335.  
  4336. — Panjo, lian familion senhonorigis mi.
  4337. Farita via faro, nun adiaŭ, mia kara!
  4338.  
  4339. Junulo proponas al nova amikino:
  4340.  
  4341. — Ni provu vivi kune dum kelka tempo, kaj, se ni rimarkos, ke ni faris eraron, ni simple disiĝos.
  4342.  
  4343. Ŝi moke rebatas:
  4344.  
  4345. — Ĉu la eraro portos vian nomon aŭ la mian?
  4346. Unu, du, tri, kvar, kaj finita la far' !
  4347.  
  4348. Kuniklo klarigas al sia juna filo, kiel amori:
  4349.  
  4350. — Ni kunikloj kutimas rapidi. Do rapidu, sed estu ĝentila al via kuniklino.
  4351.  
  4352. Ĉar la praktiko superas la teorion, la kuniklido iras kun sia patro sur herbejon, por montri, ke li bone asimilis la lecionon.
  4353.  
  4354. Junaj kaj maljunaj kuniklinoj estas pretaj helpi la lernanton. Ili vicigas sin, kaj baldaŭ oni aŭdas:
  4355.  
  4356. — Bonan tagon, sinjorino — Dankon, sinjorino — Bonan tagon, sinjorino — Dankon, sinjorino — Bonan tagon, sinjorino — Dankon, sinjorino — Bonan tagon, sinjorino... Ho! pardonu, paĉjo!
  4357.  
  4358. S-ino Baniko ricevas de amanto ĉinĉilpeltan mantelon. Ne sciante, kiel klarigi tiun akiraĵon al sia edzo, ŝi portas ĝin al lombardisto kaj ricevas 500 stelojn. Vespere ŝi deklaras al Baniko:
  4359.  
  4360. — Karulo, mi trovis sur trotuaro lombardan bileton. Ĉu vi ne povus morgaŭ iri al la lombardisto, por ricevi la mantelon menciitan sur la bileto?
  4361.  
  4362. La sekvan tagon ŝi ege miras, kiam Baniko alportas al ŝi malnovan kuniklopeltaĵon. Sed kion ŝi diru? Ŝi ne povas perfidi sian artifikon.
  4363.  
  4364. Post kelkaj tagoj ŝi komprenas la tutan aferon, kiam vidas la novan sekretariinon de Baniko vestita per la ĉinĉilpelta mantelo.
  4365. La nekonata konato
  4366.  
  4367. Iu surprizas fremdan viron en sia lito. Li krias:
  4368.  
  4369. — Via fizionomio ne estas al mi nekonata.
  4370.  
  4371. — Kompreneble, mi estas la patro de viaj infanoj.
  4372. Sendanĝereco de Francujo
  4373.  
  4374. Pariza junulino konatiĝas kun junulo. Ŝi invitas lin:
  4375.  
  4376. — Vizitu min hodiaŭ vespere. Kiel ĉiun sabaton miaj gepatroj iros en kinejon, kaj dume ni estos trankvilaj.
  4377.  
  4378. Li junulo iras en apotekon, kie li aĉetas kondomojn, kaj vespere li sonorigas ĉe la pordo de sia nova amikino. Ŝia patro bonvenigas lin kaj diras:
  4379.  
  4380. — Sinjoro, vi verŝajne venos kun ni al la kinejo.
  4381.  
  4382. Antaŭ la miranta amikino la junulo tuj akceptas.
  4383.  
  4384. Kial?*
  4385. * tial ke la patro estas la apotekisto, de kiu la junulo aĉetis la kondomojn.
  4386.  
  4387. Juĝisto: — Vi asertas, ke vi estis perfortita de tiu ulo. Kiam?
  4388.  
  4389. Atestantino: — Pasintsomere en julio, aŭgusto kaj tri fojojn en septembro.
  4390. Bezono estas plej forta ordono
  4391.  
  4392. Junaj geedzoj estas invititaj al vesperkunveno. La viro, revenante de sia oficejo, trovas sian ĉarman edzinon preta. Vidante ŝiajn preskaŭ nudajn mamojn en la dekoltaĵo, ŝiajn allogajn ennilonigitajn krurojn, li subite fariĝas amorema. Ŝi ribelas, dirante:
  4393.  
  4394. — Karulo, estas neeble. Nun ni devas iri al la kunveno.
  4395.  
  4396. La edzo tiel insistas, ke ŝi fine konsentas:
  4397.  
  4398. — Nu, bone, karulo, sed ni rapidu. Kion mi demetu: miajn gantojn, mian lipruĝon aŭ mian kalsoneton?
  4399. Du militas — tria profitas
  4400.  
  4401. Vojaĝa komizo, revenante hejmen, trovas nekonatan viron kuŝanta kun lia edzino. Li prenas revolveron, mortigas la nekonaton kaj per dua kuglo sin mem.
  4402.  
  4403. Tuj la malfidela edzino leviĝas, iras al ŝranko, malfermas ĝin kaj ĝoje diras al viro kaŝita tie:
  4404.  
  4405. — Karulo, venu tuj amori min. Mortis ambaŭ kokritoj.
  4406. En ŝerco kaj ludo ofte sidas aludo
  4407.  
  4408. Kruko diras al Baniko:
  4409.  
  4410. — Hieraŭ mi rakontis al via edzino tiom komikan ŝercon, ke pro ridego ŝi falis el la lito.
  4411. Unua atesto estas la vesto
  4412.  
  4413. Vespere policano revenas hejmen pli frue ol kutime. Lia edzino krias el la geedza lito:
  4414.  
  4415. — Karulo, ne ŝaltu la lumon: mi havas kapdolorojn.
  4416.  
  4417. La policano senvestiĝas, dum ŝi cerbumas, kiel eskapigi la amoranton kaŝitan en la lito. Kiam la edzo proksimiĝas, ŝi ĝemas:
  4418.  
  4419. — Karulo, mi havas tiajn kapdolorojn! Ĉu vi ne povus iri en apotekon por aĉeti tablojdojn?
  4420.  
  4421. La policano revestas sin en la mallumo kaj eliras el la loĝejo. Kiam li sonorigas ĉe la pordo de la apotekisto, kiu nokte deĵoras, tiu miregas. La policano demandas:
  4422.  
  4423. — Kial vi rigardas min tiel? Ĉu vi ne rekonas min?
  4424.  
  4425. — Jes, certe. Vi estas sinjoro Punbato, la policano el la Kradostrato.
  4426.  
  4427. — Nu.
  4428.  
  4429. — Kial do vi nun surhavas fajrosoldatan uniformon?
  4430.  
  4431. La oficistarestro de aŭta fabriko devas dungi novan sekretariinon. Iam prezentiĝas al li granda, seksalloga, ege ŝminkita virino. Ŝi sidiĝas en fotelon, malavare montras siajn krurojn kaj klarigas, bruligante cigaredon:
  4432.  
  4433. — Mi venis por la ofico de sekretariino.
  4434.  
  4435. — Ĉu vi scipovas tajpi, stenografii, k.t.p.?
  4436.  
  4437. La belulino respondas per frandema buŝo:
  4438.  
  4439. — Tute ne, bela knabego. Tamen dungu min. Tion vi ne bedaŭros. Tuj post kiam mi estos la edzino de la direktoro, mi zorgos pri la pliigo de via salajro.
  4440. Mistero de doloro
  4441.  
  4442. Juna fianĉo iras al kuracisto, ĉar de pluraj tagoj li sentas malagrablan jukon ĉe sia vira organo. La kuracisto trankviligas lin:
  4443.  
  4444. — Tio ne estas grava. Vi nur banu ĉiutage la doloran parton en varmeta lakto.
  4445.  
  4446. Dum la edziĝonokto la junulo ne plu pensas pri la jukado, kaj regalas sian novan, naivan edzinon per belega amkoncerto. Sed poste remanifestiĝas la doloretoj. Li leviĝas, iras en la kuirejon kaj varmigas lakton.
  4447.  
  4448. Ne vidante lin reveni, la scivola edzino ellitiĝas, piedpinte iras al la kuirejo kaj diskrete enrigardas. Ŝi vidas lin stari antaŭ la tablo kaj trempi la plezurigilon en bovlon da lakto.
  4449.  
  4450. — Nu, — diras al si la naivulino. — Mi ne sciis, ke tio estas reŝarĝebla kiel fontoplumo.
  4451.  
  4452. S-ino Kruko vekas sian edzon je la unua matene.
  4453.  
  4454. — Estas terure. Mi ĵus sonĝis, ke vi trompas min kun Aloda.
  4455.  
  4456. En duona dormo Kruko grumblas:
  4457.  
  4458. — Estas stulte tial veki min. Jam de du semajnoj mi ĉesigis ĉiujn amrilatojn kun Aloda.
  4459. Mi en li
  4460.  
  4461. En pederastia rondo (aŭ medio, se vi preferas) iu deklaras:
  4462.  
  4463. — Mia kaco estas vere fama.
  4464.  
  4465. Al la mirantoj li aldonas:
  4466.  
  4467. — Jes, oni trovas ĝin en ĉies buŝoj.
  4468. Bervalajxo
  4469. (por muzikistino)
  4470. Proksimigu vian vangon al la liro kaj miru ties tembron.
  4471. Por ĉiu plezuro devas esti mezuro
  4472.  
  4473. S-ino Baniko estas en speciale voluptema periodo. Senĉese ŝi kokete logas sian edzon, por ke li estingu ŝiajn dezirojn. Sed li ne sentas sin kapabla kontentigi ŝin. Ŝi protestas. Li koleras. Ekestas disputo. Li krias:
  4474.  
  4475. — Post via morto mi skribigos sur via tombo: «Finfine malvarma!»
  4476.  
  4477. — Kaj post la via mi gravurigos: «Fine rigida!»
  4478.  
  4479. — Je mil diabloj! Kie estas la ŝlosilo?
  4480. Mezuri laŭ sia metro
  4481.  
  4482. Kruko kaj Baniko promenas en la kamparo. Sur izola herbejo ili vidas sidantan knabinon, kiu trikas, paŝtante virbovon.
  4483.  
  4484. Baniko demandas ŝin:
  4485.  
  4486. — Fraŭlino, ĉu vi scias, kioma horo estas?
  4487.  
  4488. La paŝtistino, kiu sidas apud la bovo, kaptas ties dikajn testikojn, levas ilin kaj post kelkaj sekundoj diras:
  4489.  
  4490. — Sinjoro, estas la deka kaj duono.
  4491.  
  4492. Kruko kaj Baniko interŝanĝas mirajn rigardojn kaj paŝas plu. Ĉar ili ĝis nun neniam aŭdis pri tia horloĝa scienco, ili revenas post kvaronhoro al la knabino. Ĉu vi povus nun diri al ni, kioma horo estas?
  4493.  
  4494. La paŝtistino flankenmetas la trikaĵon, kaptas la testikojn de la bovo kaj, mane pesante ilin, deklaras:
  4495.  
  4496. — Estas la deka kaj kvardek minutoj.
  4497.  
  4498. — Fraŭlino, ĉu vi povas klarigi al ni, kiel vi scias tion tiom precize?
  4499.  
  4500. — Jes, estas simple. Kiam mi levas la ĉurujon de Standardo, mi vidas la preĝejan horloĝon en la vilaĝo.
  4501.  
  4502. Fraŭlino vizitas amikinon kaj petas ŝin:
  4503.  
  4504. — Ĉu mi povus promenigi vian bebon dum kelkaj horoj?
  4505.  
  4506. — Volonte. Sed kial vi estas subite tia helpema?
  4507.  
  4508. — Mi nur deziras timigi certan viron.
  4509. Kiel plaĉas al vi?
  4510.  
  4511. Kruko vizitas novan bordelon. La virinoj estas ja belaj, sed li trovas la tarifojn ekscesegaj. Oni konsilas al li:
  4512.  
  4513. — Supreniru al la unua etaĝo.
  4514.  
  4515. Sur la unua etaĝo la virinoj estas preskaŭ same belaj, sed ili estas tamen tro multekostaj, po 5 mil steloj.
  4516.  
  4517. Kruko marĉandas, kaj ĉiufoje oni sendas lin al la supra etaĝo. Ĉiufoje la voluptovendistinoj fariĝas malpli belaj, malpli junaj kaj malpli karaj. Fine Kruko veturas per lifto al la lasta etaĝo, trovas malplenan ĉambron kaj legas tie surskribon:
  4518. MEMSERVO
  4519. 100 stelojn
  4520.  
  4521. Aglutina karaktero
  4522.  
  4523. Tre moderna paro interŝanĝas impresojn post freneza nokto pasigita en senbridaj ludoj kun diboĉaj amikoj.
  4524.  
  4525. — Karulino, ĉu vin mi amoris sur la sofo en la malluma salono?
  4526.  
  4527. — Je kioma horo, karulo?
  4528. Laboro finita — ripozo merita
  4529.  
  4530. Paĉjo, vi diris al mi, ke viro devas ĉiam esti galanta kaj cedi sian seĝon al sinjorino. Tamen, sur tiu malnova foto, vi sidas kaj panjo staras.
  4531.  
  4532. — Jes, estis ĝuste post nia edziĝonokto. Ŝia postaĵo doloris, kaj miaj kruroj estis tiom malfortaj...
  4533.  
  4534. Avo, patro kaj filo el turka familio ĉeestas kongreson en Bervalo. Revojaĝante hejmen, ili interŝanĝas impresojn. La filo diras:
  4535.  
  4536. — Ha! kian afablecon havas la bervalaninoj!
  4537.  
  4538. — Kian teknikon! — ekkrias la patro.
  4539.  
  4540. — Kaj kian paciencon! — balbutas la avo.
  4541. Gast' en tempo malĝusta
  4542.  
  4543. Baniko revenas hejmen pli frue ol kutime. Lia fileto krias al li:
  4544.  
  4545. — Paĉjo, paĉjo, ogro ĵus kaŝis sin en la vestoŝranko.
  4546.  
  4547. Efektive Baniko malkovras en la ŝranko sian amikon Kruko vestita per nura litotuko. Li riproĉas lin:
  4548.  
  4549. — Kruko, ĉu vi ne hontas? Kial vi tiom timigis la knabeton?
  4550.  
  4551. Somere du amikinoj babilas sur la plaĝo de Bervalo. Unu asertas:
  4552.  
  4553. — Mi estas preta fari ĉion ajn, por ricevi peltmantelon.
  4554.  
  4555. Ŝi efektive faras ĉion ajn, ricevas la mantelon ... sed vintre jam ne povas ĝin butonumi.
  4556. Amikeco trans litoj
  4557.  
  4558. — Kial mi aĉetu aŭton? Mi havas tiom da amikoj, kiuj posedas aŭton. Tiel mi povas veturi senkoste.
  4559.  
  4560. — Vi pravas. Same mi restas fraŭlo. Mi havas tiom da amikoj, kiuj havas edzinon.
  4561. Ne zorgu pri tio, kio estas ekster via scio
  4562.  
  4563. Knabineto ĉeestas lavadon de sia frateto. Ŝi demandas:
  4564.  
  4565. — Panjo, kial li havas kraneton? Ĉu ankaŭ mi havos tian poste?
  4566.  
  4567. La patrino, distriĝinte, respondas:
  4568.  
  4569. — Jes, se vi bone kondutos.
  4570.  
  4571. Kaj post pripenso ŝi aldiras:
  4572.  
  4573. — Se vi malbone kondutos, vi havos eĉ plurajn.
  4574. Trio plaĉas al Dio
  4575.  
  4576. — Kio estas la tri plej bonaj aĵoj en la mondo?
  4577.  
  4578. — Bona viskio antaŭe kaj cigaredo poste.
  4579. El du malbonoj pli malgrandan elektu
  4580.  
  4581. Preĝo de pia viro:
  4582.  
  4583. — Sankta Josefo, faru, ke mi neniam edziĝu. Se mi edziĝos, ke mi ne estu kokrita. Se mi estos kokrita, ke mi ne sciu pri tio. Se mi ekscios pri tio, ke tio estu al mi tutegala.
  4584.  
  4585. En termofonta stacio Kruko galante deklaras al juna, bela oficistino:
  4586.  
  4587. — Pasintjare mi venis ĉi tien pro miaj kruroj. Nun mi revenis pro la viaj.
  4588. Ne ekzistas kareso sen intereso
  4589.  
  4590. Baniko surprizas sian edzinon kuŝanta en la dormoĉambro kun fremda viro. Li ekblekas:
  4591.  
  4592. — Mi tuj mortigu lin!
  4593.  
  4594. Ŝi protestas:
  4595.  
  4596. — Ne faru tion. Ĉu vi memoras pri la pelta mantelo gajnita per la loterio?
  4597.  
  4598. — Ĉu ĝi estis de li?
  4599.  
  4600. — Jes. Kaj ĉu vi memoras pri la aŭto, la unua premio de la bervala tombolo?
  4601.  
  4602. — Jes. Ĉu ĝi estis de li?
  4603.  
  4604. — Certe.
  4605.  
  4606. Tuj Baniko kuras al la lito, tiras la kovrilon sur la nudan korpon de la timanta amoranto kaj murmuras kun zorgoplena mieno:
  4607.  
  4608. — Atentu, amiko, ke vi ne malvarmumu.
  4609. Malafrodizio
  4610.  
  4611. Angla edzo: — Ĉu mi dolorigis vin?
  4612.  
  4613. Lia edzino: — Tute ne. Kial vi demandas?
  4614.  
  4615. La edzo: — Tial ke vi iom moviĝetis.
  4616. Kolekto aprobita
  4617.  
  4618. Kruko invitas novan amikinon en ekskluzivan restoracion kun apartaj manĝosalonetoj speciale instalitaj por intimaj renkontiĝoj.
  4619.  
  4620. Kruko eliras por lavi la manojn. Dume la junulino legas la menuon de la mendita lunĉo: kaviaro, ĉampano, leporaĵa raguo, burgonja vino, glaciaĵo, kontraŭkoncipa pilolo.
  4621.  
  4622. Kapitano sciigas kolonelon:
  4623.  
  4624. — Mi havas en mia roto rekruton, kiu pasie vetas. Kaj li gajnas ĉiujn vetojn.
  4625.  
  4626. La kolonelo venigas la kuriozan soldaton.
  4627.  
  4628. — Nu, mi aŭdis, ke vi ofte vetas kaj gajnas ĉiujn vetojn.
  4629.  
  4630. — Jes, sinjoro kolonelo. Ekzemple, mi povas veti kun vi je mil steloj, ke vi havas hemoroidojn.
  4631.  
  4632. — Vi ne havas ŝancon kun mi, junulo. Kontrolu mem.
  4633.  
  4634. La kolonelo mallevas sian pantalonon, montras sian glatan postaĵon kaj ricevas la mil stelojn de la soldato. Poste li telefonas al la kapitano:
  4635.  
  4636. — Via rekruto ĵus perdis veton kun mi.
  4637.  
  4638. — Ha, sinjoro kolonelo, mi ne havis tempon por sciigi vin, ke li vetis kun mi je 10 mil steloj, ke vi montros al li vian postaĵon.
  4639.  
  4640. Amikino rakontis al kuracistedzino, ke ŝi vidis ŝian edzon kun prostituitino. Demandita, la doktoro respondas:
  4641.  
  4642. — Temis pri profesiaj rilatoj.
  4643.  
  4644. — Ĉu la rilatoj koncernis vian aŭ ŝian profesion?
  4645. Infanoj ne konas limojn
  4646.  
  4647. Patro: — Vi estas fiulo. Neniam via patrino kaj mi ricevis kontenton de vi ekde via naskiĝo.
  4648.  
  4649. Filo: — Sed verŝajne naŭ monatojn antaŭ mia naskiĝo.
  4650. Frukto malpermesita estas plej bongusta
  4651.  
  4652. Du knabinoj marĉandas en fruktobutiko:
  4653.  
  4654. — Kiom kostas du bananoj?
  4655.  
  4656. — Po dudek steloj. Se vi prenos tri, ili kostos ope kvindek stelojn.
  4657.  
  4658. Post mallonga interkonsiliĝo la knabinoj deklaras:
  4659.  
  4660. — Ni prenu tri. La trian mi manĝos.
  4661. Eĉ kontraŭ pastra prediko troviĝas kritiko
  4662.  
  4663. Misiisto venis unuafoje al izola vilaĝo, en kiu li volas konigi la veran Dion kaj la eŭropan civilizacion. Indiĝeno, kiu scipovas kelkajn Esperantajn vortojn, servas kiel la interpretisto.
  4664.  
  4665. Ĉiu frazo de la prediko estas proksimume tradukata al la konvertotoj, kiuj kunvenis sur la placo de la vilaĝo. Post ĉiu frazo la indiĝenoj krias laŭte: vukra! vukra!
  4666.  
  4667. La misiisto estas tre kontenta, opiniante, ke la aŭskultantaro forte aprobas liajn parolojn, ĝis la interpretisto invitas lin post la prediko viziti la nekredeble malpuran vilaĝon, en kiu libere vagas nigraj porkoj. Tiam, en aparte kota angulo, la interpretisto avertas:
  4668.  
  4669. — Atentu vi ne paŝi en vukra!
  4670.  
  4671. Avinjo demandas, kio estas hipokritulo.
  4672.  
  4673. — Iu, kiu agrable traktas onin antaŭe kaj malagrable malantaŭe.
  4674.  
  4675. — Ha! via avo estis do granda hipokritulo.
  4676. Kune kaptite, kune punite
  4677.  
  4678. — Mi aŭdis, ke via edzo estas en malsanulejo.
  4679.  
  4680. — Jes, tie li kuŝas pro siaj genuoj.
  4681.  
  4682. — Pro siaj genuoj?
  4683.  
  4684. — Jes, sur ili mi trovis blondulinon.
  4685. Laŭ la agoj de l' homo estas lia nomo
  4686.  
  4687. En Barcelona bordelo la aferoj prosperas. La deĵorantinoj ĉasas la klientojn sur la apudaj trotuaroj, kaj ĉiufoje kiam ili kuntrenas novan trafiton en la diboĉejon, ili laŭte diras sian nomon al la pordistino. Post sia giĉeto tiu notas la enirojn, por kalkuli la luprezon de la ĉambroj. Ŝia krajono kuras:
  4688.  
  4689. — Anita Lopez!
  4690.  
  4691. — Maria Moreno!
  4692.  
  4693. Kruko, kiu libertempas en Barcelono, venas ne senintence en la malĉastejan kvartalon. Brula, invita okulumo de bela putino sufiĉas por konvinki Krukon sekvi ŝin en la bordelon. Pasante antaŭ la giĉeto de la pordistino, ŝi diras:
  4694.  
  4695. — Dolores la Picho!
  4696.  
  4697. Kruko murmuras kompateme:
  4698.  
  4699. — Ne mirinde, se doloras vin la piĉo, fraŭlino. En tia metio... Sed tio almenaŭ pruvas, ke la aferoj iras bone.
  4700. Neceso ne estas kareso
  4701.  
  4702. Viro seksardas. Lia amikino klarigas, ke ŝiaj monataĵoj ne ebligas al ŝi kvietigi lian voluptemon. Li flustras ion en ŝian orelon. Ŝi ribelas:
  4703.  
  4704. — Neeble pro miaj hemoroidoj.
  4705.  
  4706. Tiam li blekas:
  4707.  
  4708. — Se vi diros al mi, ke vi ankaŭ havas dentodoloron, mi draŝos al vi la dorson!
  4709. Peko malnova perdas pekecon
  4710.  
  4711. Bigotino konfesas:
  4712.  
  4713. — Patro, mi trompis mian edzon.
  4714.  
  4715. — Kiom ofte?
  4716.  
  4717. — Nur unu fojon, la 21an de oktobro 1937.
  4718.  
  4719. — Tion vi jam rakontis al mi centfoje!
  4720.  
  4721. — Jes, estas tiom agrable rememori pri tio.
  4722. La mizero de l' fundo
  4723.  
  4724. Baniko, kiu ŝatas naĝi nuda, trovis por tiu plezuro tute senhoman parton de la bervala plaĝo. Post la naĝado volante eliri el la maro, li vidas kun konfuzo fremdan virinon, kiu sidas apud liaj vestaĵoj. Li naĝas plu kaj hazarde trovas sur la fundo de la maro malnovan kaserolon. Li kaptas ĝin kaj tenante antaŭ sia generilo, alpaŝas la virinon kun riproĉa mieno.
  4725.  
  4726. — Ĉu vi scias, sinjorino, ke vi sidas ĝuste apud miaj vestaĵoj?
  4727.  
  4728. — Ĉu vi scias, sinjoro, ke en via kaserolo ne estas fundo?
  4729.  
  4730. Du stratulinoj renkontiĝas en la bervala parko.
  4731.  
  4732. — Dio mia, ĉu vi ricevis novan peltmantelon?
  4733.  
  4734. — Ba, estas nur io, kion mi kunflikis.
  4735.  
  4736. — Flantazie!
  4737. Atesto de matureco
  4738.  
  4739. Knabineto eniras en sukeraĵejon.
  4740.  
  4741. — Mi deziras ĉokoladan bebon, kiun vi havas en via montrofenestro.
  4742.  
  4743. — Bone, etulino. Jen ĉokolada bebo.
  4744.  
  4745. — Ne tiu. Ĝi estas knabino. Mi petas, donu al mi knabon.
  4746.  
  4747. — Kial do?
  4748.  
  4749. — En knabo estas iom pli por frandi.
  4750.  
  4751. Kamparano eniras la kabineton de kuracisto, dum tiu tre intime traktas lian edzinon. La kamparano ekkrias:
  4752.  
  4753. — Kion do vi faras?
  4754.  
  4755. — Mi instruas la interrilatojn.
  4756.  
  4757. — Ha, bone. Ĉe la unua rigardo mi kredis, ke vi fikas mian edzinon.
  4758.  
  4759. — Jes, karulino, jes. Mi ĵuras al vi eternan fidelecon.
  4760. Saĝa kapo duonvorton komprenas
  4761.  
  4762. Fremdulo diras al Kruko:
  4763.  
  4764. — Ha! la bervalaninoj estas vere inteligentaj.
  4765.  
  4766. — Jes, certe. Kiel vi rimarkis tion?
  4767.  
  4768. — Hieraŭ vespere mi renkontis belan junulinon. Bedaŭrinde ŝi ne parolis Esperanton. Mi desegnis glason sur peco da papero, kaj ŝi tuj komprenis, ke mi invitas ŝin al drinkejo.
  4769.  
  4770. — Tio estas ja signo de ega inteligenteco.
  4771.  
  4772. — Atendu. Post du minutojn ŝi prenis pecon da papero kaj desegnis liton.
  4773.  
  4774. — Ho!
  4775.  
  4776. — Jes. Kiel ŝi povis tiom rapide diveni, ke mi estas litfabrikanto?
  4777. Kadó, kadó, jam temp` está!
  4778.  
  4779. Al paciento, trafita de akuta venerea malsano, kuracisto klarigas:
  4780.  
  4781. — Bedaŭrinde mi devas fortranĉi vian viran organon.
  4782.  
  4783. — Neeble, sinjoro doktoro. Mi estas ankoraŭ juna, mi bezonas ĝin.
  4784.  
  4785. Li vizitas duan kuraciston, kiu diagnozas la samon:
  4786.  
  4787. — Fortranĉenda!
  4788.  
  4789. La kompatindulo konsultas dek famajn specialistojn, kaj ĉiu estas preta uzi la bisturion.
  4790.  
  4791. Malesperante pri sia sorto, la paciento fine vizitas ĉinan kuraciston, kiu laŭdire faras miraklojn.
  4792.  
  4793. — Sinjoro doktoro, vi ne fortranĉos ĝin, ĉu jes?
  4794.  
  4795. — Certe ne. Grimpu sur tiun tabureton. Nun tusu forte! jen. Ĝi jam defalis mem.
  4796.  
  4797. S-ino Kruko estas grave malsana. Ŝi petas sian edzon:
  4798.  
  4799. — Karulo, se mi mortos kaj se vi reedziĝos, ĵuru al mi, ke mia posteulino ne surmetos miajn robojn.
  4800.  
  4801. — Estu trankvila, trezoro. Ŝi havas pli larĝan postaĵon ol vi.
  4802. Garantio
  4803.  
  4804. Kruko ĵus aŭdis de sia edzino, ke ilian filinon Reda gravedigis jam edziĝinta viro. Kruko terure ekkoleras kaj eksciinte la adreson de la deloginto, decidas tuj viziti lin. Tiu konfesas:
  4805.  
  4806. — Jes, mi estas kulpa, sed mia granda riĉo ebligas al mi ripari mian kulpon tiamaniere: se Reda naskos filinon, mi donacos al ŝi milionon da steloj. Por filo mi donacos la duoblon.
  4807.  
  4808. Tiu propono perpleksas Krukon. Li estas preskaŭ preta peti pardonon pro sia antaŭa kolero. Sed subite venas al li dubo pri neantaŭvidita eblo:
  4809.  
  4810. — Promesu al mi, ke, en okazo de misnasko, vi donos al Reda duan ŝancon.
  4811. Bervalajxo
  4812. (por sentema vojaĝantino)
  4813. La blindulino ne toleras pufon de ĉaro en sia vagono.
  4814. Gaja lernolibro
  4815.  
  4816. Maljuna tedulo, provante delogi knabinon, premas ŝin kaj flustras:
  4817.  
  4818. — Mi legas en vi kvazaŭ en libro.
  4819.  
  4820. — En libro brajle skribita.
  4821. Ĝustatempa vorto estas granda forto
  4822.  
  4823. Kruko vintre libertempas en neĝa montaro. Foje enirante en lignodomon, li surprizas junulinon, kiu suprenfaldis la jupon antaŭ kameno por varmigi sian logan ventron. Kruko galante diras:
  4824.  
  4825. — Fraŭlino, se ĝi estas por mi, ĝi estas jam sufiĉe kuirita.
  4826. Li neniam venkis la alfabeton
  4827.  
  4828. Kruko luis belan dometon en la ĉirkaŭaĵo de Bervalo. En ĝin li povas trankvile inviti siajn amikinojn. La lasta vizitantino venis jam tri fojojn. Kruko tiel dediĉis sin al amorado, ke iom malzorgis la kuirarton. Ĉiufoje ŝi devis manĝi nur kaĉon.
  4829.  
  4830. Kruko denove skribas al ŝi invitleteron, en kiu li laŭdas la belon de la domo kaj de la pejzaĝo. La nova amikino estas preta reiri al la rendevuejo, sed havante lastamomentan malhelpon, ŝi komisias al la poŝto telegrafadon de jena teksto: VI LOĜAS BELE — SED PRO MALOPORTUNA ŜANĜO MI VENOS PLI POSTE — KVANKAM MI MALŜATAS VIAN KAĈON.
  4831.  
  4832. Malgraŭ la bedaŭrinda prokrasto Kruko estas ravita de tiu brula amkonfeso. Li ja tute forgesis, ke telegramo ne havas supersignojn...
  4833. FINO*
  4834.  
  4835. Libro pri Bervalo eldonita
  4836. Aro da juraj procesoj estas antaŭvidita
  4837.  
  4838. La mondkonata Eldonejo TK en ĉi tiuj tagoj eldonis libron pri la ĉiutaga vivo de bervalanoj.
  4839.  
  4840. La verkinto estas 46-jara franco, Louis Beaucaire nun loĝanta en Berlino, kie li estras la francan librejon.
  4841.  
  4842. Li lernis Esperanton kiel gimnaziano dum la milito, kiam la lingvo estis ankaŭ en Francujo malpermesita de la naziaj okupantoj.
  4843.  
  4844. La libro estas lia debuto kiel aŭtoro, sed tamen oni povas supozi, ke ni povas atendi pli de lia mano estonte.
RAW Paste Data